Isadora Duncan
Isadora Duncan | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Angela Isadora Duncan |
Naskiĝo | 26-an de majo 1877 en San-Francisko, ![]() |
Morto | 14-an de septembro 1927 (50-jaraĝa) en Nico, ![]() |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono • Sovetunio |
Familio | |
Patro | Joseph Charles Duncan |
Patrino | Mary Dora Gray |
Frat(in)oj | Raymond Duncan • Augustin Duncan • Elisabeth Duncan |
Edz(in)o | Sergej Jesenin |
Amkunulo | Jules Grandjouan • Mercedes de Acosta • André Caplet • Paris Singer • Edward Gordon Craig |
Infanoj | Deirdre Craig • Patrick Augustus Duncan |
Okupo | |
Okupo | dancisto • koreografo • aŭtobiografo • scenaristo • baleta dancisto • verkisto |

Isadora DUNCAN (ĝis 1894 kiel Angela DUNCAN) (naskiĝis la 26-an de majo 1877 en San Francisco, Kalifornio, Usono, mortis la 14-an de septembro 1927 en Nico, Francio) estis usona dancistino, kiu faris el la simpla dancado arton. Ŝi sukcesis ĉefe en Eŭropo.
Pro la modesta sukceso en Usono, ŝi elmigris en la aĝo de 21 kaj veturis per bruto-transporta ŝipo al Anglio. Ŝi dancis sen piedvestoj, ĉiam trarompis tabuojn kaj tial ĉiam okupis lokon sur la titolpaĝoj de la klaĉgazetoj.
La patro de ŝia unua infano estis Gordon Craig, tiu de la dua estis Paris Singer. Ŝin trafis tragedio en 1913, kiam la aŭtomobilo, en kiu veturis la du infanoj kaj la prizorgistino, falis en Sejnon. Ĉiuj mortis.
Ĉar ŝiaj turneoj ne estis tre sukcesaj, ŝi eklaboris en Moskvo, ĉar en 1920 ŝi ricevis inviton el la bolŝevisma Rusio. Tie ŝi konatiĝis kaj edziniĝis (1922) al Sergej Jesenin, fama poeto. Ili veturis en Usonon, kie oni nomumis ilin bolŝevikaj agentoj; tial ŝi por ĉiam forlasis Usonon.
Jesenin revenis en Sovetunion kaj en 1925 mortigis sin.
Duncan vivis lastajn jarojn en la franca Riviero, kie trafis ŝin malbonŝanca tragedio. Dum aŭtoveturado ŝia longa silka skarpo implikiĝis en la malantaŭa rado de la aŭtomobilo kaj sufokis ŝin.