Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj
akademio de sciencoj • publika establo
Informoj
fondodato 1961
Situo
Geografia situo 31° 46′ 14″ N, 35° 12′ 57″ O (mapo)31.7704805635.21576111Koordinatoj: 31° 46′ 14″ N, 35° 12′ 57″ O (mapo)
lando Israelo
urbo Jerusalemo
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
Komitato pri Kosma Esplorado
Internacia Scienca Konsilio
InterAcademy
• Association of Academies and Societies of Sciences in Asia
Internacia Akademia Unio
All European Academies vd
Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj (Israelo)
Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj (Israelo)
DEC
Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj
Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj
Map
Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj
vdr
Ensalutado Unua
Statuo de Albert Einstein.

La Israela Akademio de Sciencoj kaj Beletroj, bazita en Jerusalemo, estis starigita en 1961 de la ŝtato Israelo por nutri kontakton inter fakuloj de la sciencoj kaj homoj en Israelo, por konsili la registaron en esplorprojektoj de nacia graveco, kaj promocii ekscelencon. Ĝi konsistas el 102 de la israelaj plej distingitaj erudiciuloj.

La Akademia sidejo estas apud pordo al la oficiala restadejo de la prezidento de Israelo kaj la Konsilio por Supera Edukado en Israelo ĉe Placo Albert Einstein en Jerusalemo.

En la Sciencoj, la Akademio fondusprojektas pri geologio, flaŭro, kaj faŭno de Israelo, kaj faciligas la partoprenon de israelaj sciencistoj en esploro en internaciaj projektoj, kiel alta energifiziko en CERN kaj sinkrotrona radiado ĉe la Europe Synchrotron Radiation Facility.

En Beletroj, esplorado estas financita en la studo de la Tanaĥo kaj Talmudo, juda historio, juda filozofio, juda arto, kaj la hebrea lingvo, tiel kiel la hebreaj prozo kaj poezio.

La Akademio administras la Ejnŝtejnan Kunularfonduson, kiu nutras la rilatojn inter sciencistoj el la tuta mondo kaj la israela akademia komunumo, la Israelan Scienco-Fonduson, kun jara buĝeto de $ 53 milionoj, kaj nombron de esplorfondusoj bazitaj sur subvencioj de la Adler-Fonduso por spaca priserĉado, la Wolf Foundation, kaj la Fulks Foundation por medicina esplorado. La Akademio ankaŭ respondecas pri la Israela Akademia Centro en Kairo, kiuj helpas israelajn klerulojn per esploroj pri Egiptujo kaj Egipta kulturo, kaj faciligas kunlaboron kun egiptaj akademianoj.

La Akademio havas observantan statuson ĉe la Europe Science Foundation, kaj zorgas pri programoj kun la brita Reĝa Societo, la brita Akademio, la Sveda Akademio, kaj la National Research Council de Singapuro.

Konstruaĵoj kaj monumentoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]