Islama Savofronto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Islama Savofronto (arabe: الجبهة الإسلامية للإنقاذ, al-Jabhah al-Islāmiyah lil-Inqādh; france Front Islamique du Salut (FIS)) estis Sunaisma islamisma politika partio en Alĝerio. Tiu partio havis du ĉefajn estrojn kiuj reprezentis siajn du bazajn subtenantarojn. Abbassi Madani allogis religiemajn malgrandajn negocistojn, kaj Ali Belhadj alllogis koleremajn, ofte nedungitajn junulojn de Alĝerio.

Oificiale ili iĝis laŭleĝa kiel politika partio en Septembro 1989, malpli ol unu jaron poste la FIS ricevis pli ol la duono de la validaj voĉdonoj en la loka balotado de 1990. Kiam ĝi aspektis venkonto en la ĝenerala balotado de Januaro 1992, militista puĉo dismuntis la partion sendante milojn da ties estroj al Saharo. Ĝi estis oficiale malpermesita du monatojn poste.[1]

Post tio multaj FIS-anoj kaj aliaj alĝerianoj foriris al la montetoj kaj aliĝis al geriloj. La lando eniris en enlandan militon kiu okazigos pli ol 250,000 mortoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dalacoura, Katerina. (2011) Islamist Terrorism and Democracy in the Middle East. Cambridge University Press..


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]