Irlanda Milito de Sendependeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Monumento al luktantoj de IRA en Phibsborough, Dublino.

La Irlanda Milito de Sendependo, en angla Irish War of Independence kaj irlande Cogadh na Saoirse[1] aŭ pli simple Angl-Irlanda Milito estis gerila milito luktita el 1919 al 1921 inter la Irlanda Respublika Armeo (IRA, nome armeo de la Irlanda Respubliko) kaj la Britaj sekurecfortoj en Irlando. Ĝi estis pliakrigo de la Irlanda revolucia epoko en milito.

En Aprilo 1916, Irlandaj respublikistoj organizis la Paskan Ribelon kontraŭ la Britia regado kaj proklamis Irlandan Respublikon. Kvankam ĝi estis venkita post nur unu semjano de luktado, la ribelo kaj la Brita respondo kondukis al pli granda popola subteno por Irlanda sendependeco. En la ĝenerala balotado de Decembro 1918, la respublikisma partio Sinn Féin atingis tutlandan venkon en Irlando. La 21an de Januaro 1919 ili formis insurekcian registaron (kun parlamento Dáil Éireann) kaj deklaris sendependon disde Britio. Poste en tiu sama tago, du membroj de la polica forto, nome Royal Irish Constabulary (RIC), estis mortpafitaj en la ambusko de Soloheadbeg en la Graflando Tipperary fare de IRA-anoj agantaj propriniciate. Dum multo de 1919, la agado de IRA konsistis el kaptado de armiloj kaj liberigo de respublikismaj prizonuloj. En Septembro, la Brita registaro eksterleĝigis la Dáil kaj la Sinn Féin kaj la konflikto intensiĝis. La IRA ekembuskis rotojn de RIC kaj de la Brita Armeo, atakante iliajn kazernojn kaj devigante abandoni izolitajn barakojn. La Brita registaro plifortigis la RIC pere de rekrutitoj el Britio — nome la Black and Tans kaj la "Auxiliary Division" — kiuj iĝis konataj pro sia manko de disciplino kaj pro reprezaliaj atakoj al civiluloj.[2] Tia konflikto estis ofte referencata kiel "Black and Tan War" aŭ simple kiel "Tan War".[3][4][5]

Kvankam jam ĉirkaŭ 300 personoj estis mortigitaj en la konflikto ĝis la fino de 1920, estis plialigo de violento en Novembro. En la mateno de la Sanga Dimanĉo, nome la 21a de Novembro 1920, dekkvar Britaj spionoj estis murditaj en Dublino; posttagmeze la RIC pafis kontraŭ homamaso ĉe matĉo de Gaela futbalo en la urbo, mortigante dekkvar civilulojn kaj vundante 65. Post unu semajno, deksep "Auxiliaries" estis mortigitaj fare de IRA-anoj en la embusko de Kilmichael en la Graflando Cork. La Brita registaro deklaris militjuron en multo de suda Irlando. La centro de la urbo Cork estis forbruligita fare de Britaj fortoj en Decembro 1920. Violento pliiĝis dum la venontaj sep monatoj, kiam 1,000 personoj estis mortigitaj kaj 4,500 respublikistoj estis enkoncentrejigitaj. Multo de la lukto okazis en Munster (partikulare en la Graflando Cork, Dublino kaj Belfasto, lokoj en kiuj okazis ĉirkaŭ 75 procento de la militmortoj.[6] Violento en Ulstero, speciale en Belfast, elstaris pro sia sekteca karaktero kaj pro la alta nombro de mortintaj katolikaj civiluloj.[7]

Ambaŭ flankoj interkonsentis por batalhalto (aŭ batalpaŭzo) la 11an de Julio 1921. En Majo, Irlando estis dispartigita laŭ la Brita juro pere de la Leĝo de 1920 nome "Government of Ireland Act", kiu kreis la novan enton Norda Irlando. La post-batalhalta negocado kondukis al la subskribo de la Angl-Irlanda Traktato la 6an de Decembro 1921. Tio finigis la Britan regadon en plej el Irlando kaj, post dek-monata transira periodo superrigardita de provizora registaro, la Irlanda Libera Ŝtato estis kreita kiel mem-reganta dominio la 6an de Decembro 1922. Norda Irlando restis ene de Unuiĝinta Reĝlando. Post la batalhalto, la politika kaj sekteca perforto inter irlandaj respublikistoj (plej ofte katolikoj) kaj ulsteraj fideluloj (plej ofte protestantoj) pluis en Norda Irlando dum multaj monatoj. En Junio 1922, la malkonsento inter respublikanoj pri la Angl-Irlanda Traktato kondukis al la Irlanda Enlanda Milito kiu daŭris dekunu monatojn. La Irlanda Libera Ŝtato atribuis 62,868 medalojn pro servoj dum la Milito de Sendependeco, el kiuj 15,224 estis atribuitaj al luktantoj de IRA en la flugkolonoj.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. HEATHERLY, Christopher J.. (2012) Cogadh Na Saoirse: British Intelligence Operations During the Anglo-Irish War, 1916–1921. BiblioBazaar.
  2. DINAN, Brian. (1987) Clare and its people. Dublin: The Mercier Press. ISBN 085342 828 X. p. 105.
  3. The Black and Tan War — Nine Fascinating Facts About the Bloody Fight for Irish Independence (9a de Novembro 2015). Alirita 15a de Januaro 2018.
  4. Irishmedals.org. Alirita 15a de Januaro 2018.
  5. Michael Collins: A Man Against an Empire - HistoryNet. Alirita 15a de Januaro 2018.
  6. Eunan O’Halpin on the Dead of the Irish Revolution (10a de Februaro 2012). Alirita 15a de Januaro 2018.
  7. Eunan O'Halpin, Counting Terror, in David Fitzpatrick ed. Terror in Ireland (2012), p. 152
  8. Neil Richardson, "A Coward if I return, a Hero if I fall: Stories of Irishmen in World War I", (Dublin 2010), p.13.