Isik-Köl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isik-Köl
endorheic lake • lago [+]

Supermara alteco1 606 m [+]
Koordinatoj42° 25′ 0″ N, 77° 15′ 0″ O (mapo)42.41666666666777.25Koordinatoj: 42° 25′ 0″ N, 77° 15′ 0″ O (mapo)
Areo6 236 km² (623 600 ha) [+]

Isik-Köl (Kirgizio)
Isik-Köl (Kirgizio)
DEC
Isik-Köl
Isik-Köl
Map
Isik-Köl
Vikimedia Komunejo:  Issyk-Kul [+]
vdr
la lago vidata el la kosmo, septembro 1992
Isik-Köl vespere 2002
plaĝo de Isik-Köl 2002

Isik-Köl (kirgize Ысык-Көл, ruse Иссык-Куль ["Issyk-Kul"]) estas la dua plej granda monta lago en la mondo, post la Titikaka Lago. Ĝi situas proksime al la limo de Ĉinio en la nordoriento de Kirgizio. Isik-Köl trakukiĝas “varmega lago” — kio indikas ke la lago neniam frostiĝas[1]. La lago donas sian nomon al la ĉirkaŭa provinco Isik-Köl, kies loĝantoj plejparte loĝas ĉe la laga bordo, aparte en la urboj Balikĉi proksime de la okcidenta laga finaĵo, kaj la provinca ĉefurbo Karakol proksime de ĝia orienta finaĵo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Isik-Köl estas 182 kilometrojn longa, ĝis 60 kilometroj larĝa, kaj ĝia areo estas 6 236 kvadrataj kilometroj. Ĝia alto estas 1 607 metroj, kaj ĝia profundo atingas 668 metrojn[2].

Ĉirkaŭ 118 riveroj kaj riveretoj fluas en la lagon. Ĝi estas ankaŭ nutrata de fontoj, inkluzive de multaj termofontoj kaj de neĝodegelaĵoj. La lago havas neniun videblan elfluaĵon.

La lago-akva saleco estas ĉirkaŭ 0.6% - kompare al 3,5% de saleco pri tipaj marakvoj- kaj, kvankam la lagnivelo estas ankoraŭ nuntempe ĉirkaŭ 8 metroj pli alta ol en mezepokaj tempoj, ĝia nivelo nun malkreskas je proksimume 5 cm jare pro homa uzado de la akvo[3].

Historio[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]