Investobanko
Investbanko (angle Investment Bank) estas korporacio de tipo financa institucio, kiu organizas kapitalkolektadon en tutmondaj financaj merkatoj por grandaj kompanioj kaj registaroj, kaj ankaŭ provizas konsultajn servojn pri la aĉeto kaj vendo de entreprenoj, kurtaĝajn servojn, estante ĉefa peranto en komercado de akcioj kaj obligacioj, derivaĵaj financaj instrumentoj, valutoj kaj krudvaroj, kaj ankaŭ eldonas analizajn raportojn pri ĉiuj merkatoj, en kiuj ĝi funkcias. Investbankoj ankaŭ povas enkonduki grandajn kaj malgrandajn kompaniojn en borson (IPO), kaj ankaŭ organizi fuziojn kaj akirojn.
Investbanko ne akceptas deponaĵojn kaj ne eldonas privatajn pruntojn por loĝado, aŭtoj, konsumvaroj kaj similaj, male al ordinaraj komercaj kaj ŝparbankoj.
Investbankistoj provizas servojn al kaj la "vendoflanko" kaj la "aĉetoflanko", okupiĝas pri monkolektado per monasekurado, kaj reprezentas siajn klientojn en la emisio de valorpaperoj (IPO).
Usonaj bankoj estis dividitaj en komercajn kaj investajn bankojn en la 1930-aj jaroj pro la Granda Depresio. Tamen, en 1999, la Glass-Steagall-Leĝo estis nuligita kaj komercaj bankoj denove rajtis okupiĝi pri investa bankado.
La situacio komencis ŝanĝiĝi rilate al la krizo de 2007-2008 : multaj landoj, inkluzive de Britio kaj Usono, diskutas la temon de apartigo de investa bankado de komerca bankado.[1] Ĉe multaj aliaj landoj tiu divido ne estas komuna.
Dum 2008, ĉiuj kvin plej grandaj usonaj investbankoj estis aŭ akiritaj, deklaritaj bankrotaj aŭ havis sian komercan statuson ŝanĝitan al komerca bankado.
Tipoj de unuoj operaciantaj ĉe la aĉetflanko, al kiuj investbankoj konsilas, estas privataj akcifondusoj, investfondusoj, asekuraj kompanioj kaj heĝfondusoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2007) “Investment Banking: Past, Present, and Future”, Journal of Applied Corporate Finance 19, p. 42–54. doi:10.1111/j.1745-6622.2007.00124.x. 153324348. Alirita 2013-01-10.. Arkivigite je 2020-10-31 per la retarkivo Wayback Machine