Saltu al enhavo

Irvine Welsh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Irvine Welsh
Persona informo
Irvine Welsh
Naskiĝo 27-an de septembro 1958 (1958-09-27) (67-jaraĝa)
en Leith, Edinburgo
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Heriot-Watt
Ainslie Park High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
prozisto
filmaktoro
novelisto
filmproduktoro
sciencfikcia verkisto
romanisto
dramaturgo
scenaristo
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado, prozo, dramo kaj kina scenverkado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en ĈikagoSkotlando vd
Aktiva dum 1993– vd
Verkado
Verkoj Trainspotting ❦
The Acid House vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Irvine WELSH (naskita la 27-an de septembro 1958 en Leith, Edinburgo, Skotlando) estas brita verkisto, dramisto kaj poeto.

Li famiĝis per sia unua romano, Trainspotting, kiu priskribas la spertojn de grupo de junaj skotoj en Edinburgo, markitaj de drogoj, senlaboreco kaj krimo. Aparte, la detala priskribo de heroina uzado — kritikita de iuj kiel gloriga — provokis kaj igis la libron kaj poste ĝian filmadaptigon fare de reĝisoro Danny Boyle, en kiu Welsh ludas subtenan rolon kiel drogvendisto, grandegan sukceson. La romano de tiam atingis kultan statuson. [1][2]

La verkoj de Welch estis plurfoje adaptitaj por filmo, plej fame pro Trainspotting kaj Filth.

La centraj temoj de Welsh estas socia malavantaĝo, droga dependeco, futbalo, huliganoj, subpremita samseksemo, la kresko kaj malkresko de socia loĝado, kaj demandoj pri skota identeco de la 1960-aj jaroj ĝis la nuntempo.

Liaj verkoj ofte prezentas marĝenigitajn individuojn kaj tipajn reprezentantojn de la edimburga laborista klaso, kaj lia fikcio abundas je nigra humuro, socia satiro kaj diversaj skotaj dialektaj esprimoj. Li ofte verkas en skota dialekto, transskribante dialektojn fonetike kaj ignorante tradiciajn ortografiajn metodojn. Iuj tradukoj ne reflektas ĉi tiun stilan komponaĵon de lia verko.

Welsh ŝatas labori kun la sama arsenalo de roluloj en siaj romanoj kaj rakontoj - ekzemple, la ĉefroluloj el Trainspotting reaperas kun mallongaj gastaperoj en Acid House, Ecstasy kaj Marabou Stork Nightmares, kaj poste kun pli grandaj aperoj en Glue, dum roluloj el Glue poste reaperas en Porno kaj Dead Men's Trousers, aŭ la ĉefrolulo en Crime, la policano Lennox, jam aperis en Dirt Pig dek jarojn antaŭe.

Adaptiĝoj

[redakti | redakti fonton]
  • Ecstasy
  • Glue
  • Filth
  • Trainspotting
  • Marabou Stork Nightmares
  • PORNO[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. The Novelist Arkivigite je 2020-08-03 per la retarkivo Wayback Machine Irvine Welsh's Trainspotting: A Reader's Guide, by Robert A. Morace.
  2. McKay, Ron, "Ron McKay: the real Irvine Welsh?", The Guardian, 11 August 2002.
  3. "Creation Stories, review: cocaine, rock stars and a 'simpering' Tony Blair", 25 February 2021. Kontrolita 2021-02-27.
  4. "Creation Stories: Playing Liam and Noel Gallagher 'is a gift as an actor'", 24 February 2021. Kontrolita 2021-02-27.
  5. First look teaser at Ewen Bremner's Alan McGee biopic is here (29 September 2020). Arkivita el la originalo je 24 January 2021. Alirita 2021-02-27 .
  6. Fisher, Mark, "Irvine Welsh's Porno review – coarse and gutsy Trainspotting sequel", The Guardian, 14 August 2022.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]