Irlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la lando. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Irlando (apartigilo).
Irlando/Ejro
Éire
Ireland

Flago de la Respubliko de Irlando

Blazono de Irlando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Amhrán na bhFiann (La Kanto de la Soldatoj)
Nacia devizo: Eire go Brách (Irlando por ĉiam)
Lokigo
suverena ŝtatoinsula landolando • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Dublino (1,3 milionoj)
Oficiala(j) lingvo(j) irlanda lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) irlanda kaj angla
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo 70,273 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 4,234 milionoj (aprilo 2022)
Loĝdenso 60 loĝ./km²
Horzono +0 (en somero +1)
Interreta domajno ie
Landokodo IE
Telefona kodo +353
Plej alta punkto Karontuhilo
Plej malalta punkto North Slob
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro ekde 10-11-11 prezidento Michael D. Higgins, antaŭe Mary McAleese
Ĉefministro Enda Kenny
Nacia tago 17-a de marto (Tago de Sankta Patriko
Sendependiĝo 6 dec 1922 de Britio
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Irlando
vdr

IrlandoEjro (Éire en la ejra lingvo, Ireland en la angla) estas lando en okcidenta Eŭropo. Ĝi kovras proksimume 5/6 de la insulo Irlando. Oni foje uzas la terminon Respubliko de Irlando/Respubliko de Ejro (Poblacht na hÉireann/Republic of Ireland), sed tio estas "leĝa priskribo" de la ŝtato, ne ties nomo. La oficiala nomo ekde 1937, kiam akceptiĝis la nuna konstitucio, restas simple IrlandoEjro.

Irlando estas membro de la Eŭropa Unio ekde la jaro 1973, sed daŭre ne estas membro de NATO.

Geografio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografio de Irlando.

Mapo de Irlando

La respubliko de Irlando kuŝas sur 70 273 km². Norde suden 486 km, kaj okcidete orienten 275 km. La plej alta punkto estas Carrán Tuathail/Carrauntoohill je 1 039 m. La vetero estas tre pluva kaj la klimato estas oceana.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Irlando.

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Graflandoj de Irlando kaj Provincoj de Irlando.

La lando estas dividita en 26 graflandoj kaj 4 provincoj (Munstro, Konoĥto, Lenstro, Ulstero).

Graflandoj en Irlando (angla – irlanda - esperanta)

  1. Dublin – Réigiúin Átha Cliath - Dublino
  2. Wicklow – Cill Mhantáin - Kilmantano
  3. Wexford – Loch Garman - Lokgarmano
  4. Carlow – Ceatharlach - Carlo
  5. Kildare – Cill Dara - Kildaro
  6. Meath – Mí - Mito
  7. Louth – Lú - Luto
  8. Monaghan – Muineachán - Minakano
  9. Cavan – Cabhán - Kavano
  10. Longford – Longfort - Lonforto
  11. Westmeath – Iarmhí - Okcidenta Mito
  12. Offaly – Uíbh Fhailí - Ivfaljo
  13. Laois – Laois - Liŝo
  14. Kilkenny – Cill Chainnigh - Kilkenjo
  15. Waterford – Port Láirge - Portlargo
  16. Cork – Corcaigh - Korko
  17. Kerry – Ciarraí - Kirijo
  18. Limerick – Luimneach - Limeriko
  19. Tipperary – Tiobraid Árann - Tibradarano
  20. Clare – Clár - Klaro
  21. Galway – Gaillimh - Galivo
  22. Mayo – Maigh Eo - Maigo
  23. Roscommon – Ros Comáin - Roscomano
  24. Sligo – Sligeach - Ŝligaĥo
  25. Leitrim – Liatroim - Litrimo
  26. Donegal – Dún na nGall - Dunagalo
Lagoj de Killarney (Kilarnejo), vido de Ladies View en Graflando Kerry

Loĝantaro

Demografia evoluo

Laŭ la censo farita en 2006, 4 234 925 homoj loĝas en la Respubliko de Irlando, inter ili 98,5 % irlandanoj. Tio estas 60 loĝantoj/km², relative maldense loĝata lando en okcidenta Eŭropo. Tamen, en 1841, la loĝantaro de la lando estis 8 178 000. La kialo de tiu loĝantara sobiĝo estas la granda terpoma malsato kiu okazis inter 1845 kaj 1847. Tiam pereis 1,5 milionoj da irlandanoj kaj en tiu situacio, multaj personoj amase elmigris al landoj kiel Usono, Francio kaj Svisio, kie vivo estis pli facila, kaj do la tuta loĝantaro eĉ pli malaltiĝis. En 1847, en Bostono vivis 37 000 irlanddevenuloj.

Male, depost sia aliĝo al la Eŭropa Unio, Irlando pli bone fartas, kaj ankaŭ ties loĝantaro. Dum en la fruaj 1960-oj estis 2,9 milionoj da enloĝantoj, ĝi kreskis al pli ol 4 milionoj hodiaŭ. Kongruante kun eksplodo de la ekonomika stato de la lando, la enmigrado superis la elmigradon ekde 1990, multaj revenantaj irlanddevenuloj sed ankaŭ alilandanoj kiu transloĝiĝas tien por ĝui la favoran ekonomion. Dum ili preskaŭ neestis antaŭ la 1990-oj, foraj fremduloj kiel nord-afrikanoj aŭ ĉinoj nun regule enmigras en la landon. La naskokvanto estas nuntempe la plej granda de Eŭropo. Respubliko de Irlando ankaŭ estas tre juna lando, 23,8 % de la loĝantaro aĝas malpli ol 15.

Urboj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de urboj de Irlando.

La loĝantaro loĝas precipe en la kamparo. Sed la ĉefurbo Dublino arigas 40 % de la tuta loĝantaro kun 1 186 159 loĝantoj en la Graflando Dublino.

Lingvoj

La du oficialaj lingvoj de la Respubliko estas la Irlanda lingvo (kelta lingvaro) kaj la Angla lingvo (Ĝermana lingvaro). Depost 2003, ĉiuj oficialaj dokumentoj kaj strataj paneloj devas esti dulingvaj. Hodiaŭ, la angla estas vaste parolata en la tuta insulo kaj preskaŭ ĉiuj irlandanoj scipovas ĝin. Laŭ la censo de 2001, 1,6 milionoj scipovas la irlandan kaj 71 000 parolas ĝin ĉiutage. La lingvo estas aŭdebla precipe en kelkaj regionoj (t.n. gaeltacht) en la okcidenta kaj okcident-norda parto de la lando. Kvankam la irlanda estas devige lernenda en la lernejoj, multaj lernantoj havas malfacilaĵon lerni ĝin kaj eĉ pli bone parolas la francan, kiun ili lernas samtempe, ol la irlandan! Multaj personoj cetere kulpigas la instruan metodon de la lingvo. Dum la ĵusaj jaroj, okazas reinteresiĝo de la irlandanoj pri ilia historie propra lingvo kaj fariĝas laŭmoda kaj ŝika paroli ĝin. Cetere, ankaŭ ekzistas irlanda gestlingvo.

Ekonomio

  • MEP: totala en 2005 – 164 mlrd US$; pokapa – 40.710 US$.
  • Eksporto: komputiloj kaj programaro, kemiaĵoj, bovaĵo, laktaĵo, viskio.
  • Organizoj: EU, UNO (1955)

Kvankam Irlando iam estis malriĉa lando, ekonomiaj reformoj en la 1980-aj jaroj prosperigis ĝin tiel, ke en 2005 ĝi estis inter la plej riĉaj landoj de la mondo. Tamen la financa krizo de 2008 severe frapis la landon kaj kreskigis la senlaborecon de 8 % en 2008 al 12,5 % en oktobro 2009. Al tio ĉi kontribuis ankaŭ la kreskantaj salajroj. Ekzistas garantiita minimuma salajro de 1.183 eŭroj monate.

Famaj irlandanoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://www.nationmaster.com/graph-T/eco_chi_pov greke http://www.finfacts.com/Private/bestprice/irishconsumerprices.pdf greke Iralando ĉe CIA greke Konstitucio (el Retarkivo 2006)

Eŭropa Unio