Isabella Abbott

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
D-ro Isabella Aiona Abbott

Profesoro de Biologiaj Sciencoj, emeritiĝinta, ĉe Universitato Stanford
Persona informo
Naskonomo Isabella Kauakea Yau Yung Aiona
Naskiĝo 20a de junio, 1919
en Hana, Havajo, Maui, Teritorio de Havajo
Morto 28a de oktobro 2010
en Havajo
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Miĉigano • University of California, Berkeley College of Natural Resources • Universitato de Havajo • Kamehameha Schools
Profesio
Profesio plantoscienco, algoscienco
Information icon.svg
vdr

Isabella Aiona Abbott (la 20an de junio 1919 – la 28an de oktobro 2010) estis instruisto kaj etnobotanikisto de Havajo. La unua indiĝena havaja virino, kiu ricevis Ph.D. en scienco,[1] ŝi fariĝis la ĉefa spertulo pri Pacifikaj algoj.[2]

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

La naksiĝo-nomo de Abbott estis Isabella Kauakea Yau Yung Aiona; ŝi naskiĝis en Hana, Maui, Teritorio de Havajo, je la 20an de junio 1919.  Ŝia havaja nomo signifas "blanka pluvo de Hana", kaj oni malformale nomis ŝin "Izzy". Ŝia patro estis etne ĉina, dum la antaŭuloj de ŝia patrino estis ĉefe indiĝenaj havajaj. Ŝia patrino instruis ŝin pri manĝeblaj havajaj makroalgoj.[3]

Ŝi kreskiĝis en Honolulu, kaj diplomiĝis de la Kamehamehaj Lernejoj en 1937. Ŝi ricevis sian bakalaŭran diplomon en plantoscienco ĉe la Universitato de Havajo ĉe Manoa en 1941, magistran diplomon en plantoscienco de la Universitato de Miĉigano en 1942, kaj PhD en plantoscienco de la Universitato de Kalifornio en Berkeley en 1950.[4]

Ŝi edziĝis kun la zoologo Donald Putnam Abbott (1920–1986), kiu estis ankaŭ studento kaj ĉe la Universitato de Havajo kaj ĉe Berkeley. La paro transloĝiĝis al Pacific Grove, Kalifornio, kie ŝia edzo instruis ĉe la Hopkins Marine Station operaciita de Universitato Stanford.[5] Ĉar je tiu tempo virinoj malofte konsideriĝis por akademiaj postenoj, ŝi pasigis la tempon vartante sian filinon Anni Abbott Foerster, dum ŝi studis la algojn de la Kalifornia marbordo. Ŝi adaptis receptojn por utiligi la lokan algon Nereocystis en manĝaĵoj kiel kukoj kaj peklaĵoj.

Kariero[redakti | redakti fonton]

En 1960 ŝi instruis somerajn kusrojn kiel preleganto ĉe Hopkins. Ŝi kompilis libron pri maraj algoj de la duoninsulo Monterey, kiu poste pligrandiĝis por inkluzivi la tutan Kalifornian marbordon. En 1972, Universitato Stanford promociis ŝin rekte al plena profesoreco.

En 1982, ambaŭ Abbott-oj emeritiĝis kaj transloĝiĝis reen al Havajo, kie ŝi dungiĝis de la Universitato de Havajo por studi etnobotanikon, la interagojn de homoj kaj plantoj. [3]

Ŝi verkis ok librojn kaj pli ol 150 publikaĵojn.

Ŝi konsideriĝis la ĉefa monda spertulo pri havajaj maralgoj, konataj en la havaja lingvo kiel limu. Oni agnoskas ŝin kiel la malkovrinto de pli ol 200 specioj, el kiuj pluraj nomiĝis laŭ ŝi. Inter ili estas la Abbottella genro de la familio Rhodomelaceae (ruĝaj algoj).[6] Ĉi tiu gajnis por ŝi la kromnomon "Unua Sinjorino de Limu".

En 1997 ŝi ricevis la Medalon Gilbert Morgan Smith de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj.[7][8] En 2008 ŝi ricevis premion por dumvivaj atingoj de la Havaja Departamento de Tero kaj Naturaj Rimedoj pro siaj studoj de koralaj rifoj.[9]

Ŝi estis la Profesoro G. P. Wilder de Plantoscienco de 1980 ĝis sia emeritiĝo, kaj tiam estis emeritiĝinta profesoro de plantoscienco ĉe la Universitato de Havajo.[10] Ŝi servis en la estraro de la Muzeo Bernice P. Bishop.[11] En novembro 1997 ŝi kunaŭtoris eseon en la gazeto Honolulu Star-Bulletin, kiu kritikis la kuratorojn de la Lernejoj Kamehameha, kiu kondukis al ĝia reorganiziĝo.[12]

En 2005, ŝi nomiĝis Vivan Trezoron de Havajo de la Misio Honpa Hongwanji de Havajo.[13]

Morto[redakti | redakti fonton]

Isabella Kauakea Aiona Abbott mortis je la 28a de oktobro 2010 je la aĝo de 91 jaroj ĉe sia hejmo en Honolulu.[14]

La restanta familio de Abbott inkluzivas filinon, kiu loĝas en Havajo, kaj nepinon, kiu same loĝas en Havajo.

Por konservi la heredaĵon kaj karieron de Abbott kiel plantosciencisto, la Universitato de Havajo kreis subvencian fonduson por subteni postdiplomajn esplorojn en Havaja etnobotaniko kaj mara plantoscienco.[15]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Isabella A. Abbott. (1961) On Schimmelmannia from California and Japan.
  • Gilbert Morgan Smith; George J. Hollenberg kaj Isabella A. Abbott. (1969) Marine algae of the Monterey peninsula, California. Stanford University Press.
  • Isabella A. Abbott; Munenao Kurogi. (1972) Contributions to the systematics of Benthic Marine Algae of the North Pacific: Proceedings of a seminar on the contributions of culture, laboratory, field and life history studies to the systematics of benthic marine algae of the Pacific ; Japan–U.S. cooperative science program, August 13–16, 1971. Sapporo, Japanio: Japanese Society of Psychology.
  • Isabella Aiona Abbott; Eleanor Horswill Williamson. (1974) Limu: an ethnobotanical study of some edible Hawaiian seaweeds. Pacific Tropical Botanical Garden.
  • Elmer Yale Dawson; Isabella Aiona Abbott. (1a de marto 1978) How to know the seaweeds. W. C. Brown Company. ISBN 978-0-697-04892-9.
  • Isabella A. Abbott; Michael S. Foster kaj Louise F. Eklund. (6a–8a de marto 1980) Pacific seaweed aquaculture: proceedings of a symposium on useful algae. Pacific Grove, Kalifornio: California Sea Grant College Program, Institute of Marine Resources, University of California.
  • Isabella Aiona Abbott. (Marto 1992) Lā'au Hawai'i: traditional Hawaiian uses of plants. Bernice Pauahi Bishop Museum Press. ISBN 978-0-930897-62-8.
  • Isabella A. Abbott; George J. Hollenberg. (2a de aŭgusto 1992) Marine Algae of California. Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-2152-3.
  • Isabella A. Abbott. (1995) Taxonomy of Economic Seaweeds With reference to some Pacific species. California Sea Grant College Program. Ok-voluma serio de internacia labor-kunsido gastigita de la Universitato de Havajo, Honolulu, julio 1993
  • Isabella Aiona Abbott. (1999) Marine red algae of the Hawaiian Islands. Bernice Pauahi Bishop Museum Press. ISBN 978-1-58178-003-1.
  • Isabella Aiona Abbott. (aprilo 2004) Marine green and brown algae of the Hawaiian Islands. Bernice Pauahi Bishop Museum Press. ISBN 978-1-58178-030-7.
  • Isabella Aiona Abbott; Roger R. B. Leakey. (Junio 2006) Craig R. Elevitch: Traditional trees of Pacific Islands: their culture, environment, and use. Permanent Agriculture Resources. ISBN 978-0-9702544-5-0.


La norma aŭtor-mallongigo I.A.Abbott uziĝas por citi ĉi tiun homon kiel la aŭtoron kiam oni citas biologian nomon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Tsai. "Isabella Abbott", July 2, 2006. Kontrolita November 4, 2010.
  2. Kevin Howe. "'Seaweed lady' Isabella Abbott dies: Scientist studied algae at Hopkins Marine Station", November 17, 2010. Kontrolita December 8, 2010.
  3. 3,0 3,1 Bergeron, Louis, "Isabella Abbott, world-renowned Stanford algae expert, dies at 91", Stanford Report, Stanford University, 7a de Decembro, 2010. Kontrolita 7a de Decembro, 2010.
  4. 'Seaweed lady' Isabella Abbott dies. Montereyherald.com (2018-08-19). Alirita 2018-08-23.
  5. Memorial Resolution: Donald Putnam Abbott 1920–1986. Arkivita el la originalo je 5a de Julio, 2010. Alirita 8a de Decembro, 2010.
  6. Jennifer Crites. "Pioneering professor is first lady of limu", Malamalama: The Light of Knowledge, University of Hawaiʻi, 21a de oktobro 2010. Kontrolita 4a de novembro 2010.
  7. Gilbert Morgan Smith Medal. Arkivita el la originalo je 10a de februaro 2011. Alirita 16a de februaro 2011.
  8. "Long Story Short with Leslie Wilcox: Guest Isabella Abbott", 17a de junio 2008. Kontrolita 4a de novembro 2010.
  9. Cindy Cha. "Dr. Isabella Abbott honored for lifetime devotion to coral reefs", 27a de aŭgusto 2008. Kontrolita 4a de novembro 2010.
  10. Emeriti Faculty (2005). Arkivita el la originalo je 2a de septembro 2006. Alirita 4a de novembro 2010.
  11. Dr. Isabella A. Abbott. Arkivita el la originalo je 26a de oktobro 2011. Alirita 30a de julio 2014.
  12. Isabella Aiona Abbott, Winona Beamer, Gladys A. Brandt, Roderick F. McPhree kaj Winona Ellis Rubin. "Schools' gross mismanagement must stop: Tyranny, distrust, poor decisions reign at Kamehameha", Honolulu Star-Bulletin, 27a de novembro 1997. Kontrolita 10a de decembro 2010.
  13. "Six named Living Treasures". Honolulu Advertiser. 16a de Januaro, 2005. Alirita la 15an de Oktobro, 2018.
  14. Leila Fujimori. "Algae expert meshed science and native culture", 31a de oktobro 2010.
  15. Mānoa: Campus mourns 'First Lady of Limu' Isabella Abbott | University of Hawaii News. Alirita 2017-01-25.