Irako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irako
arabe: العراق (Al-Ĝumhurijah al-Irakijah), kurde: كۆماری عێراق (Komara Îraqê)
respubliko
Oficiala nomo: Respubliko de Irako
Teritorio Kurdio
Historiaj regionoj Mezopotamio, Iraka reĝlando
Parto de Azio
Montaroj Taŭruso, Zagroso, Sinjar
Gravaj urboj
Riveroj Tigriso, Eŭfrato
Ĉefurbo Bagdado
 - mezo Bagdado
 - alteco 34 m s. m.
 - koordinatoj 33° 20′ 00″ N 44° 26′ 00″ O / 33.33333 °N, 44.43333 °O / 33.33333; 44.43333 (mapo)
Plej alta punkto Gundah Zur
 - alteco 3 607 m s. m.
Areo 434 128,0 km² (43 412 800 ha)
Loĝantaro 28 946 000 (2009)
Denseco 66,68 loĝ./km²
Estiĝo 1-a de oktobro 1919
Prezidanto Ĝalal Talabani
 - Ĉefministro Nuri al-Maliki
Horzono Araba standarda tempo (UTC+3)
Telefona antaŭkodo +964
ISO 3166-1 IRQ, IQ
Interreta domajno .iq
Nacia himno Mautini
Monunuo Iraka dinaro
Lingvoj Araba, kurda
Religio Islamo
Mapo de la gubernioj de Irako
Situo de Bagdado enkadre de Irako
Situo de Bagdado enkadre de Irako
Situo de Bagdado enkadre de Irako
Vikimedia Komunejo: Iraq
Retpaĝo: gds.gov.iq

Irako (arabe: العراق; al-Irāq; kurde: كۆماری عێراق, Komara Îraqê‎) estas plejparte araba ŝtato en Sud-Okcidenta Azio. Ĝiaj najbaroj estas Kuvajto, Saŭda Arabio, Jordanio, Sirio, Turkujo, Irano kaj ĝi bordas la persan Golfon. Irako entenas la plej grandan parton de la antikva Mezopotamio, kiu situis inter la riveroj Eŭfrato kaj Tigriso.

La nuntempa Irako estiĝis en 1920/21 el la tri osmanaj provincoj Bagdado, Mosulo kaj Basra. Ĝi staras ekde la iraka milito de 2003 sub militista okupad de trupoj de internacia koalicio gvidata de Usono kaj estas nuntempe nur parte suverena.

Norda Irako
geografia mapo

Datumoj

Lando en sud-okcidenta Azio, konsistanta ĉefe el la valoj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.

Situo

Irako situas en Oriento. Oni kutime aldonas al la kulturejo de Oriento ankaŭ landojn el norda Afriko kaj sud-okcidenta Azio. Ili situas ĉefe en la regiono de la subtropika sekozono de la malnova mondo.

En la nordoriento troviĝas la ĉirkaŭ 3.000 m alta montoĉeno de la Taŭruso kaj de la Zagroso. Tiu montoĉeno estas parto de alpa montaro, kiu streĉiĝas de la Balkano orienten al Turkujo, la norda Irako kaj Irano kaj de tie al Afganujo. La plej alta monto estas la Gundah Zur kun alteco de ĉirkaŭ 3.607 metroj.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Irako.

Antikvo

La aktuala areo de Irako estis antikve la loko de la grandaj civilizoj de Mezopotamio.

Alveno de Islamo

En 635 Mezopotamion konkeras islamaj Araboj. En 680 en la batalo de Karbalo, Umajadoj venkis ŝijaismajn anojn.

Moderna epoko

Post la falo de la Osmanida imperio en la unua mondmilito, la imperio estis disdividita en pecojn donitajn al la venkintaj eŭropaj potencoj. Irako estis kreita kiel pseŭdoŝtato, kaj estis mandatita al Britio fare de la Ligo de Nacioj (ekde la 25-a de aprilo 1920).

  • 1921. 08. 23.: Oni surtronigis la unuan reĝon de Irako Fejsal, filon de Hussein Bin Ali, reganto en Mekao.
  • 1932. 10. 3.: Irako sendependiĝas
  • 1958. 07. 14.: La monarkion faligis milita puĉo, la nova ŝtatformo iĝis respubliko. La gvidantoj de la puĉo estis Abdel Karim Kasim kaj kolonelo Abd-al Salam Muhhaammad Arif. Ĉefministro de la respubliko iĝis Kasim
  • 1963. 02. 08.: La Baazo-partio kun gvido de Saddam Hussein organizis duafoje senrezultan puĉon kontraŭ Kasim. Saddam enprizoniĝis.
  • 1966: Saddam sukcese eskapis kaj iĝis vic-ĉefsekretario de la partio
  • 1968: Sukcesa puĉo de la Baazo. La nova prezidento Ahmed Hassan Al-Bakr alianciĝis kun la Sovetunio, faris socialajn reformojn kaj gvidis kontraŭokcidentan politikon.
  • 1970: La kurdoj ricevis aŭtonomion kaj reprezantiĝon en la registaro
  • 1972: irako subskribis 15-jaran kontrakton kun Sovetunio. Komenco de alŝtatigo de naftoindustrio
  • 1973: Post la naftokrizo en 1973, oni la grandajn enspezojn el nafto turnis al la industrio, instruado, medicino, post kio la vivnivelo en Irako estis unu el la plej altaj en la araba mondo.
  • 1974-1975: La kurdoj ribeliĝis per apogo de Usono kaj la ŝaĥo de Irano. La konflikto surgenuigis Irakon, kiu devis dividi kun Irano la kontrolon pri la disputita akvovojo Shatt al-Arab. La ŝaĥo ĉesigis la apogon de la kurdoj, la iraka reĝimo disbatis la ribelon.
  • 1978: mortpuno por aniĝantoj en la opoziciaj partioj.

1979: Saddam Hussein rezignigis la generalon Al-Bakr kaj transprenis la potencon. Ene de tagoj li ekzekutigis multajn rivalojn. 1980: septembro: milito inter Irako kaj la najbaro Irano. Irakon subtenis diversaj okcidentaj potencoj, precipe Usono, por kontraŭstari disvastiĝon de ties islama revolucio. Militkrimoj per kemiaj armiloj kontraŭ kurdoj kaj irananoj estas malatentataj.

Irako por revenĝi la limvundigojn de Irano, okupis la naftoriĉan regionon Ĥuzestano. Fine de la monato, Irako abrogaciis la kontrakton subskribitan kun Irano en 1975 kaj repostulis la akvovojon de Shatt al-Arab. Ambaŭ landoj ekbombardis kaj ekkomenciĝis la 8-jara milito. Usono kaj ties aliancanoj apogis la reĝimon de Saddam Hussein invadi Iranon; tiu milito daŭris 8 jarojn (1980-1988). Dum tiu milito ambaŭ landoj detruiĝis kaj ties reĝimoj pliigis siajn perfortajn politikojn: la konflikto finis sen iu ajn venko; ambaŭ landoj simple laciĝis.

  • 1981: Israelo bombardis la nuklean reaktoron de Bagdado.
  • 1982: La okcidentaj landoj timis la fortiĝon de la radikala islama movado de Ajatolo Ĥomejni kaj ili ne volis venkon de Irano en la milito. Usono delistigis Irakon el la landoj apogantaj la terorismon. La ĉefa liveranto de armiloj al Irako estis la Sovetunio.
  • 1988.08.20: Irako kaj Irano subskribis militpaŭzon. Irako reorganizis la armeon per okcidentaj kreditoj kaj teknologioj. Oni uzis venengasojn kontraŭ la kurdoj, kio rezultis mortojn de miloj da civitanoj. Oni kalkulas, ke dum la milito mortis 400.000 homoj kaj pliaj 750.000 vundiĝis.

La milito kaŭzis por la du landoj damaĝojn, profitperdojn (pro neeksporto de nafto) en valoro de 400 md dolaroj.

1990-1991: Irako invadas kaj aneksas Kuvajton, kalkule ke ekde la koemnco tio estis nur enklavo fare de la koloniisma reĝimo por dividi la naftajn resursojn inter diversaj "inventitaj" landoj. Per aŭtoritato de la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj, internacia koalicio (ĉefe Usono kaj Britio sed ankaŭ aliaj) forpelis la irakan armeon el Kuvajto. UNO postulis, ke Irako forlasu amasdetruajn armilojn, kaj ke ĝi nepre kunlaboru kun internaciaj inspektistoj. Ekonomiaj punoj estas starigitaj, kaj regionoj de flugmalpermeso en la nordo kaj sudo de la lando. Tie ne rajtis flugi la iraka aerarmeo, sed ja aliaj. Usono provis instigi irakanojn revolucii kontraŭ Saddam Hussein, sed ne subtenis la malsukcesontajn revoluciantojn.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Golfa Milito.

1998: La inspektistoj estis forprenitaj el Irako. Ekonomiaj punoj kaj flugmalpermesoj restis.

....

2002: La usona prezidanto George W. Bush proklamis, ke Irako estas parto de la "akso de malbono", ke ĝi posedas armilojn amase detrupovajn, kaj ke ĝi estas danĝera al la mondo. Bush igis "ŝanĝon de reĝimo" en Irako la ĉefa prioritato de la usona eksterlanda politiko en la sekvaj monatoj. Rezolucio 1441 de la Konsilio de Sekureco reportigas UN-inspektistojn al Irako por eltrovi, ĉu la lando laŭleĝe senarmiliĝis.

2003: Usono kaj Britio sendis kvaronon de miliono da soldatoj al Kuvajto kaj aliloken en la regiono por premi al Irako. Raportoj de ĉefinspektoro Hans Blix estis miksitaj. Laŭ Blix, oni iom-post-iom progresis, kaj pli da tempo estas laŭ li bezonata.

Marto, 2003: Usono, Britio, kaj Hispanio proponis duan rezolucion al la Konsilio de Sekureco. Tiu rezolucio donus la aŭtoritaton kontraŭmiliti al Irako post mallonga periodo manke de konvinka pruvo de tuta plenumo de la antaŭaj rezolucioj. Francio, Rusio, Ĉinio, kaj aliaj nacioj kontraŭis la rezolucion, preferante doni pli da tempo al la inspektistoj. Post kelkaj tagoj de debato, la rezolucio estis forprenita sen voĉdonado.

18-a de Marto, 2003: Bush deklaris ultimaton: Hussein eksiĝu kaj eliru el Irako en la sekvaj 48 horoj, alie Usonaj, Britaj, kaj aliancitaj fortoj invados por perforte eksigi lin kaj senarmiligi Irakon.

20-a de Marto, 2003: Dua Golfmilito komenciĝis.

28-a de junio 2004: Suverenecon donas la okupanta aŭtoritato al nova iraka registaro, du tagojn antaŭ la planita tago, por eviti ke ceremonio fariĝu celo de terorisma agado. Nova iraka ĉefministro estas Ijad al-Alaŭi, iama kunlaboranto de CIA. Tiu usonamika prezidento provas per diktatorecaj agoj firmigi sian postenon (malpermeso por unu monato de Al-Ĝazira televidstacio, restarigo de mortpuno). Li permesis al Usono plu agadi en Irako.

En aŭgusto 2004 elektis la milana nacia konferenco la transiran nacian asembleon. Ili donis siajn voĉojn ne al personoj, sed al listoj enhavintaj ĉefe nur partiojn de la iamaj elmigrintoj. La novaj partioj en Irako apenaŭ reprezantiĝis en la listoj. Pro tio la UN silente malagnoskis la rezultojn de la voĉdonado.

La du militoj kaj la malpermeso de importo de medikamentoj, mizeraj cirkonstancoj pro la blokado kaŭzis laŭ unuj morton de miliono da beboj. La ekonomia detruo estis laŭ kelkaj kalkuloj eĉ 400 miliardoj da dolaroj, dum la privatigo kaj aĉetigo kunportis por usonaj entreprenoj belan profiton (la ĉasflugilojn de Mirage oni sendis dismunti anstataŭ forvendi ilin).

En 2005 (la 30-an de januaro) okazis balotoj en Irako, en kiuj venkis per 48 % la koalicio de la ŝijaismaj partioj, la kurdaj partioj atingis 25 % kaj la usonamika Ijad Allaŭi ricevis nur 13,6 %. Balotis 8,55 milionoj (58%) da balotjuraj homoj, la baloton bojkotis la sunaitoj, tiel ili ne havos reprezentanton en la parlamento. Proponita ĉefministro iĝis Ibrahim al-Ĝaafari.

Religia vivo

Pluraj tradiciaj religoj ĉestas en Irako: kristanismo (Nestorianismo), islamo, Mandea religio kaj Jezidismo.

Esperanta vivo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Irako.

Enciklopedio de Esperanto menciis esperantistojn en Bagdado kaj Basra.

En Esperanto-kulturo

Pri la vojaĝo al Irako rakontas en sia libro «Esperanto kaj vivo» fama soveta, rusia esperantisto Vladimir Samodaj.[1]

Politiko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Politiko de Irako.

La politiko de Irako okazas en kadro de federala parlamenta reprezenta demokrata respubliko. Ĝi estas mult-partia sistemo, en kiu la administra potenco estas ekzercita de la Ĉefministro de la Konsilio de Ministroj kiel estro de registaro, kaj de la Prezidento ĉefe kiel reprezenta figuro. La leĝdona potenco estas komisiita en la Konsilio de Reprezentantoj kaj la Federacia Konsilio.

La nuna Ĉefministro de Irako estas Nuri al-Maliki, kiu tenas plejparton de la administra aŭtoritato kaj nomumas la Konsilion de Ministroj, kiu agas kiel ministraro kaj registaro. La nuna Prezidanteca Konsilio, transira anstataŭaĵo por la Prezidanto de Irako kiu servas plejparte kiel reprezenta simbolo kun malabundaj povoj, estas kunmetita de Ĝalal Talabani, Tariq al-Hashimi kaj Adel Abdul Mehdi.

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Irako (epizodoj) // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 190-193. ISBN 978-5-7161-0212-5