La Irlanda Olimpika Komitato (angleOlympic Council of Ireland, irlandeComhairle Oilimpeach na hÉireann) estas neprofitcela organizaĵo, kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Irlando. Ĝi kreiĝis kaj estis internacie agnoskita en 1922. Kiel NOK, la Irlanda Olimpika Komitato celas subteni irlandajn atletojn, sporton en Irlando kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazas/okazu en Irlando, kvankam ĝis la jaro 2012 ankoraŭ nek okazis nek estonte antaŭvidatas Olimpikaj Ludoj en la lando.