Saltu al enhavo

Ipekaha aramido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ipekaha aramido

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Aramidoj Aramides
Pucheran, 1845
Specio: Ipekaha aramido

A. ypecaha

Aramides ypecaha
Vieillot, 1819
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ipekaha aramido (laŭ la latina scienca nomo Aramides ypecaha), ankaŭ nomata Giganta aramido, Giganta arbarralo, Ipekaha arbarralo aŭ simple ipekaho (laŭ loka indiĝena nomo ipacaá) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1][2] Ĝi troviĝas en Argentino, Bolivio, Brazilo, Paragvajo, kaj Urugvajo.[3]

Taksonomio kaj sistematiko

[redakti | redakti fonton]
Aramides ypecaha en Urugvajo.

Ipekahao apartenas al al genro de aramidoj (Aramides), alinome arbarraloj. La specio mem estas monotipa, kaj neniuj subspecioj estas difinitaj.[1][4]

En la hispana, kiu estas la plej parolata lingvo en plejparto de ĝia arealo, kaj ankaŭ en diversaj indiĝenaj lingvoj de la regiono, la birdo nomiĝas varie: ipacaá, ypaka'a, ipecaá, pacaá ks. Tiuj ĉi nomoj estas verŝajne onomatopeaj por la ĥaraktereca voko de la birdo. La saman devenon havas la specia epiteto de ĝia scienca dunomo ypecaha.

En la portugala, kiu estas ankaŭ grava lingvo por tiu ĉi birdo, ĉar signifa parto de ĝia arealo estas en Brazilo, oni uzas tute alian nomon: saracuraçu. Tiu ĉi nomo per si mem estas perverso de tupiaj vortoj sara'kura gûasu. Sara'kura estas kutima tupia (kaj, responde, Brazil-portugala) vorto por multaj ne nepre parencaj, sed similaspektaj raledaj birdoj[5] — ekzemple, plumbogriza pardiralo nomiĝas Brazile saracura-do-banhado, kaj unukolora amaŭrolimno saracura-lisa, — kaj gûasu simple signifas "granda".[6]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ipekaho estas iam nomata giganta aramido, ĉar ĝi estas kun signifa marĝeno la plej granda birdo en sia genro. Averaĝe ĝi estas 41–45 cm longa, kaj oni trovis anojn ĝis 53 cm. En esploro de jaro 2020 oni mezuris pezojn de kelkaj birdoj: du inoj pezis respektive 640 kaj 765 g, kaj tri iĉoj, laŭorde, 655, 695 kaj 860 g.[7] Krom tiu ĉi nesignifa diferenco je pezo, la specio ne havas seksan duformismon. Ambaŭ seksoj aspektas simile.

Plenkreskuloj havas grandan mustardflavan bekon, ruĝan okulirison, kaj ruĝajn krurojn kaj piedojn. Ilia vizaĝo al ilia supra brusto estas bluecgriza kun blanka mentono. La dorso de ilia kolo estas rustruĝa, ilia dorso oliveca, kaj iliaj supraj vostokovriloj kaj vosto estas nigraj. Iliaj flankoj, brusto kaj ventro estas brunece rozkoloraj. Adoleska plumaro ne estis priskribita.[7]

Distribuado kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

La giganta aramido troviĝas en orienta Bolivio, orient-centra kaj sudorienta Brazilo, Paragvajo, Urugvajo kaj nordorienta Argentino. Ĝi estas birdo de malaltaj teroj, kie ĝi loĝas en malsekaj pejzaĝoj kiel marĉoj, maldense arbarkovritaj marĉoj, galeriarbaroj, kaj kampoj kaj paŝtejoj proksime de akvo kaj kovro.[7]

Pri konduto de ipekahoj estas malmultaj fontoj; absoluta plejparto de informo pri konduto kaj ekologio de la specio venas el nur unu esploro.[7]

Ipekaho ne estas migrobirdo. En la arealo de la specio la birdoj renkonteblas tutan jaron.

Pri la dieto de ipekaho malmulte estas konata. Oni observis la birdojn furaĝantajn en malfermaj partoj de arbaro, verŝajne eligante senvertebrulojn kaj malgrandajn vertebrulojn el la grundo. Ekzistas almenaŭ unu foto de ipekaho portanta serpenton en sia beko.[7]

Estas ĝis nun nekonate kiam precize okazas reprodukta sezono de ipekahoj. Oni trovis iliajn nestojn, konstruitajn el herboj kaj ĝermoj, en arbustoj aŭ vegataĵaj branĉoj, kutime super akvejoj je metro aŭ pli super akvo. La averaĝa ovaro estas 4–5 ovoj.

Oni observis reproduktiĝon de ipekaho en kapteco. En tiu ĉi observo, la kovado daŭris 24 tagojn. La idoj forlasis la neston ĉirkaŭ kvar tagojn post eloviĝo, kaj la gepatroj prizorgis ilin 9 semajnojn post tio.[7]

Ipekaho estas konata kiel aparte "brua" birdo. La birdoj ade vokas tutan tagon kaj vesperon eĉ sole, sed kiam kelkaj birdoj kolektiĝas kune, ili "aranĝas fortan, eĉ surdigantan, ĥoron de krioj, kriĉoj kaj sibloj".[7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Finfoots, flufftails, rails, trumpeters, cranes, Limpkin (Aŭgusto 2022). Alirita 9a de Aŭgusto, 2022 .
  2. HBW and BirdLife International (2021) Handbook of the Birds of the World and BirdLife International digital checklist of the birds of the world. Versio 6. Disponebla ĉe: [1] Alirita la 7an de Aŭgusto, 2022
  3. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 24a de Julio 2022. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [2] Alirita la 24an de Julio, 2022
  4. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of Birds of the World, 6th Edition. Cornell University Press. Downloadable from Cornell Lab of Ornithology
  5. Ferreira A. B. H. Novo Dicionário da Língua Portuguesa. Segunda edição. Rio de Janeiro: Nova Fronteira, 1986. p. 1 552
  6. https://lexicotupiportugues.com.br/significado/guacu-ou-guassu/
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Taylor, B. (2020). Giant Wood-Rail (Aramides ypecaha), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 15an de Oktobro, 2022