Kurtkapa orcelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Iravadia delfeno)

Kurtkapa orceloiravadia delfeno (Orcaella brevirostris, el brevirostris kurtkapa) estas eŭrihalena specio de oceana delfeno trovebla en diskontinuaj subpopulacioj apud marbordoj kaj estuaroj kaj riveroj en partoj de la Golfo de Bengalo kaj Sudorienta Azio.

Cetacea range map Irrawaddy Dolphin.PNG
Arealo

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Skeleto de Kurtkapa orcelo ekspoziciita en la "Museo di storia naturale e del territorio dell'Università di Pisa".

Unu el la plej fruaj registritaj priskriboj de la Kurtkapa orcelo estis farita de Sir Richard Owen en 1866 bazite sur specimeno trovita en 1852, en la haveno de Visakhapatnam sur la orienta marbordo de Barato.[1] Ĝi estas unu el la du specioj esn tiu genro. Ĝi estis foje listigita varie en familio enhavanta nur tiun mem kaj en la Monodonedoj kaj en la Delfenapteredoj. Nuntempe ekzistas disvastigita interkonsento por listigi ĝin en la familio Delfenedoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ilustraĵo de 1878.

La Kurtkapa orcelo estas griza al ardezece malhelblua, pli pala sube, sen distinga modelo. La dorsa naĝilo estas malgranda kaj rondoforma malantaŭ la mezo de la dorso. La fronto estas alta kaj rondoforma; mankas beko. La fronto de ties muzelo estas senpinta. La naĝiloj estas larĝaj kaj rondoformaj. La Nigra foceno (Neophocaena phocaenoides) estas simila sed ne havas dorsan naĝilon; la ĝibodelfeno (Sousa chinensis) estas pli granda kaj havas pli longan bekon kaj pli grandan dorsan naĝilon.[1]

Ili gamas en pezo el 90 ĝis 200 kg kun longo de 2.3 m je plena matureco.[2] Maksimuma registrita longo estas de 2.75 m de masklo en Tajlando.[3]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Sinha, R. K. (2004). "The Irrawaddy Dolphins Orcaella of Chilika Lagoon, India" (PDF). Journal of the Bombay Natural History Society. 101 (2): 244–251. Arkivita el la originalo (PDF) en 2009-04-10. Alirita la 25an de aŭgusto 2020.
  2. . Irrawaddy Dolphin. Alirita 2014-10-20.
  3. (1999) “Orcaella brevirostris”, Mammalian Species 616 (616), p. 1–8. doi:10.2307/3504387. 

Bibliografio[redakti | redakti fonton]