Isaac Newton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isaac Newton
Isaac Newton portretita de Godfrey Kneller (1689)
Isaac Newton portretita de Godfrey Kneller (1689)
Persona informo
Isaac Newton
Naskiĝo 4-a de januaro 1643
en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio
Morto 31-a de marto 1727
en Londono, Anglio
Tombo Abatejo Westminster vd
Religio Kontraŭtriunuismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj latinaangla vd
Loĝloko Anglio vd
Ŝtataneco Reĝlando AnglioReĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater The King's School, Grantham • Trinity CollegeTrinity CollegeUniversitato de Kembriĝo vd
Partio Whig vd
Subskribo Isaac Newton
Memorigilo Isaac Newton
Familio
Patro Isaac Newton Sr. vd
Patrino Hannah Ayscough vd
Edz(in)o
Parencoj Catherine Barton vd
Profesio
Okupo matematikisto • filozofofizikistoastronomo • teologo • inventisto • alkemiisto • politikistouniversala klerulo • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • teoria fizikisto • kemiisto • teologo • astrologo • verkisto • mintmaster • sciencisto • executive vd
Laborkampo matematiko, fiziko, astronomio, filozofio
Aktiva en KembriĝoLondono vd
Doktoreca konsilisto sen valoro • Isaac Barrow vd
Verkado
Verkoj Philosophiae Naturalis Principia Mathematica ❦
La Metodo de Derivaĵoj kaj Senfinaj Serioj ❦
Optiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sir Isaac NEWTON [AJzak NJUt.n], ofte esperantigita kiel Neŭtono (naskiĝis la 4-an de januaro 1643 en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio; mortis la 31-an de marto 1727 en Londono; [25-a de decembro 1642 – 20-a de marto 1727 laŭ julia kalendaro]) estis grava brita matematikisto, fizikisto kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.

Vivo

Junaĝo

Woolsthorpe Manor, la naskiĝdomo de Isaac Newton.

Anglujo ankoraŭ ne akceptis la gregorian kalendaron, tial la naskiĝo de Isaac Newton estis registrita la 25-an de decembro 1642[1] en la bieno de Woolsthorpe proksime de Grantham, en Lincolnshire (Anglujo). Liaj gepatroj estis kamparanoj. Lia patro, senalfabeta, mortis tri monatojn antaŭ la nasko de Newton. Lia patrino, Hannah Ayscough reedziniĝis al la bienestro, kiam Isaac estis 3-jara. Tiam li ekloĝis ĉe sia avino sub la prizorgado de sia onklo. Lia infaneco ŝajne ne estis feliĉa [2]. 5-jaraĝa li vizitis la bazlernejon de Skillington, 12-jaraĝa la mezlernejon de Grantham.

Tie li restis dum kvar jaroj, ĝis kiam lia patrino revokis lin al Woolsthorpe por ke li iĝu fermisto kaj lernu administri bienon. Tamen kiam lia patrino rimarkis ke li havis pli da talento por mekaniko ol por brutaro, ŝi permesis ke li reiru al lernejo kaj eble iam poste al universitato. 17-jaraĝa Newton enamiĝis al samklasanino, fraŭlino Storey. Oni permesis tiun rilaton kaj eĉ fianĉiĝon, sed li nepre finstudu antaŭ ol edziĝi. Fine la rilato rompiĝis kaj Newton restis ne-edziĝinta dum sia tuta vivo [3].

En Londono

En 1705, Newton estis nobeligita, malpli pro siaj sciencaj verkoj ol pro la baldaŭaj balotoj.[4].

En 1717, Newton kontrolis monerojn kaj deduktis rilaton inter oro kaj arĝento. Tiu rilato estis oficialigita de leĝo de la reĝino Anna.

Morto

Isaac Newton malsaniĝis en 1724. Tri jarojn poste li ĵus trapasis krizon de podagro, kiam li iris al Londono por estri kunvenon de la Royal Society. Tiu vojaĝo ege lacigis lin.

Ree en Kensington, Newton ne plu forlasis sian liton kaj mortis la 31-an de marto 1727[1], 84-jaraĝa.

Lia korpo estis portita dum granda ceremonio al la abatejo de Westminster kaj entombigita en la preĝejo apud la reĝoj de Anglujo.

Studanto en Kembriĝo

18-jara Newton eniris la en la Triunuan Kolegion (Trinity College) de la Universitato de Kembriĝo, kie li restis dum sep jaroj, de 1661 ĝis 1668. Li plejparte malagnoskis siajn kursojn kaj studis la problemojn, kiuj interesis lin. Rimarkis lin lia majstro, Isaac Barrow. Li studis aritmetikon, geometrion en la Elementoj de Eŭklido kaj trigonometrion, sed interesiĝis ĉefe pri astronomio, alkemio kaj teologio. 24-jaraĝa li iĝis bakalaŭranto de artoj, sed estis devigita haltigi siajn studojn dum du jaroj pro fermo de la universitato pro la pesto de 1665 ĝis 1666. Newton revenis tiam al la familia bieno.[5] Dum tiu epoko Newton progresegis pri matematiko, fiziko kaj ĉefe optiko. Tiel li evidentigis, ke lumo ne estas blanka, sed ke ĝi konsistas el kolora spektro. Ĉiuj grandaj malkovroj, kiujn li klarigis dum la sekvaj jaroj trovis sian originon en tiu periodo de du jaroj.[6]

Estas ankaŭ dum tiu epoko, ke okazis la evento (verŝajne legenda) de la pomo, kiu falis de la arbo sur lian kapon, malkovrante al li la leĝojn pri universala gravito. Jen atesto de posta epoko (1752) de lia amiko William Stukeley citante renkontiĝon en aprilo 1726 kun Newton.

"Post la manĝo la dolĉa vetero incitis nin trinki teon en la ĝardeno sub la ombro de kelkaj pomujoj. Inter aliaj konversacitemoj, li diris al mi, ke li troviĝas en situacio sama kia tiu, kiam venis al li la ideo pri gravito. Tiun sugestis al li falo de pomo, iun tagon kiam kun humoro observema li sidis en sia ĝardeno." [7]

Profesoro en Kembriĝo

En 1669, Isaac Newton fariĝis lukasa profesoro de matematiko en la Triunua Kolegio de Kembriĝo.

Li eltrovis la tri leĝojn de fizika movo, la leĝon de universala gravito kaj infiniteziman kalkulon (Leibniz sendepende ankaŭ eltrovis la infiniteziman kalkulon) kaj inventis la reflektantan teleskopon. Sed, super ĉio, la fiziko de Newton klarigis la astronomion de Koperniko kaj Keplero, kiu metis la Sunon, ne la Teron, ĉe la centro de la universo. Nek la tradicia fiziko de Aristotelo, nek la eltrovoj de Galileo povis klarigi la kopernikan sistemon. Per tio, Newton firmigis modernan sciencon en la mondbildon de la Okcidento kaj instigis la iluminecon de la 18-a jarcento.

La fiziko de Newton, la klasika mekaniko, staris sen defio ĝis la 20-a jarcento, kiam alvenis la fiziko de Albert Einstein kaj la kvantuma mekaniko.

Aparte de liaj elegantaj, sintezantaj formuloj, Newton enkondukis al fiziko la ideon de forto, kiu povas agi trans distanco, kiel ekzemple gravito. La ideo verŝajne devenas de la esploroj de Keplero pri planeda moviĝo kaj de tiuj de Gilberto pri magnetismo. La fiziko de Galileo, kompare, estis tute mekanika.

Verko

Newton klarigis sian fizikon en sia majstra verko, la Principia (1687).

La tri leĝoj de movo

  1. La leĝo de inercio: korpo restas senmova aŭ en uniforma stato de movo krom se forto agas sur ĝin.
  2. F = ma: forto (F) egalas al la maso (m) obligita per la akcelo (a).
  3. Se du korpoj efikas per fortoj unu la alian, tiuj ĉi fortoj havas la samajn grandojn kaj la malajn direktojn.

La unua leĝo devenas de la ideo de Galileo pri inercio kaj priskribas korpon ne movatan de forto. La dua leĝo priskribas la korpon movatan de forto (dinamiko); kune kun la tria leĝo, tiu ĉi dua leĝo de Newton pri movado implicas la leĝon de konservado de movokvanto.

La tria leĝo de Newton estas la leĝo de reciproka agado: kiam ekzistas forto aganta sur korpon A, pro alia korpo B, ekzistas ankaŭ reciproka forto aganta sur korpon B pro la ekzisto de korpo A.

La leĝo de universala gravito

Laŭ legendo, iam kiam Newton sidis sub pomarbo, pensante pri la movado de la luno, li estis frapita de pomo falinta sur lian kapon kaj en tiu momento ekvidis la unuecon de planeda movado kaj korpa movado. Aplikinte la tri leĝojn de movo al la tri leĝoj de Keplero pri planeda moviĝo, Newton malkovris la leĝon de universala gravito. Laŭ tiu leĝo, ĉiu maso allogas ĉiun alian mason per la potenco de gravito, kiu agas ne mekanike, sed trans distancon kiel kampo de forto. La grandeco de la forto estas proporcia al la maso de la du korpoj kaj inverse proporcia al la distanco inter la du.

Pli precize:

,

kie m1 estas la maso de la unua objekto, m2 la maso de la dua objekto, r la distanco inter la centroj de la du objektoj kaj G estas universala gravita konstanto.

Ekzemple, la gravito de objekto duoble pli peza estas duoble forta, kaj la gravito de objekto duoble pli malproksima estas kvaroble pli malforta.

Religia koncepto

Religie Newton estis publike anglikana, sed private li ne kredis je la triunuo kaj kredis, ke arianismo estis la vera formo de primitiva kristanismo. Sur sia mortolito, li rifuzis la anglikanajn sakramentojn.

Kvankam neŭtona fiziko poste estis uzita por subteni la materialisman kosmologion (ekzemple, tiun de Laplaco), Newton mem ne vidis la mondon tiele, lia mondbildo inkluzivis ne nur arianismon, sed ankaŭ sorĉon, numerologion, astrologion kaj alĥemion. Kvankam Newton helpis fondi modernismon, tio estas la moderna mondbildo de la Okcidento, li mem pensis antaŭmoderne.

Newton kaj alkemio

La ekonomisciencisto John Maynard Keynes akiris aŭkcie en la jaro 1936 grandan parton de la alkemiaj manuskriptoj de Isaac Newton por la King´s College en Kembriĝo. 369 el la libroj de la persona biblioteko de Newton estis sciencaj, 17 kontraŭe estas verkoj de rozkrucismo, kabalo kaj alkemio. Tial Keynes nomis Newton unu el la lastaj grandaj renesancaj magiistoj.

Newton verkis por si mem alkemian indekson kun 100 aŭtoroj, 150 verkoj kaj 5000 paĝindikoj sub 900 memorvortoj. Jan Golinski supozas, ke Newton faris tion ĉar li esperis dedukti el ĝi tuton unuiĝintan kaj kongruan instruadon. Betty T. Dobbs opinias, ke Newton studis tre diligente la alkemian literaturon ĝis la 17-a jarcento, dum 30 jaroj seninterrompe.[8] Richard Westfall, biografo de Newton skribis pri tio: "Newton perdis sian unuan amon [tio estas la alkemio] neniam el siaj okuloj." Westfall supozis, ke alkemiaj pripensoj eniris ankaŭ la verkon Hypothesis of Light (1675), kaj ke transformiĝis la ideo de Newton pri orbita mekaniko pro alkemio.

La heredaĵo de Newton

La skribajn verkojn de Newton heredis ŝia nevino Catherine Barton kaj ties edzo John Conduitt. Ilia filino edziniĝis en 1740 kun ano de nobela familio el Portsmouth en kies bienejo estis konservita la heredaĵo, kiu tial estis nomata ankaŭ Portsmouth Collection (kolektaĵo de Portsmouth). En 1872 la Earl of Portsmouth transdonis la sciencan parton de la heredaĵo al la biblioteko de la universitato de Kembriĝo. La cetero estis katalogigita en 1888 en Kembriĝo. Ĝi estis aŭkciita en 1936 ĉe Sotheby’s, sed atingis nur 9000 pundojn. La plej grandan parton de la alkemistaj manuskriptaj aĉetis John Maynard Keynes, kiu ilin transdonis al la King´s College en Kembriĝo. Multaj el la teologiaj manuskriptoj estis aŭkcie akiritaj de Abraham Yahuda, per kiu la pli multaj atingis la nacian judan bibliotekon aŭ la universitatan bibliotekon en Jerusalemo. La cetera parto troviĝas disigita tutmonde.[9]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. 1,0 1,1 La datoj de la 25-a de decembro 1642 kaj de la 20-a de marto 1726, kiuj troveblas sur lia tombo en la abatejo de Westminster, rilataj al lia naskiĝo kaj morto estas tiuj de la angla julia kalendaro, sed korespondas ja al la 4-a de januaro 1643 kaj al la 31-a de marto 1727 de la gregoria kalendaro, kiu estis akceptita en Britujo nur en 1752 kun la sekvo de la akcepto de la 1-a de januaro kiel novjartago (ĝis tiam oni festis la novan jaron la 25-an de marto). Rilate al tio konsulteblas la ttt-ejo de la scienca akademio (vidu ĉi tiun ligilon), kiu tamen indikas la saman jaron de la morto (1727) en ambaŭ kalendaroj, adoptante la anglan konvencion New Style, kiu ĝustigas la datojn de la julia kalendaro utiligante la 1-an de januaro por jarŝanĝo. Rilate al tiu ankaŭ: Michel Toulmonde, Les dates de Newton (la datoj de Newton), en La astronomio, februaro 2007, p.93 (praa versio de la artikolo aperigita en Comité de liaison enseignants et astronomes, Cahiers Clairaut disponeblas ĉe en ligne en pdf-formato).
  2. angle Dictionary of Scientific Biography, vol. 11, p. 43. Cohen, IB (New York: Charles Scribner's Sons - 1970)
  3. Voltaire eĉ skribis, ke li havis neniun virinon en sia vivo (Kompletaj verkoj de Voltaire: Mélangese (miksaĵoj). 17-a volumo, paĝo 81 (eldonejo Lahure et Cie, Parizo - 1860)
  4. "The Queen's 'great Assistance' to Newton's election was his knighting, an honor bestowed not for his contributions to science, nor for his service at the Mint, but for the greater glory of party politics in the election of 1705."Westfall 1994, paĝo245
  5. Dictionnaire universel d'Histoire et de Géographie. N. Douillet, paĝo 1267 (Parizo, Hachette - 1859)
  6. Kompletaj verkoj de Bernard Le Bouyer de Fontenelle. Volumo 1, parto 1, paĝo 387 (Parizo, Belino - 1818)
  7. William Stukeley, Memoirs of sir Isaac Newton's Life, 1752.
  8. Komparu: „The Janus faces of genius. The role of alchemy in Newton´s thought. Cambridge University Press, 1991“
  9. La projekto Newton pri la heredaĵo. Vidu ankaŭ Westfall Never at Rest, p.875f

Eksteraj ligiloj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.