Isabelo (provinco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la provinco Isabelo (hispane Isabela) de la Filipinoj. Pri la nomo Isabela respektive Izabela ankaŭ vidu la apartigan paĝon Izabela.
Isabelo
FlagoBlazono
provinco de la Filipinoj [+]

AkvejoPacifiko

- koordinatoj17° N, 122° O (mapo)17122Koordinatoj: 17° N, 122° O (mapo)
Areo12 414,93 km² (1 241 493 ha) [+]
Loĝantaro1 697 050 [+] (1-a de majo 2020)

GuberniestroRodolfo T. Albano III
(ekde 30-a de junio 2019)

HorzonoUTC+08:00 [+]
Poŝtkodo3300–3336 [+]
KodoPH-ISA

Isabelo (Tero)
Isabelo (Tero)
DEC
Isabelo
Isabelo

Map
Isabelo

Vikimedia Komunejo:  Isabela (province) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Marko sur bildo

Isabelo
situo de la provinco
(malhelblue ĉe la orienta marbordo)

Isabelo - hispane Isabela - estas provinco de la Filipinoj. La provinca teritorio situas ĉe la nordorienta marbordo de la insulo Luzono, la plej granda insulo de la lando, borde de la Filipina Maro. La provinco estas parto de la administra regiono 2 de la Filipinoj - la regiono Kagajana Valo (en la dekstra mapo okcidente de la Filipina Maro bildigite en diversaj nuancoj de bluo), kiu sume kovras la nordorienton de la insulo Luzono.

Administra centro de la provinco estas la urbo Ilagan. Aliaj gravaj urboj estas Santiago kaj Cauayan. Laŭ la censo de la jaro 2007 sur la provinca teritorio vivis 1 401 495 homoj. Ĝi kovras areon de 13 775 kvadrataj kilometroj, kaj la loĝdenso do estas po 101 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.