Io (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri heroino de la helena mitologio. Por informoj pri la samnomaj luno de Jupitero kaj asteroido, vidu la artikolon Ioo.
Io
greka nimfo
Verko Prometeo Ligita
Informoj
Sekso ina
Patro Inaĥo
Edzo/Edzino Telegonus
Kunulo Zeŭso
Infanoj Epafo • Ceroessa
vdr

Io, IoaIono – helene Ἰώ – estis princino de la greka urbo Argo, amoratino de Zeŭso kaj praulino de Heraklo. Bosporo, Ionio kaj la luno Ioo estas nomitaj laŭ ŝi.

Jupitero kaj Io, Antonio da Correggio.

Zeŭso havis multajn homajn amoratinojn, sed lia edzino, Hera, estis tre ĵaluzema diino. Ioa estis unu el liaj amoratinoj kaj, por kaŝi ŝin de Hera, li transformis ŝin al blanka bovino. Sed Hera, kiu ne estis trompita, petis la bovinon kiel donacon.

Hera igis Arguson (la giganton kun cent okuloj - kvindek estis malfermitaj, kvindek estis fermitaj en dormo) gardi Ion. Zeŭso sendis Hermeson por savi ŝin, kion li faris per la mortigo de Arguso. Hera donis la okulojn de Arguso al la plumaro de la pavo, birdo, ŝatata de ŝi.

Hera tiam sendis ojstron por senĉese mordi Ion, kiu ankoraŭ estis blanka bovino. La ojstro pelis ŝin el Grekio, trans Bosporon ("travadejo de la bovino") kaj tra Ionion ("lando de Io"). Dum la vojaĝo, ŝi renkontis Prometeon, kiu estis katenita al roko. Li antaŭdiris, ke ŝia vivo estos malfacila, sed post iom da tempo ŝi alvenos al Egiptio, denove fariĝos homo kaj havos filon por Zeŭso, Epafo.

Ŝia vivo estas rakontita de Esĥilo (Prometeo Alkatenita) kaj Ovidio.

La greka verkisto Palaifato[1] konsideris ŝi estis graveda tiam ŝi estis pastrino de Hera, kaj ŝi timis sian patron kaj siajn kuncivitanojn tial ŝi dekuris el la urbo. Trovita, ŝi estis kapturita de Arganoj kaj estis sinsekvigita. Tiam, oni diris ŝi fuĝis kiel bovino furioza. Fine, ŝi kuniris fremdajn komercistojn kaj petegis ilin kondukis ŝin al Egiptio kie ŝi akuŝigis.

Notoj[redakti | redakti fonton]