Irlandanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Irish people collage2.jpg
supre Oscar WildeMaureen O'HaraRed Hugh O'DonnellBonoBram StokerFrancis BeaufortGeorge Best, meze Mary McAleeseErnest ShackletonPierce BrosnanEnyaHugh O'NeillRobert BoyleSaint Brigid, sube Jonathan Rhys MeyersDaniel O'ConnellJames JoyceGrafino MarkieviczSharon CorrPatrick PearseMichael Collins

La irlandanoj (irlande: Muintir na hÉireann, na hÉireannaigh, na Gaeil, angle: IrishIrish people) estas etno, kies kerna vivregiono estas la insulo Irlando, la plej orienta el la Britaj Insuloj en nordokcidenta Eŭropo. Do kaj temas pri la loĝantoj de la Respubliko Irlando kaj pri la regiono Nordirlando administrata de Britio.

Etimologio

La silabo "ir-" en "irlandano" probable devenas de la vorto Érainn, nomo por tribo de keltoj vivinta en la irlanda regiono (kaj nuna ŝtata provinco) Munster, la sudokcidento de la insulo, antaŭ la kristanigo de la lando.

Etna deveno

La plejparto de la nuna loĝantaro de Irlando devenas de tiuj keltaj triboj, kiuj ekde la epoko de la La-Tène-kulturo (ekde la 5-a jarcento a.K.) vivis sur la Britaj Insuloj. Ekzistas proksima etna parenceco al la loĝantoj de Kornvalo, de la Manksinsulo, la skotoj kaj kimroj, sed ankaŭ la bretonoj (sume la keltaj nacioj).

La insulo Irlando (latine Hibernia, en Esperanto "vintra") neniam estis konkerita de la Romia Imperio, sed havis komercajn rilatojn kun la romianoj de la provinco Britannia kaj tiuj el la keltaj irlandanoj servis kiel soldatoj en la romia armeo.

Ankaŭ la antaŭkeltaj loĝintoj de irlando (vidu inter alie la tekston pri la megalita tombejo Newgrange) kaj la el Skandinavio en la 9-a kaj 10-a jarcentoj konkere venintaj vikingoj lasis kulturajn spurojn. La vikingoj fondis gravajn urbojn kiel inter alie Dublin, Cork, Waterford, Wexford kaj Limerick.

Vidu ankaŭ