Iovao

| Iovao | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Ŝtato | |||||
Flago | |||||
| subŝtato de Usono [+] | |||||
| |||||
| Lando | Usono | ||||
| Supermara alteco | 335 m [+] | ||||
| Ĉefurbo | Des Moines | ||||
| - koordinatoj | 42° N, 93° U (mapo)42-93Koordinatoj: 42° N, 93° U (mapo) [+] | ||||
| Plej alta punkto | Hawkeye Point [+] | ||||
| - alteco | 1 671 m [+] | ||||
| Plej malalta punkto | Misisipo [+] | ||||
| Akvokolektejo | 145 746 km² (14 574 600 ha) [+] | ||||
| Areo | 145 746 km² (14 574 600 ha) [+] | ||||
| Loĝantaro | 3 190 369 [+] (1-a de aprilo 2020) | ||||
| Denseco | 21,89 loĝ./km² [+] [+] | ||||
| Guberniestro | Kim Reynolds (ekde 24-a de majo 2017) |
||||
| Horzono | centra horzono de Nordameriko, UTC-06:00, somere UTC-05:00 | ||||
| ISO 3166-2 | US-IA | ||||
![]() |
|||||
| Iovao | |||||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Iovao (angle Iowa aŭ State of Iowa, elp. AJ‑o‑ŭa (aŭskultu) estas unu el la kvindek (sub)ŝtatoj de Usono, situanta en la mezokcidento, la areo nomata "koro de Usono". Ĝi fariĝis la 29‑a subŝtato de Usono je la 28‑a de decembro 1846. La norma mallongigo por la "Hawkeye Ŝtato", kiel ĝia kromnomo diras, estas IA. La ĉefurbo kaj plej loĝata urbo estas Des Moines, kiu estas proksimume en la centro de la ŝtato. Iovao havis 3,190,369 en 2020. Aliaj urbegoj estas Davenport kaj Cedar Rapids.
Kontraste al aliaj ŝtatoj de Usono, en Iovao loĝas multaj personoj de germana deveno (35,7%) kaj multaj kredantoj estas katolikaj (23%). Iovao estas inter la plej sekuraj ŝtatoj en la lando[1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Iovao estas parto de la antaŭa franca kolonio Nova Francio, kiu transiris al Usono kiel rezulto de la Aĉeto de Luiziano. La nomo de la ŝtato estas pruntita de la Iovaoj , unu el la hindaj triboj kiuj vivis en la ŝtato antaŭ la alveno de eŭropaj setlantoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La ŝtato Iovao kovras 145 743 km², el kiuj 0,71% estas akvo. Iovao situas en la Centra horzono. Iovao limas norde kun Minesoto, okcidente kun Suda Dakoto kaj Nebrasko , oriente kun Viskonsino kaj Ilinojso , kaj sude kun Misurio .
La orienta limo estas difinita de la rivero Misisipo. La okcidenta limo estas formita de la rivero Misurio kaj la rivero Big Sioux, kiu fluas en ĝin. La rivero Des Moines fluas tra la ŝtato kaj la ĉefurbo, formante malgrandan sekcion de la suda limo.
Iovao estas relative ebena. La plej alta punkto estas 509 m (1 640 ft). En la nordokcidento kuŝas la Grandaj Lagoj de Iovao, grupo de tri lagoj.
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020, Iovao kalkulis 3 190 369 loĝantojn (20 por km²), el kiuj proksimume 61% loĝas en urbaj areoj. La plej grandaj urboj estas la ĉefurbo, Des Moines kaj Cedar Rapids. Krome, parto de la metropola areo de Omaha, Nebrasko, etendiĝas en okcidentan Iovaon. El la loĝantaro, 35.1% estas de germana deveno, sekvataj de irlandanoj (13.5%), 8.2% estas angloj, 5% estas norvegoj, kaj 3.71% estas nederlandanoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kontinenta klimato kun alta pluvokvanto. Someroj estas varmaj kaj humidaj, kun temperaturoj ofte superantaj 35 °C (95 °F). Vintre, averaĝaj temperaturoj varias de -3 °C (23 °F) en la sudoriento ĝis -7 °C (15 °F) en la nordokcidento. La ŝtato periode spertas inundojn, ŝtormojn kaj tornadojn.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Iovao estas gvida agrikultura ŝtato (en 1989 estis unu bieno por po 27 loĝantoj.
Iovao situas en la koro de la Maiza Zono (Cornbelt)[2] kaj estas la plej granda produktanto de maizo, kiu estas vendita ne nur kiel manĝaĵo sed ankaŭ prilaborita en biobrulaĵo kaj plaston. La ŝtato fanfaronas pri granda nombro da bienoj, kiuj estas konsiderataj grandaj.
Troa uzo de kemiaĵoj kaŭzis gravajn mediajn problemojn, kio devigas multajn farmistojn ŝanĝi al organika terkultivado kiu estas vaste praktikata. La ŝtato estas hejmo de la Seed Savers Exchange, kie antikvaj kulturvarioj de diversaj fruktoj kaj legomoj estas kultivataj por konservi ilin por estontaj generacioj.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La angla estas parolata de 94% de la loĝantaro. La hispana estas la dua plej vaste parolata lingvo de la 120 000 latinamerikanoj. Ĉirkaŭ 17 000 homoj parolas la germanan, ĉefe en la areo ĉirkaŭ la Amana Colonies, kie oni parolas apartan dialekton. La amiŝa komunumo parolas la pensilvanigermana dialekto.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Grant Wood estis pentristo naskita en Iovao, kiu revenis post loĝado en diversaj lokoj en Eŭropo. Reveninte, li evoluigis sian propran interpreton de realismo. Lia plej konata verko estas Usona Gotiko.
Ekde 1973 okazas ĉiujare amasa senkonkurada biciklada evento nomata Ragbrai, tra la ŝtato de okcidento ĝis oriento, de la rivero Big Sioux aŭ la rivero Misurio ĝis la rivero Misisipo.
La tri plej grandaj universitatoj en la ŝtato estas publikaj. La Universitato de Iovao situas en Iowa City. La Universitato de Iovao estas la plej bona en tiaj kampoj kiel juro, medicino, komerco kaj sociaj sciencoj.
Politiko
[redakti | redakti fonton]Ekde 1972 , la partikunvenoj de Iovao ĉiam markis la komencon de la usonaj prezidentaj antaŭbalotoj . Ĉar ĉi tiu estas la unua ŝtato, kie eblaj kandidatoj estas voĉdonitaj, ĉi tiuj kandidatoj pretas fari pliajn promesojn al la ŝtata loĝantaro. Tio povas, finfine, prepari ilin por bona aŭ malbona komenco. Ĉi tiuj partikunvenoj ankaŭ estas polemikaj, ĉar ili sekvas kompleksan proceduron, kiu kaŭzis polemikon dum la elekto de 2020 .
Administra divido
[redakti | redakti fonton]Distriktoj
[redakti | redakti fonton]Iovao konsistas el 99 distriktoj aŭ kantonoj (county, plurale counties).[3]
Vidu Listo de kantonoj de Iovao.
Regionoj
[redakti | redakti fonton]Tiuj 99 kantonoj estas grupita de la Iova-registaro en 8 juraj distriktoj.[4]
Alia divido estas regulata[5] laŭ la jenaj regionoj:
- Nordokcidenta regiono (Northwest region).
- Kantonoj en la nordokcidenta regiono: Buena Vista, Calhoun, Cherokee, Clay,[6] Dickinson, Emmet, Ida, Lyon, O’Brien, Osceola, Palo Alto, Plymouth, Pocahontas, Sac, Sioux kaj Woodbury.
- Nordcentra regiono (North central region).
- Nordorienta regiono (Northeast region).
- Kantonoj en la nordorienta regiono: Allamakee, Benton, Black Hawk, Bremer, Buchanan, Chickasaw, Clayton, Delaware, Dubuque, Fayette, Howard, Jackson, Jones, Linn kaj Winneshiek.
- Sudokcidenta regiono (Southwest region).
- Kantonoj en la sudokcidenta regiono: Adair, Adams, Audubon, Carroll, Cass, Crawford, Fremont, Greene, Guthrie, Harrison, Mills, Monona, Montgomery, Page, Pottawattamie, Shelby kaj Taylor.
- Sudcentra regiono (South central region).
- Kantonoj en la sudcentra regiono: Appanoose, Clarke, Dallas, Decatur, Jasper, Lucas, Madison, Mahaska, Marion, Monroe, Polk, Poweshiek, Ringgold, Union, Warren kaj Wayne.
- Sudorienta regiono (Southeast region).
- Kantonoj en la sudorienta regiono: Cedar, Clinton, Davis, Des Moines, Henry, Iowa, Jefferson, Johnson, Keokuk, Lee, Louisa, Muscatine, Scott, Van Buren, Wapello kaj Washington.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Ĉiuj 947 urbaj municipoj en Iovao estas statuse urboj (cities), sen rigardi populacion, de tiu malpli loĝata (Beaconsfield, 11 loĝantoj) ĝis tiu pli loĝata (Des Moines, 198.652 loĝ.).[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (en) N.H. Receives Lowest Crime Ranking; Nevada Ranks as Worst State. Insurance Journal. Wells Publishing, (25-a de marto 2009). Arkivita de la originalo je la 13-a de julio 2018. Alirita la 29-an de marto 2018.
- ↑ (en) The Historic Period: The Office of the State Archaeologist at The University of Iowa since 1959. The University of Iowa. Alirita la 21-an de junio 2013. Arkivita de la originalo Arkivigite je 2014-04-27 per la retarkivo Wayback Machine je la 27-a de aprilo 2014.
- ↑ Iowa counties Arkivigite je 2009-05-07 per la retarkivo Wayback Machine (Iovaaj Kantonoj).
- ↑ Iowa Judicial Districts Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine Iovaa Juraj Distriktoj.
- ↑ Regionoj de Iovao. Arkivita el la originalo je 2012-03-04. Alirita 2009-08-19 .
- ↑ La urbeto Everly troviĝas en la kantono Clay.
- ↑ Urboj de Iovao. Arkivita el la originalo je 2009-08-03. Alirita 2009-09-13 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Retejo de la Iovaa Ŝtata Universitato
| ||||||||||





