Iseltwald

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Isch)
Iseltwald
Blazono de Iseltwald
Blazono de Iseltwald
Blazono de Iseltwald
Iseltwald
Iseltwald
Iseltwald
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 42′ 32″ N 7° 57′ 50″ O / 46.70889 °N, 7.96389 °O / 46.70889; 7.96389 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 32″ N 7° 57′ 50″ O / 46.70889 °N, 7.96389 °O / 46.70889; 7.96389 (mapo)
Nombro de loĝantoj 435
Areo 21,85 km²
Alteco 566 m super marnivelo
Poŝtkodo 3807
Komunumkodo 0582
Mapo de Iseltwald
Mapo de Iseltwald
Mapo de Iseltwald
vdr


Iseltwald estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 435 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Iseltwald situas en Berna Oberlando, ĉe la suda bordo de Lago de Brienz, proksimume 6 kilometrojn oriente de Interlaken. En sudo la komunumo leviĝas ĝis la kulmino de Faulhorn, kiu kun alteco de 2680 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Iseltwald kaj la vilaĝetoj Furen, Sengg kaj Isch, kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,85 km², de kiuj 47,8% estas kovritaj de arbaro, 31,4% servas por agrikulturo kaj 2,3% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Iseltwald limas en nordo al Lago de Brienz, en oriento al Brienz, en sudo al Grindelwald, en sudsudokcidento al Lütschental, en sudokcidento al Gündlischwand, kaj en okcidento al Bönigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĝis la konstruo de la aŭtovojo Iseltwald en la jaro 1988 surtere atingeblis nur per mallarĝa vojeto de Bönigen. La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A8. La konekto de Iseltwald al la publika transportreto okazas pere de la ŝipoj sur la Lago de Brienz kaj buslinio al Interlaken.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento la loĝantaro kun 585 atingis maksimumon. Poste la nombro malkreskis ĝis la 1980-aj jaroj kaj ek de tiam stagins ĉe la aktuala nivelo.

Bevölkerungsentwicklung
Jahr 1764 1850 1880 1900 1930 1950 1980 1990 2000
Einwohner 254 562 562 585 479 537 434 421 434

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Iseltwald datiĝas el la jaro 1146 kiel Iseltwalt. Dum mezepoko la vilaĝo Iseltwald estis imperia feŭdo de oberalandaj baronoj. La burgo sur la duoninsulo supozeble estis la sidejo de la Baronoj de Matten. Post kverelo pri la arbaro la rajtoj pri Iseltwald en la jaro 1303 transiris al la Monaĥejo Interlaken. En la jaro 1342 dum militaj disputoj kun la monaĥejo trupoj de Untervaldo rabobrulis la vilaĝon. En la jaroj 1348 kaj 1349 la vilaĝanoj de Iseltwald partoprenis la ribelado kontraŭ la monaĥejo kaj en la jaroj 1445 kaj 1446 ĝis membris en la Malica Federacio kontraŭ Berno. Post la reformacio en la jaro 1528 la komunumo de Berno, kiu al si havigis la posedaĵojn de la iama monaĥejo, estis atribuita al la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]