Isábena

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isábena
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22482
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 233  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 0° 32′ O (mapo)42.3027777777780.53972222222222Koordinatoj: 42° 18′ N, 0° 32′ O (mapo) [+]
Alto 751 m [+]
Areo 118,53021 km² ( 118 53. 021 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Isábena (Provinco Ŭesko)
Isábena (Provinco Ŭesko)
DEC
Isábena
Isábena
Situo de Isábena
Isábena (Hispanio)
Isábena (Hispanio)
DEC
Isábena
Isábena
Situo de Isábena

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isábena [+]
vdr

Isábena [iSAbena] (en ribagorza kataluna Isàvena)[1] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Puebla de Roda.

Ĝia municipa teritorio kun ĉefurbo en La Puebla de Roda estas en la centro de la komarko Ribagorza, sur la valo de la samnoma rivero Isábena, kiu alfluas al la rivero Ésera okcidenten. Ĝi enhavas la loĝlokojn Esdolomada, La Puebla de Roda (municipa ĉefurbo), Merli, Mont de Roda, Nocellas, Roda de Isábena, San Esteban del Mall kaj Serraduy.

Ĝi limas norde Valle de Lierp, Torre la Ribera kaj Beranuy, okcidente kun Foradada del Toscar kaj Graus, sude kun Lascuarre kaj Castigaleu kaj oriente kun Monesma y Cajigar kaj Arén. La valo de Isábena estas limo pri la lingva transiro inter la Okcidenta Ribagorza (dialekto de aragona) kaj la Orienta Ribagorza (dialekto de kataluna).

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko La Puebla de Roda (La Pobla de Roda en ribagorza kataluna) mem kiel sidejo de la municipo (841 msm)[2] estas je 112 km nordoriente de Huesca. Ĉiuj loĝlokoj de la municipoj estas komunikataj laŭ la ŝoseo A-1605.

Historio[redakti | redakti fonton]

Romanikaj murpentraĵoj en la Katedralo de Roda de Isábena.

En la monto Llecina estas restaĵoj de kastelo (preĝejo, turoj kaj cisterno) de Mont de Roda de la 16-a jarcento.[3] Ankaŭ en San Esteban del Mall estis kastelo.

Ĉefa historia loko de la valo estis Roda de Isábena (Roda d'Isàvena en ribagorza kataluna) kaj ĝi aperis en la historia dokumentaro el la jaro 957 kiel Roda, Rota kaj Rotensis.[4] En la 10-a jarcento ĝi estis ĉefurbo de la Graflando Ribagorza kaj episkopa sidejo, pro kio oni konstruis dufoje la katedralon de Roda, de romanika stilo, inter la 10-a kaj la 12-a jarcentoj. La unua templo estis ekuzita en la jaro 956. En 1006 la filo de Almanzor, Abd El Malik, rabadis la lokon kaj detruis la dekomencan katedralon. En 1010, rekonkerita Roda de Isábena fare de kristanoj, oni ekkonstruis la duan katedralon, kiu estis ekuzita en 1030.

Pordo ĉe Esdolomada, de 1792.

La episkopeco de Roda de Isábena kreiĝis en 956 kaj nuliĝis en 1149, kiam la sidejo translokiĝis al Ilerdo post ties konkero fare de kristanoj. Dume estis dek kvin episkopoj, inter kiuj menciindas Ramón de Roda kaj Ramiro la 2-a, la Monaĥo, episkopo kaj monarko de Aragono. Ekde 1149 la templo de Roda de Isábena malaltiĝis al kategorio de prioreco, kio markis ties ekonomian kaj kulturan dekadencon.

En la katedralo de Roda konserviĝis dum jarcentoj la plej antikva versio la nomita "Kroniko de Alfonso la 3-a" nomita tial ankaŭ Crónica Rotense. Tiu kroniko estis verkita inter la dua duono de la 10-a kaj la 11-a jarcentoj, ŝajne en la monaĥejo de San Millán de la Cogolla, kaj post estis malaperinta dumlonge, ĝi reaparis en privata biblioteko en 1927.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

En 1964, la ĝistiamaj municipoj La Puebla de Roda kaj Roda de Isábena fuziiĝis, kreante la novan municipon Isábena. Krome, en 1966 aliĝis parto de la iama municipo Merli, (Esdolomada, Merli, kaj Nocellas), kaj en 1970 ankaŭ San Esteban del Mall kaj Serraduy en 1977.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Isábena kie oni malaltiĝis el 787 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 239 loĝantoj (2022).[5]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj ermitejoj, kelkaj el kiuj romanikaj, mezepokaj domegoj, triarka ponto ĉe La Puebla, krucmonumento ĉe Esdolomada, Menhiro de Merli, kaj naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Apartan mencion meritas la enorma kultura heredo de Roda de Isábena, nome katedralo, fortikita palaco de la prioro, Ĉefa Placo, Ermitejoj de Estet,[6] del Pilar,[7] de Sankta Savinto,[8] de Sankta Mamés,[9] kaj de San Martín del Bois,[10] la kastelo de Llecina,[11] la unuarka ponto de Sankta Jakobo,[12], muelejo, Pordego de Sankta Ana, iama enirejo al Roda,[13] Turo Torre Grossa,[14] Promenejo de la pastroj, Krucmonumento de Sankta Katerina,[15], Pilaret de San Antonio (restas nur du ŝtupoj),[16] Pilaret de San Juan Bautista,[17] kaj la Murego.[18]

Bildoj de Isábena[redakti | redakti fonton]

Bildoj de Roda de Isábena[redakti | redakti fonton]

Bildoj de la katedralo de Roda de Isábena[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isábena en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roda de Isábena en la hispana Vikipedio.