Irana Altebenaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Irana Altebenaĵo estas altebenaĵo, kiu kovras en du trionojn de la ŝtata teritorio de Irano kaj signifajn partojn de Afganio kaj Pakistano, sed krome ankaŭ malpligrandajn partojn de Irako kaj Turkmenio. La altebenaĵo okupas areon de 2,7 milionoj da kvadrataj kilometroj. La plej alta punkto estas la vulkano Demavendo, kiu atingas altecon de 5604 metroj.

La centra ebenaĵo kun alteco de inter 500 kaj 2000 metroj dividiĝas per pluraj montoĉenoj (Kuhrud, orientiranaj montoj) kaj ĉirkaŭiĝas per grandaj montaraj masivoj - Elborz-Montaro, Kopetdago, Hindukuŝo, Zagros-Montaro kaj aliaj. La pejzaĝo difiniĝas per montaraj stepoj, dezertoj kaj duondezertoj. Ĉe la eksteraj deklivoj multas arbaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.