Islamofobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Gathering of eagles.jpg
Islamofoba usona manifestacianto kiu asertas, ke li fieras pro tio. Li uzas bildon de porko, kio por islamanoj estas duoble insulta.

Islamofobio estas la antaŭjuĝojdiskriminacio kontraŭ islamoislamanoj. La vorto mem datiĝas je la 1980-aj jaroj, sed iĝis pli uzata post la atakoj de la 11-a de septembro 2001. Kiel la vorto mem indikas, temas plej ofte pri fobio, t.e. pri timo kaj malamo kontraŭ islamo kaj do ankaŭ kontraŭ islamanoj kaj islamaĵoj ĝenerale.

Pri Eŭropo oni povus diri, ke la koncepto pludaŭrigas tradician rivalecon inter la kristana kaj islama kulturoj ĉirkaŭ la Mediteraneo. La lastaj epizodoj de tiu rivaleco dum la 20-a jarcento estus la kolonia kaj senkoloniiga luktoj ĉe Maroko, Alĝerio kaj Egiptio, sed ankaŭ estus en la kerno de granda parto de la procezo de disigo de la iama Jugoslavio, pro la islamanoj de BosnioKosovo. Dum la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento signifege pliiĝis la nombro de islamdevena loĝantaro en kelkaj eŭropaj landoj, kiel Britio, Germanio, Francio, Hispanio kaj eĉ Danio, Belgio aŭ aliaj. Tiu fakto kaŭzis inter aliaj aferoj malakcepton ĉe rasisma indiĝena loĝantaro kontraŭ tiu nova loĝantaro, ne nur fremda, sed krome el la tradicia malamika kulturo.

Ĉe aliaj mondoregionoj, kiel Barato, Rusio, ĉirkaŭ Israelo, ĉirkaŭ Indonezio, ktp., la karaktero de la islamofobio estas diferenca pro la regionaj cirkonstancoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Resono el Usono, islamofobia retejo en esperanto