Iruma
| Iruma | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| urbo de Japanio urbego | |||||
| Flago | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 145 303 (2021) [+] | ||||
| Loĝdenso | 3 251 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 35° 50′ N, 139° 23′ O (mapo)35.835805555556139.39113888889Koordinatoj: 35° 50′ N, 139° 23′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 44,69 km² (4 469 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Iruma, (japane 入間市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝuo, en regiono Kanto, en gubernio Sajtama.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2021 Iruma havis populacion de 147 166. En fino de la 1970-aj jaroj Iruma atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Sajama kaj Iruma najbaras, ankaŭ ĉefurbo Tokio estas tre proksime. La samnoma rivero Iruma fluas tra la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la malnovaj tempoj la areo ĉirkaŭ Iruma estis konata pro fornoj produktantaj ceramikaĵojn. Dum la Edo-epoko estis ĉi tie serio de tri poŝtaj stacioj. Iruma estis establita laŭ la moderna municipa sistemo en 1889. La japana aera akademio establis flughavenon en la areo en 1938. En 1956 pluraj komunumoj unuiĝis por formi urbon Musaŝi, kiu estis levita al urbostatuso en 1966 jam kiel Iruma.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Iruma estas regiona komerca centro kun miksa ekonomio. Ekzistas multaj industriaj parkoj por malpeza industrio. La agrikulturo produktas verdajn teojn. Tamen, pro ĝia proksimeco al Tokio multe da homoj navedas ĉiutage. Menciindas la apuda armea bazo, kiel signifa labordonanto.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Iruma kampuso de muzika akademio funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Iruma estas bone ligita fervoje kaj ĉefvoje por helpi la navedantojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Iruma situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam granda neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 14 °C. La jarpluvo averaĝas 1481 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas, respektive neĝas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- urba muzeo
- ĉiujara festivalo
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]
Sado (Niigata) Japanio ekde 1986
Wolfratshausen Germanio ekde 1987
en:Fenghua, Ningbo, Ĉinio ekde 2000
Nomportantoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans









