Irith Gabriely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irith Gabriely dum novembro 2008

Irith GABRIELY (n. dum 1951 en Hajfo, Israelo) estas klarnetistino kaj kantistino, precipe de klezmera muziko.

Inter la jaroj 1968 kaj 1972 ŝi studis en la universitato de Tel-Avivo klarneton kaj interpretadon de klezmera muziko. Post la studo ŝi vojaĝis kun amiko al Zuriko, donante koncertojn sen fiksa muzikista kontrakto, kaj tie akceptis dungiĝon en la orkestro de la kuracurbo Bad Salzuflen (Germanio). Sekvis dungiĝo en la orkestro de Passau kaj kiel unua klarnetistino en la ŝtata teatro de Darmstadt. Dum la jaro 1986 ŝi paralele fondis la klezmer-muzikan ensemblon „Colalaila“ (klarneto, violino, violonĉelo kaj piano), kaj ekde tiam tuteŭrope sukcese koncertas kun ĝi.

koncerte en Alsbach-Hähnlein (Germanio)

Krome ŝi ekde la jaro 1990 kiel duopo kune kun la komponisto kaj pianisto Peter Przystaniak koncerte prezentas klazikan, ĵazan kaj klezmeran muzikon. Krome ŝi koncertas kun la orgenisto Hans-Joachim Dumeier en la projekto "kirko renkontas sinagogon".

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la muzikistino