Irmanieroj de ĉevaloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Galopo.
Pionira fotoserio per zoopraxiscope de Eadweard Muybridge (1887 !).

Irmanieroj de ĉevaloj estas la diversaj rapidoj kaj taktoj, laŭ kiu ĉevaloj moviĝas. Ĉevalveturistoj (rajdantoj, fiakristoj kaj similaj) distingas diversajn irmanierojn.

La "naturaj" ĉevalaj irmanieroj estas la bazaj tri, kiujn ĉiu ĉevalo instinkte uzas. Aliaj irmanieroj devas esti lernataj de la ĉevaloj: kelkaj ĉevalrasoj uzas ilin pli facile ol aliaj. Ankaŭ la rajdanto devas lerni, adapti siajn movojn al ĉiu el la diversaj irmanieroj de la ĉevalo.

Bazaj irmanieroj

La plej multaj ĉevalrasoj havas nur la tri bazajn irmanierojn.

Paŝado

Paŝado estas trankvila kvar-takta irmaniero. Dum paŝado ĉiam unu piedo de la antaŭa kaj de la malantaŭa paro havas kontakton al la grundo. Dum kutima paŝado la samflankaj piedoj irantaj malsamtempe (kontraŭe al amblo en kiu samflankaj piedoj antaŭeniras samtempe). — Meza rapideco: 7,2 km/h.

Troto

Troto estas rapida du-takta irmaniero, en kiu la diagonalaj piedoj antaŭeniras samtempe. Inter la paŝoj estas mallonga ŝveba fazo (neniu piedo tuŝas la grundon). — Meza rapideco: 18 km/h
Vidu ankaŭ:
Trotkurado - kies reguloj postulas iradon en troto, ĉiu alia irmaniero rezultigas diskvalifikon. — Rapideco: ĝis 50 km/h

Galopo

Galopo estas rapida kvar-takta irmaniero kun longa ŝveba fazo. — Meza rapideco: 27 km/h

Specialaj irmanieroj

Ne ĉiuj ĉevalrasoj povas moviĝi laŭ la sekvaj specialaj irmanieroj. Ofte la kapablo por iu irmaniero estas genetike fiksita. Ekzemple la lernado de amblo eblas por multaj bestoj, sed tiuj kun specifa genetika talento lernas ĝin pli facile.

Telto ("Tölt")

Telto estas speciala paŝada ambla irmaniero. Por rajdantoj ĝi estas aparte agrabla ĉar laŭeble senskua. En mezepoka Germanio oni speciale edukis ĉevalojn (germane: Zelter (amblanto)) al tia irmaniero por ebligi komfortan rajdadon por virinoj.
Ĉevalrasoj facile edukeblaj al telto estas: Islanda ĉevalo, Paso Peruano, Paso Fino, Aegidienberger, American Saddlebred, Berberĉevalo kaj Amblanto.

Amblo

Kuramblo Muybridge, 1887

Amblo estas "laterala" irmaniero, t.e. la du samflankaj piedoj antaŭenmoviĝas samtempe. Ĝi estas du-takta kaj multe similas al la irmaniero de la homo.

Amblo estas la kutima irmaniero de ĝirafoj, kameloj kaj elefantoj.

Vidu ankaŭ