Saltu al enhavo

Islamologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Islamologo)

IslamologioIslamaj studoj (malnoviĝinte: Islamistiko) estas la scienca studo de Islamo kaj la kulturoj kaj socioj influitaj de Islamo en la pasinteco kaj nuntempo. [1][2] Kiel religia fako, kiu studas Islamon : ĝian dogmon, historion, kulturon, juron, la ekonomion de islamaj popoloj, ktp. Islamaj studoj ne okupiĝas pri apologetiko, sed servas kiel fonto de senantaŭjuĝaj informoj pri Islamo, la spiritaj valoroj kaj gvidlinioj de ĝiaj sekvantoj.

La fakuloj estas nomitaj islamologoj, kaj la termino "islamisto" por islamaj akademiuloj estas malmoderna, ĉar ĝi povas konduki al konfuzo kun la politike komprenata neologismo " islamisto ".

La studfako estas proksime rilata al aliaj branĉoj de orientaj studoj, kiel arabaj studoj, turkaj studoj, afrikaj studoj kaj iranaj studoj. Ĝi estas analoga al rilataj kampoj kiel judaj studoj kaj koranaj studoj. [3][4]

En la islamaj studfakoj ĉe universitatoj, kune kun islamo kiel studfako, oni profunde studas la araban skribon kaj lingvon, same kiel la persan, turkan kaj aliajn lingvojn de popoloj, kiuj ĉefe konfesas Islamon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]