Io capitano
Io capitano | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Io capitano |
Originala lingvo | franca lingvo • volofa lingvo • angla lingvo • itala lingvo • araba lingvo |
Kina aperdato | 6 sep. 2023, 7 sep. 2023, 16 nov. 2023, 3 jan. 2024, 4 jan. 2024, 10 jan. 2024, 15 feb. 2024, 8 mar. 2024, 13 jun. 2024 |
Ĝenro | drama filmo, aventura filmo, social drama, travivfilmo |
Kameraado | Paolo Carnera |
Reĝisoro(j) | Matteo Garrone |
Produktisto(j) | Matteo Garrone • Joseph Rouschop • Ardavan Safaee • Paolo Del Brocco |
Scenaro | Massimo Gaudioso • Matteo Garrone • Massimo Ceccherini • Andrea Tagliaferri |
Filmita en | Marsala • Dakaro • Kazablanko |
Muziko de | Andrea Farri |
Rolantoj | Isaka Sawadogo • Affif Ben Badra • Hichem Yacoubi • Joseph Beddelem • Oumar Diaw • Mariam Kaba • Princess Erika • Cheikh Ndiaye |
Produktinta firmao | Rai Cinema Tarantula Tarantula Belgique |
Honorigoj | Silver Lion • Marcello Mastroianni Award |
IMDb | |
Mi Kapitano (origina itallingva titolo: Io capitano) estas plenlonga filmo de 2023 reĝisorita de Matteo Garrone [1][2][3][4]. La dramo sekvas du afrikajn migrantojn survoje atingi Eŭropon. La ĉefaj roloj estis luditaj fare de amatoraj aktoroj Seydou Sarr kaj Moustapha Fall.
La itala - belga kunproduktado premieris ĉe la Festivalo de Venecio [5]. Oskar- nomumo por Plej bona Internacia Filmo sekvis en 2024.
Resuma intrigo
[redakti | redakti fonton]La senegalaj adoleskantoj Seydou kaj Moussa forlasas sian patrujon de Dakaro por enmigri al Eŭropo. En sia odiseado ili ambaŭ transiras la dezerton kaj spertas la hororojn de internigejo en Libio. Ili baldaŭ alfrontas la danĝeran defion transiri Mediteraneon. La 16-jaraĝa Seydoux fariĝas la kapitano de la ŝipo, ĉar pro sia aĝo li ne estas en danĝero se li renkontiĝas kun la italaj aŭtoritatoj. En la finalo, la herooj atingas la marbordojn de Sicilio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . The actors in this Oscar-nominated film weren't told how it was going to end (angle) (7 March 2024). Alirita 5 August 2024 .
- ↑ . Matteo Garrone's Oscar-Nominated 'Io Capitano' Gets Pan-African Theatrical Release Ahead of Tour With Director (EXCLUSIVE) (en-US) (12 February 2024). Alirita 5 August 2024 .
- ↑ . Join a Senegalese teen on a harrowing journey in this Oscar-nominated film. NPR (22 February 2024). Alirita 5 August 2024 .
- ↑ . Oscars: Italy Submits 'Io Capitano' For Best International Film (en-US) (20 September 2023). Alirita 5 August 2024 .
- ↑ Venezia 80, i premi: Premio della regia a Garrone per Io Capitano (itale) (9 September 2023). Alirita 11 September 2023 .