Island Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Island Records
diskeldonejo
Komenco 4-a de julio 1959 vd
Lando(j) Jamajko vd
Sidejo Londono
Fondinto(j) Chris Blackwell • Graeme Goodall • Leslie Kong vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Island Records estas plurlanda diskeldonejo posedata de Universal Music Group. Ĝi estis fondita en 1959 de Chris Blackwell, Graeme Goodall kaj Leslie Kong en Jamajko,[1] kaj estis poste vendita al PolyGram en 1989. Island kaj A&M Records, alia diskomarko ĵus akirita de PolyGram, estis ambaŭ tiam la plej grandaj sendependaj diskeldonejoj de la historio, el kiuj Island faris eĉ pli grandan influon en la etoso de progresiva muziko en Britio komence de la 1970-aj jaroj.

Island Records funkcias en kvar internaciaj divizioj: nome Island Usono, Island UR, Island Aŭstralio, kaj Island Francio (konata kiel Vertigo Francio ĝis 2014). Nunaj gravaj homoj estas la prezidanto de Island Usono nome Darcus Beese, OBI[2] kaj MD Jon Turner. Parte pro sia grava heredo, Island restas unu el la plej elstaraj diskeldonejoj de UMG.

Artistoj kiuj kontraktis kun Island Records estas ekzemple Bob Marley, Nick Drake, Queen, Jethro Tull, Grace Jones, Steve Winwood, King Crimson, Emerson, Lake & Palmer, Brian Eno, Demi Lovato, Ariana Grande, Keshi, Sabrina Carpenter, Avicii, Poppy, Cat Stevens, Kevin McDermott Orchestra, The Orb, Tove Lo, Sparks, the Cranberries, Tracy Bonham, Roxy Music, Bishop Briggs, Hozier, Blackbear, Pulp, Fall Out Boy, The Killers, DYLAN, Loser, Leona Lewis, U2, Mumford & Sons, Iggy Azalea, Amy Winehouse, Tom Waits, Ben Howard, James TW, Florence and the Machine, Sigrid, John Newman, Local H, Catfish and the Bottlemen, Sandy Denny, Disclosure, Big Shaq, the Weeknd, Keane, Annie Lennox, JP Cooper, PJ Harvey, Janet Jackson, John Martyn, Nick Jonas, KSI, Robyn, Shawn Mendes, Jessie J, Scarlxrd, Laleh, Insane Clown Posse kaj The Streets.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Perrone, Pierre, "Island: The record label that changed the world", 1a de Majo 2009.
  2. Island Records President Darcus Beese Awarded OBE (17a de Novembro 2014). Arkivita el la originalo je 4a de Majo 2019. Alirita 18a de Januaro 2017.
  3. Artists | Island US. Alirita November 3, 2021.
  4. Artists | Island UK. Alirita 27a de Januaro 2017.