Irving Thalberg
| Irving Thalberg | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Irving Thalberg | |||||
| Naskiĝo | 30-an de majo 1899 en Broklino | ||||
| Morto | 14-an de septembro 1936 (37-jaraĝa) en Santa Monica | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | pneŭmonito | ||||
| Tombo | Forest Lawn Memorial Park | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Boys and Girls High School (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Sylvia Thalberg (en) | ||||
| Edz(in)o | Norma Shearer (1927–1936) | ||||
| Infanoj | Irving Thalberg, Jr. (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | filmproduktoro • studio manager (en) | ||||
| Aktiva en | Usono vd | ||||
| Aktiva dum | 1921–1936 vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Irving Grant THALBERG (n. la 30-a de majo 1899 en Broklino, Novjorko ; m. la 14-a de septembro 1936 en Santa Monica, Kalifornio ) estis usona filmproduktanto , kiu tiutempe estis konsiderata kaj kromnomita "mirinfano" de Holivudo, pro lia speciala talento elekti la ĝustajn scenarojn, la ĝustajn aktorojn, kunmeti la plej bonan filmteamon kaj produkti biletvendan sukceson bazitan sur ĉi tiuj faktoroj. Ĝis sia frua morto, li respondecis pri multaj komerce kaj artiste sukcesaj produktadoj ĉe Metro-Goldwyn-Mayer. [1]
Ekde 1937, la sianoma premio (Premio Irving Thalberg) estas prezentita al la plej talentaj produktoroj ĉe la Oskaroj -ceremonio. [2]
Transprenante ĉiujn aspektojn de produktado, en tempo kiam la reĝisoro ankoraŭ estis konsiderata la finfina aŭtoritato pri filmo, Thalberg establis la rolon de produktanto.
Inter liaj famaj filmoj estas The Hunchback of Notre Dame (1923), Grand Hotel, China Seas, A Night at the Opera, Mutiny on the Bounty, Camille and The Good Earth.
Homo kun malforta sano, li mortus en la juna aĝo de 37, sed ne antaŭ ol ŝanĝi kaj por ĉiam plifirmigi la potencon de la produktanto, kiu rifuzas krediton sed estas la absoluta mastro de ĉiu aspekto de produktado.
Biografioj
[redakti | redakti fonton]- Bob Thomas, Thalberg: Life and Legend, 1969
- Roland Flamini, Thalberg: The Last Tycoon and the World of M-G-M, 1994
- Samuel Marx, Mayer and Thalberg: The Make-believe Saints, 1975
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vieira, Mark A. (2009). Irving Thalberg: boy wonder to producer prince. Los Angeles: University of California Press. p. 178. ISBN 978-0-520-26048-1.
- ↑ "Hollywood's Ultimate Honor Isn't the Oscar. It's the Irving.", Tablet Magazine, February 24, 2016
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Irving Thalberg ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Irving Thalberg ĉe TCM
- Cinemagraphe Revizio de la biografio de Roland Flamini pri Thalberg: The Last Tycoon and the World of MGM (La Lasta Magnato kaj la Mondo de MGM)
- Irving Thalberg ĉe Virtuala Historio
- Irving Thalberg profilita en la Revuo de Collier (1924)

