Bannwil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ischlegli)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bannwil (stacidomo).
Bannwil
Blazono de Bannwil
Blazono de Bannwil
Blazono de Bannwil
Bannwil
Bannwil
Bannwil, fotita el balono la 16-an de aprilo 2011
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 14′ 15″ N 7° 43′ 55″ O / 47.23750 °N, 7.73194 °O / 47.23750; 7.73194 (mapo)Koordinatoj: 47° 14′ 15″ N 7° 43′ 55″ O / 47.23750 °N, 7.73194 °O / 47.23750; 7.73194 (mapo)
Areo 4,79 km²
Alteco 434 m super marnivelo
Poŝtkodo 4913
Komunumkodo 0323
Mapo de Bannwil
Mapo de Bannwil
Mapo de Bannwil
vdr

Bannwil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 673 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bannwil situas en la Svisa Mezlando ĉe la norda bordo de la rivero Aro. Al la komunumo apartenas la ara insulo Vogelraupfi, sur kiu troviĝas naturprotekta areo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Bannwil, kaj la setlejoj Schriberweid, Winkel, Ischlegli, Stalten, Schwanau (kie situas ankaŭ la stacidomo), kaj Schürhof tut en oriento de la komunumo, kaj pluraj izolitaj bienoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,79 km², de kiuj 39,2% estas kovritaj de arbaro, 45,9% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bannwil limas en nordo al Niederbipp, en nordoriento al Schwarzhäusern, en sudoriento al Aarwangen, en sudo al Graben, en sudsudokcidento al Berken, en sudokcidento al Walliswil ĉe Niederbipp, kaj en okcidento al Oberbipp.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bannwil situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj vojoj. Tra la komunumo kondukas la konekta vojo nr-o 1444 de Aarwangen al Wiedlisbach. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en distanco de 3 kilometroj norde apud Niederbipp. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la mallarĝspura trama fervojo de Langenthal tra Niederbipp al Soloturno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bannwil datiĝas el la jaro 1262 kiel Benwile. Dum mezepoko Bannwil apartenis al la malalta tribunalo de Aarwangen. Kune kun Aarwangen ĝi fariĝis en la jaro 1432 komuna havaĵo de la urboj Berno kaj Soloturno, kaj fariĝis en la jaro 1463 definitive berna havaĵo. Berno atribuis la lokon al la Voktejo Aarwangen.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]