Irmina Zigmantas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Irmina Zigmantas
Irmina Szustak.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 10-an de julio 1983 (1983-07-10) (36-jara)
Ŝtataneco Brazilo, Pollando
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto
Familianoj
Edz(in)o Yuri Jivago Lima Zigmantas
v  d  r
Information icon.svg
Irmina Szustak en 2007

Irmina SZUSTAK ZIGMANTAS [irmina ŝustak zigmantas] (naskiĝis la 10-an de julio 1983) estas pola esperantistino.

De 2004 ĝis 2008 ŝi estis prezidantino de Pola Esperanto-Junularo. Dum tiu tempo ŝi estis ankaŭ unu el la ĉefaj organizantoj de la Esperanto-klubo Varsovia Vento; krome ŝi partoprenis en la organizado de Internacia Junulara Kongreso kaj Ago-Semajnoj. Ekde 2009 ŝi estas vicprezidanto de TEJO, taskigita pri Landa Agado.

Irmina Szustak devenas de Varsovio. Ĝis 2008 ŝi studis geologion en la Universitato de Varsovio. Dum tiu tempo ŝi konvertiĝis al la bahaa kredo. Post la finstudado ŝi volontulis en la Bahaa Monda Centro en Israelo. En 2009 ŝi transloĝiĝis al Fortaleza en Brazilo.

Filmeto pri ŝia edziniĝo al brazila esperantisto okazinta en 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]