Iran-Israela milito (2025)
Iran-Israela milito (2025) | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
milito | |||||||
| |||||||
La Israela-Irana Milito (ankaŭ konata kiel la 12-Taga Milito) komenciĝis la 13-an de junio 2025, per israelaj suprizaj elaeraj bombatakoj kontraŭ la Islama Respubliko Irano sub la kaŝnomo Operacio Leviĝanta Leono. La atakoj de la Israela Defenda Forto (IDF) kaj la israela eksterlanda spionservo Mossad [1] estis direktitaj kontraŭ instalaĵoj de la irana nuklea programo, militaj instalaĵoj en Irano, same kiel kontraŭ altrangaj komandantoj de la irana milita gvidantaro kaj iranaj nukleaj fizikistoj. [2] [3][4] Irano komencis aerajn atakojn kontraŭ celoj en Israelo tiun saman tagon sub la kaŝnomo Operacio Vera Promeso la 3-a. Du semajnojn antaŭe, la Internacia Atomenergia Agentejo (IAEA) anoncis, ke Irano nun havas 408 kg da uranio riĉigita ĝis 60%. Kun plia riĉigo, tio sufiĉus por konstrui naŭ nukleajn bombojn. [5][6] [7][8][9] [10]
La 12an de junio 2025, la IAEA aprobis rezolucion redaktitan de Usono, Unuiĝinta Reĝlando, Francio kaj Germanio, kiu deklaris Iranon nekonforma al siaj nukleaj devoj. [11][12] Israelo komencis atakojn la sekvan tagon.
La Iran-aliancitaj Hutioj en Jemeno ankaŭ lanĉis plurajn misilojn al Israelo. [13]
En la nokto de la 22-a de junio 2025, Usono rekte intervenis en la milito kiam ĝiaj armetrupoj lanĉis aviadilajn atakojn kontraŭ iranaj nukleaj instalaĵoj (en Fordow, Natanz kaj Isfahano) sub la kaŝnomo Operacio Noktomeza Martelo por plie limigi la nukleajn kapablojn de Irano. [14][15]
La 24-an de junio 2025, Usono anoncis batalhalton, kiu ekvalidis la sekvan tagon. [16] [17][18]
Fono
[redakti | redakti fonton]La malferma milito inter Israelo kaj Irano estis antaŭita de jardekoj da malamikeco devenantaj ekde la Irana Revolucio en 1979. Ekde tiam, Irano jam ne agnoskas Israelon kiel legitiman ŝtaton, kaj ĝia detruo fariĝis ŝtata doktrino. Dum jaroj, Irano subtenis islamistajn milicojn kiel Hizbulaho, Hamaso, Islama Ĝihado, kaj la Hutioj en ilia batalado kontraŭ Israelo.
La malferma konflikto komenciĝis kontraŭ la fono de pli vasta Proksim-Orienta militstato, same kiel la Irana disvolviĝo de nuklea programo kaj rilata balistikmisila programo, kiujn Israelo perceptas kiel kritikajn minacojn. Streĉiĝoj eskaladis sub la registaro de Benjamin Netanjahu kaj post la suprizatako de Hamaso kontraŭ Israelo en oktobro 2023 kaj ekde tiam la Israel-hamasa milito). Pliaj eskaladoj sekvis kun atakoj de Iran-apogitaj grupoj kiel la Hutioj (Jemeno) kaj Hizbulaho (Libano). Rektaj militaj konfliktoj (interbombardado) inter la du ŝtatoj okazis jam en aprilo kaj oktobro 2024. [19][20] [21][22][23][24]
Trafitoj kaj damaĝo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la irana Ministerio pri Sano kaj la Asocio de Homaj Rajtoj-Aktivuloj en Irano (opozicio), la israelaj atakoj mortigis plurajn iranajn militkomandantojn, gvidantojn de la Islama Revolucia Gvardio, almenaŭ 10 nukleajn sciencistojn, [25] kaj pli ol 900 iranajn civilulojn. [26][27] La irana Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj raportis, ke pli ol 70 iranaj virinoj kaj infanoj estis mortigitaj en la unuaj tri israelaj atakoj. [28] La israelaj aviadilaj atakoj difektis la nukleajn instalaĵojn en Natanz kaj Isfahan, sed la nuklea instalaĵo en Fordow ŝajne ne estis difektita. [29] Israelo ankaŭ celis misilkomplekson proksime de Tabrizo, subteran misilinstalaĵon en Kermanŝaho, kaj instalaĵojn de la IRGC proksime de Teherano kaj Piranŝahr. [30] La atakoj ankaŭ difektis publikan infrastrukturon, inkluzive de hospitalo en Kermanŝaho. La unua ondo de irana respondo inkluzivis ĉirkaŭ 100 misilojn kaj 100 dronojn. La atakoj kaj postaj iranaj respondoj rezultigis la mortojn de 28 israelaj civitanoj. Irano laŭdire pafis pli ol 950 misilojn, inkluzive de specialaj kaj plibonigitaj irane faritaj misiloj. La irananoj atakis loĝapartamentojn, universitaton (Scienca Instituto Weizmann), flughavenon kaj civilan hospitalon en Beer-ŝeba. [31]
Internacia takso
[redakti | redakti fonton]La agresmilito (preventa milito) de Israelo kontraŭ Irano, same kiel la atakoj subtenataj de Usono, estas konsiderataj kontraŭleĝaj laŭ internacia juro fare de internaciaj advokatoj. La kontraŭatakoj de Irano, malgraŭ la rajto je memdefendo, ankaŭ estas konsiderataj malobservoj de internacia humanitara juro, ĉar ili estas direktitaj ne nur kontraŭ militistaro sed ankaŭ kontraŭ civilaj celoj. [32][33]
Efektive, juraj fakuloj konsideris la israelajn atakojn malobservo de internacia juro, [34][35] vidpunkto dividita de Bolivio, Brazilo, Ĉinio, Kubo, Rusio, Hispanio kaj Sud-Afriko. [36][37][38][39] La komencajn israelajn atakojn kondamnis landoj tra la islama mondo, inkluzive de Egiptio, [40] Jordanio, [41] Pakistano, [42] kaj Turkio. [43] La atakojn subtenis Germanio, [44] Ukrainio, [45] kaj Usono, kiuj alvokis Iranon rapide konsenti pri nuklea interkonsento. [46][47] Kelkaj okcidentaj landoj kondamnis la perforton kaj alvokis Iranon kaj Israelon malpliigi la streĉiĝojn; Kanado, Francio [48] kaj Britio [49] diris, ke Israelo rajtas defendi sin. Rusio diris, ke Irano ankaŭ rajtas defendi sin. [50] Unuiĝintaj Nacioj esprimis zorgon kaj alvokis moderecon. [51]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Report: Mossad carried out covert sabotage operations against Iranian air defenses, long-range missiles", The Times of Israel, 13 June 2025.
- ↑ "The Iranian generals and scientists killed by Israel's offensive", Financial Times, 18 June 2025.
- ↑ "These Are Iranian Generals and Scientists Killed by Israel", The New York Times, 13 June 2025. (en-US)
- ↑ "Israeli strikes kill some of Iran's most powerful men, including military and nuclear leaders", CNN, 13 June 2025. (angle)
- ↑ Gordon, Michael, "In Twist, U.S. Diplomacy Served as Cover for Israeli Surprise Attack", The Wall Street Journal, 13 June 2025.
- ↑ "What we know as Israel-Iran conflict intensifies", BBC News, 13 June 2025. (en-GB)
- ↑ Everything you need to know about Iran's nuclear program (angle) (13 June 2025). Alirita 22 June 2025 .
- ↑ (13 June 2025) “What to Know About the Israeli Strike on Iran”, Center for Strategic and International Studies (en).
- ↑ Israeli strikes on Iran's nuclear program are sweeping but can they decimate it? (angle) (14 June 2025). Alirita 22 June 2025 .
- ↑ Israel strikes Iran. What happens next? (en-US) (16 June 2025). Alirita 22 June 2025 .
- ↑ Murphy, Francois, "IAEA board declares Iran in breach of non-proliferation obligations", Reuters, 12 June 2025. (angle)
- ↑ Bozorgmehr, Najmeh, "Iran's parliament votes to halt co-operation with nuclear watchdog", Financial Times, 25 June 2025.
- ↑ . Ballistic missile from Yemen triggers sirens in Jerusalem and West Bank.
- ↑ "Update from David E. Sanger", The New York Times, 21 June 2025. (en-US)
- ↑ Trump says US has bombed Fordo nuclear plant in attack on Iran (en-GB) (21 June 2025). Alirita 22 June 2025 .
- ↑ "Trump says Iran and Israel agree to a ceasefire", Reuters, 23 June 2025. (angle)
- ↑ "Fragile ceasefire appears to hold between Iran and Israel as Trump vents frustration with both sides", AP News, 24 June 2025.
- ↑ "Cease-Fire Appears to Hold After Trump Scolds Israel and Iran", The Wall Street Journal, 24 June 2025.
- ↑ "Miscalculation Led to Escalation in Clash Between Israel and Iran", The New York Times, 17 April 2024. (en-US)
- ↑ "Israel accused of deadly strike on Iranian consulate in Syria", BBC News, 1 April 2024.
- ↑ "Iran strikes back at Israel with missiles over Jerusalem, Tel Aviv", Reuters, 13 June 2025. (angle)
- ↑ "Iran-Israel latest: Iran threatens to attack British and American bases", The Daily Telegraph, 14 June 2025. (en-GB)
- ↑ "Iran's attacks on Israel: World leaders warn against escalation, UN Security Council emergency meeting on Sunday", Le Monde, 14 April 2024. (angle)
- ↑ Schneider, Tal, "How effective was Iran's attack? The Israeli public doesn't have the full picture", The Times of Israel, 6 October 2024.
- ↑ "Israel and Iran broaden attacks as conflict enters fourth day", سیانان, 15 June 2025. (angle)
- ↑ "Over 1,000 Dead and Injured: Report on the Third Day of Israeli Attacks on Iran", مجموعه فعالان حقوق بشر در ایران, 16 June 2025.
- ↑ "In Iran, grief for civilian casualties but little pity for commanders", بیبیسی نیوز, 13 June 2025. (en-GB)
- ↑ سخنگوی وزارت خارجه: فقط در سه حمله، اسرائیل بیش از ۷۰ زن و کودک ایرانی را کشته شده است (15 June 2025).
- ↑ Picheta, Rob, "Israel attacked three key Iranian nuclear facilities. Did it strike a decisive blow?", سیانان, 14 June 2025. (angle)
- ↑ "Satellite imagery reveals damage to key Iran nuclear sites", بیبیسی نیوز, 15 June 2025. (en-GB)
- ↑ "Iran launches missiles at Israel, and some hit Tel Aviv, as Israel attacks Iranian nuclear sites and commanders", سیبیاس نیوز, 14 June 2025. (angle)
- ↑ Iran Update Special Report, June 15, 2025, Morning Edition. Institute for the Study of War (15 June 2025). Alirita 15 June 2025 .
- ↑ Fabian, Emanuel, "Woman killed, 13 people hurt, after Iranian missile hits home in Tamra, near Haifa", The Times of Israel. (en-US)
- ↑ "Israel's Iran attack sparks legal debate", دویچه وله, 18 June 2025. (angle)
- ↑ Doucet, Lyse, "Where is Israel's operation heading?", بیبیسی نیوز, 16 June 2025. (en-GB)
- ↑ South Africa condemns Israeli attacks on Iran (14 June 2025).
- ↑ Bolivia and Cuba strongly condemn Israeli aggression against Iran (15 June 2025).
- ↑ Bolivia condena ataque de Israel contra Irán (hispane) (13 June 2025).
- ↑ Spanish Government condemns military escalation in the Middle East after Israel's attacks against Iran (13 June 2025).
- ↑ "Egypt condemns Israeli attack on Iran as dangerous escalation", الأهرام, 13 June 2025.
- ↑ "Jordan king says Israel's Iran attacks threaten region and beyond", فرانس ۲۴, 17 June 2025.
- ↑ Pakistan Strongly Condemns Unjustified and Illegitimate Aggression by Israel Against the Islamic Republic of Iran (13 June 2025).
- ↑ Turkey Condemns Israeli Air Strike on Iran: A Call for Diplomacy (13 June 2025).
- ↑ "Germany's Merz says Israel is doing the 'dirty work for all of us' by countering Iran", تایمز اسرائیل, 17 June 2025. (en-US)
- ↑ Ukraine says US, Israeli strikes on Iran are justified to stop nuclear threat (en-US) (22 June 2025). Alirita 23 June 2025 .
- ↑ "Trump embraces Israel after 'successful' Iran attack", پلیتیکو, 13 June 2025. (angle)
- ↑ "Trump warns Iran to agree to a deal 'before there is nothing left'", سیانان, 12 June 2025. (angle)
- ↑ "French FM says Iran's nuclear program is an existential threat to Israel and the region, urges diplomatic solution", تایمز اسرائیل, 15 June 2025. (en-US)
- ↑ "Starmer Says UK Has 'Grave Concerns' on Iran Nuclear Program", بلومبرگ نیوز, 13 June 2025.
- ↑ "Russia urges Israeli restraint, says Iran has right to defend itself", رویترز, 16 June 2025. (angle)
- ↑ Nations react to US strikes on Iran with many calling for diplomacy (angle) (22 June 2025). Alirita 22 June 2025 .