Irena Alijošiūtė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Irena Alijošiūtė
Persona informo
Naskiĝo 17-a de marto 1948
en vilaĝo Maironiai, distrikto Kelmė, (Litovio)
Morto 28-a de januaro 2021
en Vilnius (Litovio)
Mortokialo COVID-19
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1968
vdr

Irena Alijošiūtė (naskiĝis la 17-an de marto 1948 en vilaĝo Maironiai, distrikto Kelmė, Litovio – mortis la 28-an de januaro 2021 en Vilno, Litovio[1]) estis respondeca sekretariino de Litova Esperanto-Asocio.

En 1970 finis Vilnan Universitaton, Ekonomian fakultaton, samtempe vizitis sesmonatan E-kurson ĉe Respublika Instruista Domo, trapasis ekzamenon kaj ricevis ateston. Samjare komencis viziti kunvenon de la junulara E-klubo "Juneco" (kies prezidento estis Vytautas Šilas). Dum 1970-1975 estis unu el ĉefaj organizantoj de aranĝoj de tiu klubo, en 1970-1972 estis sekretarino de E-klubo "Juneco", partoprenis SEJT en Uralo (1970) urbo Kuŝnarenkovo ĉe la rivero Belaja, legis raporton pri farita laboro de la litova E-junularo. Ankaŭ partoprenis internacian E-aranĝon en Pollando (1972) en Swinoujscze, vizitis Bydgoszcz, Torun, Krakovon, Varsovion, renkontiĝis tie kun esperantistoj.

Estis membro de la organiza komitato de la 65-a SAT kongreso. Ekde la 1a aŭgusto de 1993 I. Alijošiūtė eklaboris en LitEA kiel respondeca sekretariino en Kaunas. Ŝi partoprenis en la organizaj komitatoj de BET-31 en Girionys (1995) kaj BET-34 en Veisiejai (1998). I. Alijošiūtė multon faris por organizi aŭtobus-grupajn vojaĝojn el Litovio al E-aranĝoj eksterlanden.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Antanas Mekys, Esperanto en Litovio, parto kvara (1999), p. 83-84.

Referencoj[redakti | redakti fonton]