Islama konkero de Persio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Raŝiduna Imperio ĉe sia pinto dum la tria Raŝiduna Kalifo, Uthman, en 654. Plej oriente la iranaj regionoj.

La Islama konkero de Persio, konata ankaŭ kiel Araba konkero de Irano[1] kondukis al la fino de la Sasanida Imperio en 651 kaj la fina malpliiĝo de la Zoroastrisma religio en Irano. Araboj unuafoje atakis la Sasanidan teritorion en 633, kiam la generalo Ĥalid ibn Ŭalid invadis Mezopotamion (je tio kio estas nune Irako), kio estis la politika kaj ekonomia centro de la Sasanida ŝtato.[2] Post transiro de Ĥalid al la Romia fronto en Levantenio, la islamanoj perdis siajn konkerojn pro iranaj kontraŭatakoj. La dua invado ekis en 636 sub Saad ibn Abi Ŭakkas, kiam ŝlosila venko ĉe la Batalo de Kadisija kondukis al longdaŭra fino de la Sasanida kontrolo de okcidenta Irano. La Zagros-montaro tiam iĝis natura bariero kaj limo inter la Raŝiduna Kaliflando kaj la Sasanida Imperio. Pro konstantaj rabatakoj fare de Persoj al sia areo, la Kalifo Umar ordonis tutan invadon de la Sasanida Irana Imperio en 642, kio estis kompletita per la fina konkero de la Sasanida teritorio ĉirkaŭ 651. La rapida konkero de Irano en serio de bone kunordigitaj multfakaj atakoj, estritaj de la kalifo Umar el Medino kelkajn mejlojn for el la batalkampoj en Irano, iĝis lia plej granda venko, kontribuante al lia reputacio kiel granda milita kaj politika strategiulo.[3]

Iranaj historiistoj klopodis defendi siajn antaŭulojn per uzado de arabaj fontoj por ilustracii ke "male al la plendoj de kelkaj historiistoj, Irananoj, fakte luktis longe kaj akre kontraŭ la invadaj araboj."[4] Ĉirkaŭ 651, plej el la urbaj centroj en Iranaj teritorioj, kun la rimarkinda escepto de la kaspiaj provincoj kaj Transoksiano, venis sub hegemonio de la arabaj armeoj. Multaj lokoj en Irano organizis defendon kontraŭ la invadantoj, sed fine neniu el ili kapablis nuligi la invadon. Eĉ post la araboj estis submetintaj la landon, multaj urboj ekribelis, mortigante la araban guberniestron aŭ atakante siajn soldatarojn, sed plifortigo fare de la kalifoj sukcesis haltigi ĉiujn tiajn ribelojn kaj finfine surmeti la regadon de Islamo. La perforta submetado de Buĥara post multaj ribeloj estis ekzemplo de tiu momento. La konverto al Islamo estis, tamen, nur laŭgrada. En tiu procezo, okazis multaj agadoj de violento, Zoroastrismaj skribaĵoj estis bruligitaj kaj multaj pastroj ekzekutitaj.[5] Post la konkero politika, la Persianoj eksolidigis sin per plutenado de la Persa lingvo kaj kulturo. Male Islamo estis adoptita de multaj, pro politikaj, soci-kulturaj aŭ spiritaj tialoj, aŭ simple pro konvinko, kaj tiele ĝi iĝis la hegemonia religio.[6][7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.iranicaonline.org/articles/arab-ii
  2. Between Memory and Desire: The Middle East in a Troubled Age (p. 180)
  3. The Muslim Conquest of Persia By A.I. Akram. Ch: 1 ISBN 978-0-19-597713-4, 9780195977134
  4. Milani A. Lost Wisdom. 2004 ISBN 978-0-934211-90-1 p.15
  5. (Balāḏori, Fotuḥ, p. 421; Biruni, Āṯār, p. 35)
  6. Mohammad Mohammadi Malayeri, Tarikh-i Farhang-i Iran (Iran's Cultural History). 4 volumes. Tehran. 1982.
  7. ʻAbd al-Ḥusayn Zarrīnʹkūb. (1379 (2000)) Dū qarn-i sukūt : sarguz̲asht-i ḥavādis̲ va awz̤āʻ-i tārīkhī dar dū qarn-i avval-i Islām (Two Centuries of Silence). Tihrān: Sukhan. OCLC 46632917,.