Islom Karimov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Islom Karimov
Islom Karimov
en 2002

prezidanto de Uzbekio
Oficanta
Funkcio akceptita:
1991

Naskiĝo la 30-an de januaro 1938(nun 1938-01-30) (do nun 81-jara)
en Samarkando
Morto 2-an de septembro 2016 (2016-09-02)
en Taŝkento
Nacieco uzbekia
Edz(in)o Tatyana Karimova
Profesio politikisto
v  d  r
Information icon.svg

Islom Abdugʻanijeviĉ Karimov (uzbeke Islom Abdugʻaniyevich Karimov) estas uzbekia politikisto naskiĝinta la 30-an de januaro 1938(nun 1938-01-30) en Samarkando, mortinta la 2-an de septembro 2016). Ekde la jaro 1991 li estis la ŝtata prezidanto de Uzbekio ĝis sia morto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Eduko kaj politika kariero[redakti | redakti fonton]

Karimov kreskis en ŝtata sovetunia orfejo. Li studis maŝinkonstruan inĝenieradon kaj publikan ekonomikon en Taŝkento. En la jaro 1964 li membriĝis en la Komunista Partio de Sovetunio (KPSU) kaj komence estis inĝeniero en uzbeka aviadilkonstrua kombinato, antaŭ ol ekdeĵori en la ŝtata administrado. De 1983 ĝis 1986 li estis ministro pri financoj kaj vic-ĉefministro de Uzbeka SSR. Pro akcepto de subaĉetaj pagoj li estis malliberigita la 11-an de aŭgusto 1984 kaj pro akuzo de korupteco estis malliberulo de la sovetunia sekreta servo KGB ĝis majo 1987, kiam la Supera Juĝejo de Sovetunio finis la proceson. En 1989 li iĝis unua sekretario de la Komunista Partio de Uzbekio, kaj la 14-an de julio 1990 membriĝis en la plej alta politika organo de Sovetunio, en la Politburoo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Sovetunio. Ekde la 24-a de marto 1990 li estis prezidanto de la Supera Soveto de la Respubliko Uzbekio. En tiu tempo li estis aktiva subtenanto de la ŝtata sendependiĝo de ĉiuj sovetuniaj respublikoj kaj post la malsukcesa aŭgusta puĉo kontraŭ Miĥail Gorbaĉov la 31-an de aŭgusto 1991 li deklaris la sendependecon de Uzbekio.

Ŝtata prezidanto de Uzbekio[redakti | redakti fonton]

En la unuaj rektaj prezidantaj balotoj la 29-an de decembro 1991 li venkis per 86 procentaĵoj de la civitanaj voĉoj kaj iĝis unua ŝtata prezidanto de la sendependa Respubliko Uzbekio. Multaj opoziciuloj poste ekziliĝis eksterlande, multaj malliberiĝis kaj pluraj malaperis.

En 1995 Karimov en referendumo plilongigis sian oficperiodon. La 9-an de januaro 2000 li balote konfirmigis sian prezidantan postenon per 91,9 procentaĵoj de la civitanaj voĉoj. La baloto en Usono deklariĝis "nek libera nek justa"; la sola kontraŭa kandidato deklaris ke li mem voĉdonis por la prezidanto. en referendumo la 27-an de januaro 2002 li denove konfirmigis plilongigon de sia sian prezidantan ofictempo (ĝis decembro 2007).

La 13-an de majo 2005 en la urbo Andiĝon (uzbeke Andijon [andiʤɒn]; ruse Андижан) okazis ribelaj demonstracioj kontraŭ la registara reĝimo. Soldatoj pafis je la demonstrantoj kaj ankaŭ je nedemonstrantaj civitanoj, ĝis 500 homoj mortis kaj pli-malpli 2000 pliaj estis vunditaj.[1] Karimov asertas ke li ne ordonis la pafojn. La kadavroj estis fortransportitaj kaj ĝis nun neklaras kio okazis al ili.

Kvankam la artikolo 90 de la uzbekia konstitucio antaŭvidas ke la prezidanta oficperiodo nur unufoje povas esti plilongigita, Karimov anoncis ke li kandidatos ankaŭ en la prezidanta baloto de la 23-a de decembro 2007 - ĝin li laŭ informoj de la balota komisiono gajnis per 88,1 procentaĵoj de la voĉoj. Tri pliaj kandidatoj ricevis po proksimume 3 procentaĵojn. Ili tamen ne varbis por si en antaŭbalota kampanjo kaj parte eĉ publike rekomendis baloti por Karimov anstataŭ por si. La baloto konfirmis plian kvinjaran oficperiodon de la prezidanto. La Organizaĵo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) deklaris ke la baloto ne plenumis multajn kriteriojn por demokratiaj balotoj.[2]

Libroj[redakti | redakti fonton]

Karimov estas la aŭtoro de pluraj libroj. Aktuala verkaĵo havas la titolon "Uzbekio sojle de la 21-a jarcento: danĝerigo de la sekureco, kondiĉoj de stabileco kaj garantioj por progreso". En la ŝtataj universitatoj la trakto de tiu libro estas deviga.

Familio[redakti | redakti fonton]

Karimov estas edziĝinta kun la ekonomikistino Tatjana Akbarovna Karimova. La paro havis du filinojn - unu el ili Gulnora Karimova - kaj tri genepojn.

Raportoj pri morto[redakti | redakti fonton]

Onidiroj ekaperis ĉ. la 29-an de aŭgusto 2016, sugestante ke Karimov mortis. La 2-an de septembro 2016, la prezidento de Turkio anoncis tion kiel fakton, sed la uzbekia registaro ne tuj konfirmis. Laŭ la anglalingva Vikipedio, li mortis la 2-an de septembro 2016.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo pri la ribeloj de majo 2005 en la brita gazeto The Guardian la 16-an de majo 2005
  2. artikolo en la svisa retejo swissinfo la 24-an de decembro 2007 (germane)