Departemento Islas de la Bahía

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de Islas de la Bahía en Honduro
Dosiero:95 we 006.jpg
okcidenta finaĵo de Roatán (Islas de la Bahía)

La Islas de la BahíaInsuloj de la golfo estas insulĉeno en la kariba maro antaŭ la norda bordo de Honduro. La Islas de la Bahía formas kune kun la multe pli malgrandaj Islas del Cisne (insulo de la cigno) en la nordo kaj la Cayos Cochinos en la sudo la samnoman, laŭ areo kaj loĝantaro plej malgranda el la 18 departementoj en Honduro. La departemento konsistas el la kvar municipalidades (komunumoj) Guanaja, Útila, Roatán kaj José Santos Guardiola. La ĉefurbo de la departemento estas Coxen Hole.

Geografio

La insulĉeno konsistas el la ĉefinsuloj Roatán (kun Barbarreta), Guanaja kaj Útila samkiel nombro da malgrandaj koralinsuloj. La insuloj apartenas al submara montoĉeno, kiu etendiĝas ĝis la firma tero; ilia origino estas parte vulkana, plejparte tamen korala. La departemento Islas de la Bahía havas ĉ. 35.000 loĝantoj, la areo grandas 260,6 km². Inter la Islas de la Bahía kaj la hondura firmtero situas plua malgranda insularo, la Cayos Cochinosporkaj insuloj.

Ekonomio kaj turismo

La Islas de la Bahia estis dum la pasinta jarcento por Honduro la „enirejo en la mondon“ kaj grava transŝarĝejo por kafo kaj tropikaj fruktoj. La troa influo de la usonaj bananoproduktaj konzernoj Chiquita kaj Standard Fruit sur la politikon kaj la ŝtatestraron alportis al Honduro la fi-nomon „bananrespubliko“.

La Islas de la Bahia situas en la dua granda barierorifo de la mondo kaj estas konsiderata kiel etkosta turismejo por subakviĝantoj; precipe la insulo Útila allogas dorsosako-turistojn. La pli grandan Roatán precipe invadas nordamerikaj libertempumantoj kaj subakviĝantoj. La turisma strukturo de Guanaja adaptiĝis al luksa turismo.

Kristoforo Kolumbo, kiu surpaŝis Guanaja-n dum sia kvara vojaĝo en 1502 kiel unua eŭropano, nomis ĝin pro la granda nombro da karibaj pinoj „Pininsulo“. Tie Kolombo ankaŭ trafis kiel unua eŭropano sur kakao.

Bestaro

La Islas de la Bahía havas riĉan bestospecaron, precipe tien vivas multaj reptiliospecoj. La frankfurta herpetologo Gunther Köhler priskribis dum la 1990-aj jaroj du novmalkovritajn specojn de et-igvanoj kaj retrovis en 1994 la Utila-igvanon ktenosaŭra bakeri. Ekde 1998 la Zoologia Asocio Frankfurto kaj la Senckenbergische Naturforschende Gesellschaft (naturesplora socio) starigis protekto- kaj esplorostacion sur la insulon Utila, por konservi ĉi tiun reptilispecon vivantan en la mangrovo en ĝia natura medio.

Loĝantaro

La insulĉenon surloĝas popolmiksaĵo kariba. La radikoj de la loĝantaro de Útila devenas de anglaj setlistoj sur la Kajmaninsuloj, dum kiam Roatán havas loĝantaron devenantan plejparte de nigrulaj sklavoj. Jen la ĉiutaga lingvo estas, alie al tiu sur la hispanlingva firmtero, kreola mikslingvo. La praloĝantaro supozeble konsistis el la Paya, kiujn la hispanaj konkerantoj ekstermis sur la Insuloj de la Golfo. Kelkaj trovaĵoj de usona ekspedicio el la jaro 1933 alportis indicoj pri la praloĝantaro. La aŭstra subakviĝoinstruisto kaj artisto Gunther Kodovsky kunportis kelkajn keramiktrovaĵojn, kiujn li kune kun artaĵoj el drivligno en sia "Drivligna Artgalerio" sur la insulo Utila montras al interesitoj.

Sur la insulo Roatán la homsciencisto David K. Evans tenas la Transmaran Esplorado-Centron por la Wake-Forest-Universitato.

Historio

Dum la historio piratoj plurfoje uzis la insulojn kiel operacbazo. Pri tio memoras ankoraŭ la nomo de la ĉefurbo Coxen Hole kaj la tre simpligita angla de la insulanoj, kiu plejparte rezignas tempojn escepte la as-tempon kaj onidire devenas de piratoslango. Krom Coxen laŭdire ankaŭ la piratoj Morgan kaj Morris fiagis ĉi tie kaj multaj aliaj.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ