Islamo en Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Moskeo Abdallah

Islamo en Kubo estas minoritata religio de la lando, ĉar ĉefaj komponantoj de la kuba nacio (la hispanoj, afrikanoj kaj ĉinoj) sekvis aliajn religiojn[1].

La unuaj rimarkindaj islamaj grupoj aperis en la 1970-aj1980aj jaroj, kiam venis miloj da studentoj kaj politikaj elmigrintoj el la islamaj landoj kiel Pakistano, Libano, Sirio, Palestino, Egiptio, Okcidenta Saharo, Alĝerio ktp. Laŭ iuj pritaksoj nun en Kubo loĝas ĝis 10 mil islamanoj, ĉefe araboj[1].

Moskeo de Abdallah[redakti | redakti fonton]

En la strato Oficios 18 en Havano troviĝas la moskeo Abdallah — sola en Kubo. La loko estis elektita ne hazarde. Temas pri malnova konstruaĵo kie de 1689 ĝis 1774 troviĝis Colegio de San Ambrosio. En la 1940-aj jaroj la domon posedis riĉa arabo kaj ĝi ricevis la nomon Casa de los Árabes (Araba domo). En 1983 ĝi oficiale malfermiĝis kiel muzeo kaj kulturcentro laŭ adreso Oficios 12 kaj post restaŭrado de la apuda konstruaĵo translokiĝis al Oficios 16[1].

Kataro donacis 40 mil dolarojn por rekonstrui ĝin, tamen eĉ poste ĝi funkciis nur kiel loko por vendreda preĝado. En 2015 danke al subteno de Saud-Arabio estis establita tiu ĉi moskeo, kie ĉiuvendrede kolektiĝas 150-200 preĝantoj[1].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2019-02-22)Kvarope tra Malnova Havano: de katedralo al moskeo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-23. Alirita 2019-02-23.