Irlando en la Eŭrovido-Kantokonkurso
Irlando debutis en la Eŭrovido-Kantokonkurso en 1965 kaj partoprenis 55 fojojn. Ekde sia debuto, Irlando forestis dufoje: en 1983 kaj 2002. Laŭ la nombro da venkoj, Irlando estas la plej sukcesa lando en la Eŭrovido-Kantokonkurso. La lando gajnis la konkurson sep fojojn, el kiuj kvar okazis ene de kvin jaroj. Post 2000, Irlando fartis multe pli malbone, kaj la lando atingis la lastan lokon en du finaloj kaj du duonfinaloj: 2007, 2013, 2019 kaj 2021. En la lastaj dek jaroj, Irlando nur dufoje kvalifikiĝis por la finalo, en 2018 kaj 2024.
Kun siaj sep venkoj, Irlando estas unu el du landoj, kiuj plej ofte gajnis la Eŭrovido-Kantokonkurson, la alia estante Svedio. Danke al siaj venkoj, Irlando gastigis la Eŭrovido-Kantokonkurson sep fojojn, nur Britio gastigis la finalon pli da fojoj kun naŭ. Tamen, Irlando gastigis nur en du malsamaj urboj, dum, ekzemple, Germanio, Italio kaj Svislando ĉiuj gastigis tri fojojn en tri malsamaj urboj, kaj Nederlando kvin fojojn en kvar malsamaj urboj. Dum tri sinsekvaj jaroj, de 1993 ĝis 1995, la konkurso ankaŭ okazis en Irlando, kio instigis la prezentistinon de 1995, Mary Kennedy, deklari: "Bonvenon al tio, kio fariĝis preskaŭ la ĉiujara Eŭrovido-Kantokonkurso el Irlando!". La finalo de 1993 okazis en la vilaĝo Millstreet, kiu kun siaj 1500 loĝantoj estas la plej malgranda loko, kie la konkurso iam okazis. [1] La irlanda venksinsekvo estis rompita de la norvega Sekreta Ĝardeno en 1995, sed Irlando denove venkis kiam la finalo okazis en Oslo la sekvan jaron.
Johnny Logan estas ankaŭ la sola persono, kiu gajnis la konkurson tri fojojn: dufoje kiel artisto en 1980 kaj 1987, kaj kiel kantverkisto en 1992. Krome, li ankaŭ ricevis duan lokon kiel kantverkisto en 1984.
Estas la irlanda nacia dissendanto RTÉ, kiu havas la elsendrajtojn al la Eŭrovido-Kantokonkurso en Irlando, kaj kiu elektas la kandidatiĝon de la lando por la konkurso. [2]
Kiel plurlingva lando, Irlando havis la avantaĝon kanti en la angla en la konkurso ekde sia debuto en 1965. Nur unufoje Irlando kantis en la nacia lingvo, la irlanda : en 1972 kun "Ceol an Ghrá".
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Butch Moore en Napolo (1965)
-
Dana en Amsterdamo (1970)
-
Red Hurley en La Hago (1976)
-
Johnny Logan en La Hago (1980)
-
Dervish en Helsinko (2007)
-
Dustin the Turkey en Beogrado (2008)
-
Sinéad Mulvey & Black Daisy en Moskvo (2009)
-
Niamh Kavanagh en Oslo (2010)
-
Jedward en Düsseldorf (2011)
-
Ryan Dolan en Malmö (2013)
-
Kasey Smith en Kopenhago (2014)
-
Molly Sterling en Vieno (2015)
-
Nicky Byrne en Stokholmo (2016)
-
Brendan Murray en Kievo (2017)
-
Ryan O'Shaughnessy en Lisbono (2018)
-
Sarah McTernan en Tel-Avivo (2019)
-
Lesley Roy en Roterdamo (2021)
-
Brooke en Turino (2022)
-
Wild Youth en Liverpool (2023)
-
Bambie Thug en Malmö (2024)
-
Emmy en Bazelo (2025)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Millstreet. Cork-Guide.ie. Alirita la 5-an de septembro 2007.
- ↑ RTÉ:Eurovision. RTÉ.ie. Alirita la 5-an de septembro 2007.