Irako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Koordinatoj: 33°20′00″N 44°26′00″E  /  33.333333°N, 44.433333°O / 33.333333; 44.433333 (Irako)
Respubliko Irako
arabe: العراق (Al-Ĝumhurijah al-Irakijah), kurde: كۆماری عێراق (Komara Îraqê)
respubliko
Shar Park (6556994591).jpg
Iraq (orthographic projection).svg
Flago-de-Irako.svg
Coat of arms (emblem) of Iraq 2008.svg
Oficiala nomo: Respubliko de Irako
Teritorio Kurdio
Historiaj regionoj Mezopotamio, Iraka reĝlando
Parto de Azio
Montaroj Taŭruso, Zagroso, Sinjar
Gravaj urboj
Riveroj Tigriso, Eŭfrato
Ĉefurbo Bagdado
 - mezo Bagdado
 - alteco 34 m s. m.
 - koordinatoj 33°20′00″N 44°26′00″E  /  33.333333°N, 44.433333°O / 33.333333; 44.433333 (Irako)
Plej alta punkto Gundah Zur
 - alteco 3 607 m s. m.
Areo 434 128,0 km² (43 412 800 ha)
Loĝantaro 28 946 000 (2009)
Denseco 66,68 loĝ./km²
Estiĝo 1-a de oktobro 1919
Prezidanto Ĝalal Talabani
 - Ĉefministro Nuri al-Maliki
Horzono Araba standarda tempo (UTC+3)
Telefona antaŭkodo +964
ISO 3166-1 IRQ, IQ
Interreta domajno .iq
Nacia himno Mautini
Monunuo Iraka dinaro
Lingvoj Araba, kurda
Religio Islamo
Mapo de la gubernioj de Irako
Situo de Bagdado enkadre de Irako
ButtonRed.svg
Situo de Bagdado enkadre de Irako
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Iraq

Irako (arabe: العراق‎ al-‘Irāq, kurde: Êraq) kaj oficiale Respubliko Irako (arabe: العراق; al-Irāq; kurde: كۆماری عێراق, Komara Îraqê‎) estas plejparte araba ŝtato en Sud-Okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato. Ĝiaj najbaroj estas Kuvajto kaj Saŭda Arabio (sude), Jordanio (sudokcidente), Sirio (okcidente), Turkujo (nordokcidente), Irano (oriente) kaj ĝi bordas sude la Persan Golfon. Irako entenas la plej grandan parton de la antikva Mezopotamio, kiu same situis inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso.

La ĉefurbo, Bagdado, estas en la centro de la lando kaj ties plej granda urbo. La plej grandaj etnaj grupoj en Irako estas Araboj kaj Kurdoj. Aliaj etnaj grupoj estas Asirianoj, Turkmenoj, Ŝabakoj, Jezidoj, Armenoj, Mandeanoj, Cirkasianoj, kaj ciganoj kaŭlija.[1] Cirkaŭ 95% el la 36 milionoj da civitanoj el la lando estas Ŝijaismaj aŭ Sunaismaj Islamanoj, sed estas ankaŭ Kristanismo, Jarsanismo, Jezidismo, kaj Mandeanismo.

Irako havas mallarĝan sekcion de marbordo kiu estas nur 58 km en la nordo de la Persa Golfo kaj ties teritorio enhavas la Mezopotamian Aluvian Ebenaĵon, la nordokcidentan pinton de la Zagros-montaro, kaj la orientan parton de la Siria Dezerto.[2] Du ĉefaj riveroj, nome Tigris kaj Eŭfrato, fluas suden tra la centro de Irako kaj elfluas en Ŝatt al-Arab al la Persa Golfo. Tiuj riveroj havigas al Irako gravajn kvantojn de fekunda kulturebla tero.

La regiono inter la riveroj Tigris kaj Eŭfrato, historie konata kiel Mezopotamio, estas plej ofte referencata kiel Lulilo de Civilizacio por la homaro. Tie la homaro unuafoje komencis legi, skribi, krei leĝojn kaj loĝi en urboj laŭ organizita regado — elstare Uruk, el kio derivas la nomo Irako. Tiu areo estis hejmo de kontinuaj sinsekvaj civilizoj ekde la 6a jarmilo a.K. Je diferencaj periodoj en sia historio, Irako estis la centro de indiĝenaj Akada, Sumera, Asiria, kaj Babilonia imperioj. Ĝi estis ankaŭ parto de la Meda, Aĥemenida, Helenisma, Parta, Sasanida, Romia, Raŝiduna, Umajida, Abasida, Ajubida, Mongola, Safavida, Afŝarida, kaj Otomana imperioj, kaj sub Britia kontrolo kiel Mandato de la Ligo de Nacioj.[3]

La nuntempa Irako estiĝis en 1920/21 el la tri osmanaj provincoj Bagdado, Mosulo kaj Basra. La limoj de moderna Irako estis markitaj ĉefe en 1920 fare de la Ligo de Nacioj kiam la Otomana Imperio estis dividata pere de la Traktato de Sèvres. Irako estis metita sub la aŭtoritato de Unuiĝinta Reĝlando kiel la Brita Mandato por Mezopotamio. Oni stargis monarkion en 1921 kaj la Reĝlando Irako akiris sendependecon el Britio en 1932. En 1958, la monarkio estis forigita kaj oni kreis la Irakan Respublikon. Irako estis kontrolita de la Partio Baazo el 1968 ĝis 2003. Post invado fare de armeoj ĉefe de Usono kaj ties aliancanoj en 2003, la Partio Baazo de Saddam Hussein estis forigita el la povo kaj post politika transiro finfine okazis multpartia parlamenta balotado en Decembro 2005. La usona okupado de Irako teorie finis en 2011,[4] sed la Iraka insurekcio pluis (2011–13) kaj eĉ intensiĝis kiam militistoj el la Siria enlanda milito venis en la landon. Tiele Irako estas nuntempe nur parte suverena sed ege suferinta norde pro la Milito kontraŭ la Islama Ŝtato kaj ĝenerale kaj ĉefe en Bagdado pro konstantaj atencoj fare de insurekciuloj ĉefe memmortigaj.

Norda Irako.
Geografia mapo.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La araba nomo العراق al-ʿIrāq estis uzata ekde antaŭ la 6a jarcento. Estas kelkaj sugestitaj origintezoj por la nomo. Unu datas el la sumera urbo Uruk (biblihebree Ereĥ) kaj tio estus el sumera origino, ĉar Uruk estis la akadia nomo por la sumera urbo Urug, enhavanta la sumeran vorton por "urbo", nome Ur.[5][6]

Araba popola etimologio por la nomo estas "profunde enradikigita, bone irigaciita; fekunda".[7]

Dum la mezepoka periodo, estis regiono nomita ʿIrāq ʿArabī ("Araba Irako") por Malsupra Mezopotamio kaj ʿIrāq ʿajamī ("Eksterlanda Irako"),[8] por la regiono nune situanta en Centra kaj Okcidenta Irano.[9] La termino historie inkludis la ebenaĵon sude de la Hamrin Montoj kaj ne inkludis la plej nordaj kaj plej okcidentaj partoj de la moderna teritorio de Irako.[10]

La termino saŭad (nigra tero) estis uzata ankaŭ en la komencaj islamaj tempoj por la regiono de aluviaj ebenaĵoj de Tigris kaj Eŭfrato, kontrastante ĝin kun la arida araba dezerto.

Kiel araba vorto, عراق signifas "bordo", tiele ke la nomo laŭ la popola etimologio estus interpretata kiel "deklivo", rilate al tiu sude kaj oriente de la Jazira Altebenaĵo, kiu formas la nordan kaj okcidentan bordon de la areo "al-Iraq arabi" (la araba Irako).[11]

La araba prononco estas [ʕiˈrɑːq].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Irako situas en Oriento. Oni kutime aldonas al la kulturejo de Oriento ankaŭ landojn el norda Afriko kaj sud-okcidenta Azio. Ili situas ĉefe en la regiono de la subtropika sekozono de la malnova mondo. Irako kuŝas inter latitudoj 29° kaj 38° N, kaj longitudoj 39° kaj 49° E (malgranda areo kuŝas okcidente de 39°). Etenda 437,072 km² (168,754 kv me), ĝi estas la 58a pli granda lando en la mondo. Ĝi estas komparebla laŭ grando kun la usona ŝtato Kalifornio, kaj iome pli granda ol Paragvajo.

Irako ĉefe konsistas el dezerto, sed ĉe la du ĉefaj riveroj (nome Eŭfrato kaj Tigris) estas fekundaj aluviaj ebenaĵoj, ĉar la riveroj portas ĉirkaŭ 60,000,000 m³ el silto ĉiujare al la delto. La nordo de la lando estas ĉefe komponita el montoj; el kiuj la plej alta montopinto estas Ĉiĥa Dar kaj Halgurd la dua post Ĉiĥa Dar.

Irako havas malgrandan marbordon kiu estas 58 km laŭlonge de la Persa Golfo. Ĉe la marbordo kaj laŭlonge de Ŝatt al-Arab (konata kiel arvandrūd: اروندرود inter Irananoj) estis marĉoj, sed multaj estis drenigitaj en la 1990-aj jaroj.

En la nordoriento troviĝas la ĉirkaŭ 3.000 m alta montoĉeno de la Taŭruso kaj de la Zagroso. Tiu montoĉeno estas parto de alpa montaro, kiu streĉiĝas de la Balkano orienten al Turkujo, la norda Irako kaj Irano kaj de tie al Afganujo. La plej altaj montoj estas la Halgurd kun alteco de ĉirkaŭ 3.607 metroj kaj Ĉiĥa Dar kun alteco de ĉirkaŭ 3.611 metroj. La Hamrin Montoj estas malgranda montara krestaro en nordorienta Irako. La plej okcidenta krestaro de la pli granda Zagros-montaro; nome la Hamrin montoj etendas el la Gubernio Dijala borde kun Irano, nordokcidente de la rivero Tigris; trapasante al nordo el la Gubernio Saladino kaj al sudo el la Gubernio Kirkuk.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Irako.

Antikvo[redakti | redakti fonton]

La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.

Alveno de Islamo[redakti | redakti fonton]

En 635 Mezopotamion konkeras islamaj Araboj.

En 680 en la batalo de Karbalo, Umajadoj venkis ŝijaismajn anojn.

La Hamdanida dinastio (arabe حمدانيون Ḥamdānyūn) estis ŝiajisma islama araba dinastio de norda Irako (al-Jazirah) kaj Sirio (890-1004).

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Abasida Kaliflando.

Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la Osmanida imperio en la unua mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).

  • 1921. 08. 23.: Oni surtronigis la unuan reĝon de Irako Fejsal, filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao.
  • 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas
  • 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj kolonelo Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Regno Irako.

La Regno Irako (arabe المملكة العراقية al-Mamlakah al-‘Irākijjah) estis fondita la 23an de Aŭgusto 1921 sub brita administraciado sekve de la venko super la Otomana Imperio en la Militkampanjo en Mezopotamio de la Unua Mondmilito. Kvankam la Ligo de Nacioj atribuis al Britio mandaton en 1920, la Iraka ribelo de 1920 rezultis en la ruinigo de la origina mandatplano favore de brita administrata duon-sendependa regno, sub hegemonio de la Haŝemidoj, nome aliancanoj de Britio, pere de Angl-Iraka Traktaĵo. La regno Irako ricevis kompletan sendependon en 1932,[12] sekve de la Angl-Iraka Traktaĵo de 1930. La sendependa Iraka Regno sub Haŝemidaj regantoj suferis periodon de tumultoj laŭlonge de sia tuta ekzistado. Establado de Sunaisma religia dominado en Irako estis sekvita de agitado kaj sekvaj masakroj de Asirianoj (Aŭgusto 1933), de Jezidoj (Oktobro 1935) kaj de Ŝijaistoj (1935–1936). En 1936, okazis la unua militista puĉo en la Regno Irako, kiam la kurda generalo Bakr Sidki sukcedis anstataŭante la funkciantan Ĉefministron pere de sia asociato. Multaj puĉoj sekvis en periodo de politika malstabileco, pinte en 1941.

'Abd al-Ilah (tenanta ĉapon) ĉe Mount Vernon en 1945. Li estis Regento por Faisal la 2-a el la 4a de Aprilo 1939 al la 23a de Majo 1953.

Dum la Dua Mondmilito, la Iraka reĝimo de la Regento 'Abd al-Ilah estis forigita en 1941 per puĉo fare de oficiroj de la kvaropo de la Ora Kvaropo, estritaj de Raŝid Ali. La mallongdaŭra pro-Naziisma regado de Irako estis venkita en Majo 1941 fare de aliancanaj fortoj en la Angl-Iraka Milito. Irako estis poste uzata kiel bazo por aliancanaj atakoj kontraŭ la Mandato de Sirio regata de la Reĝimo de Vichy kaj kiel helpo al la Brit-Soveta invado de Irano. Samtempe, la Kurdestro Mustafa Barzani estris en 1943 ribelon kontraŭ la centra registaro en Bagdado. Post la malvenko de la ribelo, Barzani kaj liaj sekvantoj eliris al Sovetunio.

En 1945, dum la finaj stadioj de la Dua Mondmilito, Irako aliĝis al la Unuiĝintaj Nacioj kaj iĝis fonda membro de la Araba Ligo. En 1948, amasaj violentaj protestoj, konataj kiel Ribelo Al-Ŭatbaha eksplodis tra Bagdado kiel populara leviĝo kontraŭ la registara traktaĵo kun la Britoj, kaj kun la helpo de la komunisma partio. Pliaj protestoj sekvis en printempo, sed estis interrompitaj en Majo, pro milita juro, kiam Irako eniris en la Arab-Israela Milito de 1948 kun aliaj membroj de la Araba Ligo.

En Februaro 1958, la reĝo Hussein de Jordanio kaj `Abd al-Ilāh proponis unuiĝon de Haŝemidaj monarkioj por kontraŭstari la ĵus formitan Egipti-Sirian unuiĝon. La rezulta Araba Federacio, formita la 14an de Februaro 1958 estis mallongdaŭra. Ĝi finis en 1958, kiam la monarkio estis nuligita de militista puĉo, estrita de Abd al-Karim Kasim, kiu finigis la reĝadon de Faisal la 2-a, nome lasta reĝo de Irako.

  • 1963. 02. 08.: La Baazo-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
  • 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
  • 1968: Sukcesa puĉo de la Baazo. La nova prezidento Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun la Sovetunio, faris socialajn reformojn kaj gvidis kontraŭokcidentan politikon.
  • 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
  • 1972: irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
  • 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
  • 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Shatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
  • 1978: mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.

Regado de Saddam Hussein[redakti | redakti fonton]

Saddam Hussein.

1979: Saddam Hussein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Iran–Iraka Milito.

1980: septembro: milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de ties islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj. Irako por revenĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Ĥuzestano. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en 1975 kaj repostulis la akvovojon de Shatt al-Arab. Ambaŭ landoj ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara milito. Usono kaj ties aliancanoj apogis la reĝimon de Saddam Hussein invadi Iranon; tiu milito daŭris 8 jarojn (1980-1988). Dum tiu milito ambaŭ landoj detruiĝis kaj ties reĝimoj pliigis siajn perfortajn politikojn: la konflikto finis sen iu ajn venko; ambaŭ landoj simple laciĝis.

  • 1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado.
  • 1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Ĥomejni kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio.
  • 1988.08.20: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de miloj da civitanoj. Oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj pliaj 750.000 vundiĝis.

La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto) en valoro de 400 md dolaroj.

1990-1991: Irako invadas kaj aneksas Kuvajton, kalkule ke ekde la koemnco tio estis nur enklavo fare de la koloniisma reĝimo por dividi la naftajn resursojn inter diversaj "inventitaj" landoj. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelis la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulis, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtis flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provis instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenis la malsukcesontajn revoluciantojn.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Golfa Milito.

1998: La inspektistoj estis forprenitaj el Irako. Ekonomiaj punoj kaj flugmalpermesoj restis.

2002: La usona prezidanto George W. Bush proklamis, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igis "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.

2003: Usono kaj Britio sendis kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans Blix estis miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.

Marto, 2003: Usono, Britio, kaj Hispanio proponis duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭis la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estis forprenita sen voĉdonado.

18-a de Marto, 2003: Bush deklaris ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.

20-a de Marto, 2003: Dua Golfmilito komenciĝis.

Post-Husseina epoko[redakti | redakti fonton]

Ijad Allaŭi.

28-a de junio 2004: Suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremonio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesis al Usono plu agadi en Irako.

En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉojn ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj elmigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.

La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).

En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad Allaŭi ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-Ĝaafari.

Sirio kaj Irako. En griza koloro la teritorio okupata de IŜIS ĉirkaŭ 2015.

La milito kontraŭ la Islama Ŝtato estas la konklikto ekiĝinta je la 5-a de junio 2014, kiam la Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, kune kun militistoj el la islama branĉo sunaismo, lojalaj al la antaŭa diktaturo baazisma sekulara de Sadam Husein kaj kontraŭregistaraj triboj, lanĉis ofensivon kontraŭ la armeoj de Irako kaj Sirio. La fortoj de la Islama Ŝtato ankaŭ konata kiel Daesh (sigloj en la araba), komencis per atako al Samarra en tiu sama tago kaj prenis Mosulon la nokton de la 9-a de junio, kaj Tikrit la 11-a. Fine de la monato, Irako perdis la regpovon sur la tuta okcidenta landlimo kun Jordanio kaj Sirio.

Je la 27a de decembro 2015 la iraka armeo rekonkeris la urbon Ramadi, proksima al Bagdado, ekde aprilo en teritorio kontrolita de ĝihadistoj de ISIS.

Demografio[redakti | redakti fonton]

La landa loĝantaro estis de 26.070 mil (2005), inter ili - araboj 72%, kurdoj 25%. La ĉefaj ŝtataj lingvoj estas la araba kaj la kurda.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ĉefa eksportaĵo estas nafto, kio estas kerno de la politikaj kaj militaj malfacilaĵoj de la lando, kaj ankaŭ lano-ŝtofo, daktiloj.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Politiko de Irako.

La politiko de Irako okazas en kadro de federala parlamenta reprezenta demokrata respubliko. Ĝi estas mult-partia sistemo, en kiu la administra potenco estas ekzercita de la Ĉefministro de la Konsilio de Ministroj kiel estro de registaro, kaj de la Prezidento ĉefe kiel reprezenta figuro. La leĝdona potenco estas komisiita en la Konsilio de Reprezentantoj kaj la Federacia Konsilio.

La nuna Ĉefministro de Irako estas Nuri al-Maliki, kiu tenas plejparton de la administra aŭtoritato kaj nomumas la Konsilion de Ministroj, kiu agas kiel ministraro kaj registaro. La nuna Prezidanteca Konsilio, transira anstataŭaĵo por la Prezidanto de Irako kiu servas plejparte kiel reprezenta simbolo kun malabundaj povoj, estas kunmetita de Ĝalal Talabani, Tariq al-Hashimi kaj Adel Abdul Mehdi.

Irako apartenas al diversaj organizoj, inter kiuj UN (ekde ties fondo en 1945), Araba Ligo kaj aliaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Flutistoj el Irako.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Kulturo de Irako.

Pro sia enorme antikva historio el la epoko de Mezopotamio (Sumero, Akado ktp.) la regiono abundas je arkeologiaj kaj historiaj restoj. Multaj el ili iĝis monda heredaĵo, kiaj Hatra; Aŝur.

Moderna Irako tradicie konsistas el kelkaj etnaj grupoj, nome la araboj ĉirkaŭ la ebenaĵoj inter kaj ĉirkaŭ la riveroj de Tigriso kaj Eŭfrato, la kurdoj pleje en la norda montara regiono kaj kristanaj asirianoj ĉirkaŭ la urbo Mosulo en la nordo, ankaŭ turkumanoj kaj mandeanoj. Islamo estas la religio de la plejmulto de la iraka popolo. La araba kaj kurda lingvoj estas oficialaj de la ŝtato. Islamanoj siavice konsistas el ŝijaismaj kaj sunaismaj branĉoj. La ŝijaisma branĉo (60% de la tuta loĝantaro) okupas la areon ekde Bagdado en la mezo de la lando ĝis Basora en la sudo. La sunaisma branĉo (20%) okupas la centron, kaj kristanoj estas pleje en la nordo. La mandeanoj estas antikva iraka etno-religio kaj loĝas pleje en la sudo. Ankaŭ estas armenoj kaj judoj en Irako.

Religia vivo[redakti | redakti fonton]

Jezidismanoj.

Pluraj tradiciaj religioj ĉestas en Irako: islamanoj 97% (el kio ŝijaismanoj 60-65%; sunnaismanoj 32-37%) pluraj kristanaj eklezioj (Nestorianismo, Jezidismanoj; Mandeanoj).

Esperanta vivo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-movado en Irako.

Enciklopedio de Esperanto menciis esperantistojn en Bagdado kaj Basra.

En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

Pri la vojaĝo al Irako rakontas en sia libro «Esperanto kaj vivo» fama soveta, rusia esperantisto Vladimir Samodaj.[13]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo 125a el la Iraka Konstitucio. http://www.refworld.org/pdfid/454f50804.pdf
  2. Declaration of Principles for a Long-Term Relationship of Cooperation and Friendship Between the Republic of Iraq and the United States of America (2007-11-26).
  3. Top 10 Battles for the Control of Iraq. Livescience.com. Alirita 2009-03-23.
  4. Basu, Moni, "Deadly Iraq war ends with exit of last U.S. troops", CNN.com, 2011-12-18. Kontrolita 18a de Decembro 2011.
  5. Online Etymology Dictionary. Etymonline.com (1979-12-10). Alirita 2009-03-23.
  6. . Sumerian Lexicon (2000). “The name of the very ancient city of URUK- City of Gilgamesh is made up from the UR-city and UK- thought to mean existence (a-ku, a-Ki & a-ko. The Aramaic and Arabic root of IRQ and URQ denotes rivers or tributaries at the same times referring to condensation (of water).”.
  7. "ofte dirita el la araba `araqa, kovranta nociojn kiaj "spiranta, profunde enradikigita, bone irigaciita," kio povas respeguli la impreson de fekunda apudrivera tero farita el dezertaj araboj. etymonline.com; vidu ankaŭ "RASSAM, Suha. (2005-10-31) Christianity in Iraq: Its Origins and Development to the Present Day. Gracewing Publishing. ISBN 978-0-85244-633-1.
  8. Iraq. Britannica Online Encyclopedia.
  9. ʿERĀQ-E ʿAJAM(Ī). Encyclopaedia Iranica.
  10. Magnus Thorkell Bernhardsson. (2005) Reclaiming a Plundered Past: Archaeology And Nation Building in Modern Iraq. University of Texas Press. ISBN 978-0-292-70947-8. “The term Iraq did not encompass the regions north of the region of Tikrit on the Tigris and near Hīt on the Euphrates.”.
  11. (1 October 1939) “El-'Iraq”, Economic Geography 15 (4), p. 329. doi:10.2307/141771. 
  12. Hunt, C. 2005
  13. Irako (epizodoj) // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 190-193. ISBN 978-5-7161-0212-5