Isaac Barrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Barrow
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1630 (1630-09-30)
en Londono
Morto 4-an de majo 1677 (1677-05-04) (46-jaraĝa)
en Londono
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando Anglio
Alma mater Universitato de KembriĝoTrinity College • Felsted School • Charterhouse School
Okupo
Okupo teologo • matematikisto • historiisto pri matematiko • fizikisto • universitata instruisto • filozofo
vdr

Isaac BARROW (Oktobro 1630 – 4a Majo 1677) estis angla teologo, kaj matematikisto kiu ĝenerale estas konata pro sia frua rolo en la atingo de la infinitezima kalkulo; pli precize por la malkovro de la fundamenta teoremo de kalkulo. Lia verko centriĝis al la trajtoj de la tangento; Barrow estis la unua kiu kalkulis la tangentojn de la kappa kurbo. Isaac Newton estis disĉiplo de Barrow, kaj estis Newton kiu sukcesis disvolvigi kalkulon en moderna formo. La luna kratero Barrow ricevis nomon laŭ li.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barrow naskiĝis en Londono. Li estis la filo de Thomas Barrow, nome linokomercisto. En 1624, Thomas edziĝis al Ann, filino de William Buggin el North Cray, Kent, kaj ties unika (almenaŭ survivanta) filo Isaac naskiĝis en 1630. La edzino (patrino) mortiĝis ĉirkaŭ 1634, tio estas kiam Isaac estis 10jaraĝa kaj la patro reedziĝis kaj havis filinon. Isaac edukiĝis ĉe la avo kaj poste en diversaj lernejoj (ŝajne dekomence kun problemoj) ĝis Trinity College (Kembriĝo) kie li gradiĝis en klasikaj studoj kaj matematiko. Post ĉeesto en la lernejo li veturis tra Francio, Italio kaj eĉ al Konstantinopolo, kaj post multaj aventuroj li revenis al Anglio en 1659.