Iran–Iraka Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iraka-irana milito)
Iraka-irana milito
Konflikto: Golfa milito
Montaĵo de la milito
militoagresmilitoanekso
Daŭro: 22-a de septembro 198020-a de aŭgusto 1988
Loko: Irana–Irako landlimo
Rezulto: Status quo ante bellum
Flankoj
Irano
PDK
PUK (partio)
Supera Islama Iraka Konsilio
Islama Daŭa-Partio
Irako
Organizaĵo de la muĝahidoj de la irana popolo
Komandantoj
Ruhollah Ĥomejni Saddam Hussein
Forto
600.000 soldatoj,
100.000 al 150.000 Pasdaran,
100.000 milicio,
1.000 tankoj,
4.000 kirasaj veturiloj,
7.000 artileriaj pecoj,
747 aviadilo,
750 helikopteroj
300.000 en 1980,
1.000.000 de 1988,
4.000 tankoj,
4.000 kirasaj veturiloj,
7.330 artileriaj pecoj,
500+ aviadilo,
100+ helikopteroj
Perdoj
500.000 al 1.000.000 senvive;
irana registaro oficiala cifero de 188.015 soldatoj,
milicio kaj civiluloj mortigis;
Ekonomia perdo de pli da ol Usono$500 miliardo
Taksita 300,000 soldatojn, milicio kaj civiluloj mortigita aŭ vundis
Ekonomian perdon de pli da ol Usono$500 miliardo
vdr
Iran–Iraka Milito - 22-a de septembro 1980 -Teherano

La milito inter Irako kaj Irano okazis inter 1980 kaj 1988, kaj ĝi estis unu el la plej longaj kaj sangaj militoj de la dudeka jarcento. Oni ankaŭ kelk-foje nomas ĝin la Unua Golfa Milito, sed tamen nuntempe tiu nomo estas konfuza, ĉar por multaj homoj la Unua Golfa Milito estis la milito inter Irako kaj Usono en 1991.

La milito komencis la 22-an de septembro 1980, kiam Irako senaverte atakis Iranon, post longa historio de disputoj pri la landlimoj kaj malamikeco inter la du landoj. Irako estis regata de la diktaturo de Saddam Hussein, kiu gvidis la partio Baazo, kiu difinis sin mem kiel laika kaj naciisma, dum Irano estis gvidata de la teokratia registaro de ajatolo Ruhollah Khomeini, kiu prenis la povon en 1979 post revolucio.

Dum la jardekoj antaŭ la milito, la malamikeco inter Irako kaj Irano baziĝis parte sur la fakto ke Irako havis postulojn super la Irana provinco de Ĥuzestano, kie granda parto de la loĝantoj fakte estas etne arabaj (dum en Irano la plej granda etno estas la Persa). La Iraka registaro kuraĝigis separatismajn agojn en tiu regiono, kie estas multe da nafto. Plie, ambaŭ landoj kuraĝigis separatismon inter la kurdoj sur la alia flanko de la landlimo. Post la Irana revolucio de 1979, la nova Irana registaro denoncis la kvazaŭ-laika registaro de Saddam Hussein kiel "kontraŭ-islama", kaj incitis Irakanoj ribeli kontraŭ ĝi. Pli ol duono da Irakanoj estas ŝijaitoj, same kiel preskaŭ ĉiuj Irananoj, dum la reganta klaso de Irako konsistis ĉefe el sunitoj, kaj do la iraka registaro timis ke la Irananoj povus havi influon super la irakaj Ŝijaitoj.

Saddam Hussein

En 1980, kelkaj monatoj antaŭ ol la milito, la irana ambasadejo en Londono estis atakita de grupo da teroristoj kiuj deklaris ke ili agas por la libereco de Ĥuzestano. Oni poste malkovris ke la iraka registaro trejnis kaj armigis ilin. La 22-an de septembro 1980 irakaj trupoj invadis Iranon. La deklarita celo de Irako estis konkeri la riveron Ŝatt al-Arab kaj la regionon de Ĥuzestano. La iraka registaro verŝajne fidis je la fakto ke post la revolucio, Irano estis en malforta ŝtato kaj en malbonaj rilatoj kun la okcidenta mondo. Krome, ili kredis ke la iranaj sunitoj helpus ilin, preferante Irakon pli ol la ŝijaisman Iranon. Tamen, la plej multo el la iranaj sunitoj ne kunlaboris kun la invadintoj, eble pro sento de la irana naciismo. Komence la iraka armeo antaŭeniris senprobleme, sed tre rapide la irananoj komencis efike rezisti, kaj miloj da iranaj volontuloj iris helpi sian armeon. La irakanoj rapide malkovris ke la irana armeo ne estis en tiel malbona ŝtato kiel ili supozis, kaj ke la irana popolo tute ne ribelis kontraŭ Khomeini, kiel ili esperis, sed male decidis batali por sia lando.

Ĝis junio de 1982, la irananoj sukcesis rekonkeri ĉiujn perditajn teritoriojn. Saddam Hussein, komprenante ke la milito ne iris kiel li esperis, proponis pac-interkunsenton, sed Irano refuzis kaj atakis Irakon mem. Por tri jaroj Irako estis en malfacilaĵoj, sed en 1985 la situacio denove ekvilibriĝis. Dum la lastaj jaroj de la milito la du flankoj ankaŭ multe bombis la urbojn de la alia flanko kun aviadiloj, kaj Baghdad kaj Teheran ambaŭ estis bombitaj. Paco alvenis en la somero de 1988, kiam ambaŭ landoj akceptis resolucion de la UN kiu postulis finon de la batalado. La landlimoj restis neŝanĝigitaj kompare al la komenco de la milito.

Dum la milito, la irananoj, ĉefe la volontuloj de la Pasdaran kaj la Basij, ofte atakis en grandaj homaj ondoj, kurante kontraŭ la malamiko en preskaŭ mem-mortigaj atakoj, por malfermi la vojon por la tankoj. Kelk-foje, eĉ infanoj estis uzataj por ĉi tiuj atakoj. Ili ofte estis movataj de religiaj fervoroj, kaj kredis ke ili fariĝus martiroj. En unu kazo, infanoj eĉ kuris tra kampo plena de minoj por eksplodigi ilin antaŭ ol pasis la tankoj. La irakanoj, aliflanke, ofte uzis kemiajn armilojn kontraŭ la malamikaj trupoj, kaj eĉ kontraŭ civiluloj. En 1988, la Iraka armeo atakis la Irakan kurdan urbon de Ĥalabĝo per kemiaj armiloj, poste Iranaj trupoj kaj kurdaj ribeloj okupis la urbon. Centoj aŭ miloj da homoj, ĉefe civiluloj, mortis en la atako.

Alia aspekto de la milito estis la fakto ke ambaŭ flankoj bombis komercajn ŝipojn en la Persa Golfo kiuj komercis kun la malamika lando, inkluzive de ŝipoj el neŭtralaj landoj. La irananoj atakis aparte multaj Kuvaitajn ŝipojn, kaj la Usonanoj decidis interveni por malpermesi tion. Dum la Usonaj operacioj, Usona batalŝipo pafis kontraŭ civila irana aviadilo kiu kolapsis, kaj mortis 290 sen-kulpaj pasaĝeroj. La usonanoj deklaris ke ili kredis ke temis pri milita aviadilo, sed post jaroj ili pagis kompenson al Irano, tamen sen pardon-peti.

Ĝenerale, Usono subtenis Irakon dum la milito, vendante armilojn al ĝi kaj donante al Irako ekonomian helpon kaj sekretajn informojn. Usono ankaŭ normaligis la rilatojn kun Irako, kiuj interompiĝis post la sestaga milito. Verŝajne, Usono vidis en post-revolucia Irano pli granda malamikon ol Baazisma Irako. Aliaj potencoj kiel Francio, Britio kaj Soveta Unio ankaŭ emis subteni Irakon. La golfaj ŝtatoj kiel Sauda Arabio kaj Kuvaito ankaŭ subtenis Saddam Hussein kontraŭ la "Persa minaco". Tamen, Irano ankaŭ sukcesis akiri armilojn de Usono mem. En 1987 estis skandalo en Usono pri la fakto ke membroj de la registaro vendis armilojn al Irano sekrete kaj uzis la profitojn por financi la paramilitajn Contras en Nikaragvo.

La milito estis katastrofa por ambaŭ landoj. Irano perdis ĉirkaŭ unu miliono da homoj, dum Irako perdis centoj da miloj. Ekonomia evoluo en ambaŭ landoj suferis multege. Oni ofte komparas ĉi tiun militon kun la Unua Mond-Milito, pro la batalado en tranĉeoj kaj la uzado de kemiaj gasoj fare de la Iraka armeo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]