Saltu al enhavo

Islanda lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Islanda)
Islanda lingvo
íslenska
Mapo
natura lingvomoderna lingvo
okcident-skandinava lingvaro • Nordĝermana lingvaro
Parolantoj proksimume 300 000
Skribo latina alfabeto (islanda alfabeto)
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropaj lingvoj
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Islanda
Oficiala statuso
Reguligita de Instituto Árni Magnússon por Islandaj Studoj
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 is
  ISO 639-2
    Bibliografia ice
    Terminologia isl
  ISO 639-3 isl
  Glottolog icel1247
Angla nomo Icelandic
Franca nomo islandais
vdr

La islanda lingvo (íslenska [Islenska], antaŭ 1974 íslenzka) estas nordĝermana lingvo. Ĝi estas la oficiala lingvo en Islando. Ĝi estas parolata de proksimume 300 000 homoj, ĉefe de la loĝantoj de Islando, sed ankaŭ de kelkaj usonanoj havantaj islandajn praulojn.

Vortoj kun islanda origino en Esperanto inkludas:

Lingva klasifiko

[redakti | redakti fonton]

La islanda lingvo devenas rekte de la norena lingvo de la vikingoj, kaj tiom malmulte pluevoluis, ke multaj eĉ konsideras tiujn du unu sama lingvo. Ĝia plej proksima parenco estas la feroa lingvo, iom pli fore la norvega (nynorsk).

Morfologio

[redakti | redakti fonton]

La islanda lingvo uzas riĉan varion da formoj de la fleksiaj vortospecoj: pronomoj, substantivoj, verboj, adjektivoj kaj nombrovortoj, kiuj estas relative malfacilaj por lingvolernantoj.[1] La fleksioj similas al la malnovaj formoj de aliaj ĝermanaj lingvoj, precipe la malnova norvega lingvo, antaŭ ol ili perdis multajn fandajn finaĵojn. La sekvaj sekcioj prezentas ekzemplojn de la fleksioj de vortoklasoj, kiuj havas ilin.

Substantivoj

[redakti | redakti fonton]

Islandaj substantivoj havas kvar kazojn: nominativon, akuzativon, dativon kaj genitivon, kiuj formiĝas per aldono de fleksiaj finaĵoj post la vortotigo.

La substantivoj dividiĝas inter tri genroj, nome vireca, ineca, kaj neŭtra. La fleksio de substantivo (deklinacio) dependas de ĝia genro, sed eĉ ene de genroj ekzistas malsamaj fleksiklasoj. Ĉiu genro enhavas du ĝeneralajn specojn de paradigmo, nome fortajn kaj malfortajn substantivojn, kaj tiuj dividiĝas en subklasojn. Oni kutime identigas subklason laŭ ĝiaj genitiva ununombra kaj nominativa plurnombra finaĵoj: ekzemple, klaso 1 de la fortaj virecaj substantivoj finiĝas per -s en la genitiva ununombro kaj -ar en la nominativa plurnombro, sed klaso 3 de la fortaj virecaj substantivoj finiĝas per -ar en la genitiva ununombro kaj -ir en la nominativa plurnombro.

La dativa plurnombra finaĵo estas preskaŭ ĉiam -um kaj la genitiva plurnombra finaĵo estas senescepte -a, sendepende de la genro kaj fleksia subklaso.

La difina artikolo kutime aldoniĝas al la substantivo kiel parto de la fleksio, ne kiel aparta vorto. Same kiel en Esperanto, nedifina artikolo ne ekzistas.

Ekzemplo de la forta vireca fleksiklaso (M1), hestur "ĉevalo":

M1 Un. Pl. Difina un. Difina pl.
nom. hestur hestar hesturinn hestarnir
akz. hest hesta hestinn hestana
dat. hesti hestum hestinum hestunum
gen. hests hesta hestsins hestanna


Ekzemplo de alia vireca klaso (M2, la tiel nomata i-klaso), dalur "valo":

M2 Un. Pl. Difina un. Difina pl.
nom. dalur dalir dalurinn dalirnir
akz. dal dali dalinn dalina
dat. dal dölum dalnum dölunum
gen. dals dala dalsins dalanna

Ekzemplo de la forta ineca klaso, borg "urbo":

F1 Un. Pl. Difina un. Difina pl.
nom. borg borgir borgin borgirnar
akz. borg borgir borgina borgirnar
dat. borg borgum borginni borgunum
gen. borgar borga borgarinnar borganna


Ekzemplo de la forta neŭtra klaso, borð "tablo":

N1 Un. Pl. Difina un. Difina pl.
nom. borð borð borð borðin
akz. borð borð borð borðin
dat. borði borðum borðinu borðunum
gen. borðs borða borðsins borðanna

La islanda lingvo estas skribata per varianto de la latina alfabeto, kun du konsonantaj kromsignoj þ, ð (interdenta s, z, IFA-a [ð, θ], þ venas el runoj) kaj vokalaj signoj æ, ö.

La islanda alfabeto tiel konsistas el 32 literoj:

Majuskloj
A Á B D Ð E É F G H I Í J K L M N O Ó P R S T U Ú V X Y Ý Þ Æ Ö
Minuskloj
a á b d ð e é f g h i í j k l m n o ó p r s t u ú v x y ý þ æ ö
Islanda klavarfasono

La nuna islanda alfabeto estis kreita surbaze de la normo formiĝinta en la 19-a jarcento. La precipa kunkreinto estas la dana lingvisto Rasmus Rask.

Fine de la 20-a jarcento la alfabeto estis ŝanĝita. Oni anstataŭis la kombinon je per la litero é. En 1974 estis abolita la litero z.

Lingva purismo

[redakti | redakti fonton]

Parte pro la fiereco de la islandanoj pri sia kulturo, parte pro la iom fora situo de la insulo, la islanda lingvo dum pluraj jarcentoj ne spertis gravajn ŝanĝojn. Dum la aliaj skandinavaj lingvoj dum sia longa historio forĵetis la plej multajn gramatikajn specialaĵojn, la islanda gardis ilin ĝisdetale.

Krom tio la islandanoj klopodas eviti la transprenon de fremdlingvaj neologismoj. Novajn terminojn ili formas kutime el jam ekzistantaj islandaj vortoj. Tiel ekzemple la vorto tölva (komputilo) formiĝis el tala (nombro) kaj völva (magiistino). La vorto alnæmi (aidozo) estis formita el la eroj al (ĉio) kaj næmi (sensiveco), ktp.

La lernado de la islanda lingvo pro tio fariĝas sufiĉe komplika. Tamen ĝi povas esti inda, ĉar: kiu regas la nuntempan islandan lingvon, tiu eĉ pli-malpli kapablas legi la antikvajn islandajn sagaojn.

En esperantistaj aranĝoj

[redakti | redakti fonton]
  • Mini-leciono pri la islanda okazis en LingvaFest 2025 en Slovakujo.[2]

Specimenoj

[redakti | redakti fonton]

La Patro Nia

[redakti | redakti fonton]

Faðir vor, þú sem er á himnum.
Helgist þitt nafn, til komi þitt ríki,
verði þinn vilji, svo á jörðu sem á himni.
Gef oss í dag vort daglegt brauð.
Fyrirgef oss vorar skuldir,
svo sem vér og fyrirgefum
vorum skuldunautum.
Og eigi leið þú oss í freistni,
heldur frelsa oss frá illu.
Því að þitt er ríkið, mátturinn og dýrðin
að eilífu amen.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Christian Vogt: Isländisch Didaktik (Beugungsendungen), alirita 11-an de novembro 2025
  2. Baláž, Peter. 2025. "LingvaFest´2025 – grandskala lingva festivalo en Slovakio" Esperanto 1407(12): 246.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]