Israelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝtato Israelo
hebree מדינת ישראל Medinat Jisra'el
arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl

Flago de IsraeloFlago de Israelo

Blazono de Israelo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Hatikva (La Espero)
Lokigo
suverena ŝtato • Mediteranea lando • landoregiono • OECD-lando • neagnoskita ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Jerusalemo (504 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) hebrea lingvo, araba lingvo
Uzata(j) lingvo(j) hebrea, araba
Plej ofta(j) religio(j) plejparte juda, krome islama, kristana kaj aliaj
Areo 22 145 km²
- % de akvo ĉ. 2 %
Loĝantaro 8,051,200 (2013) (1948)
Loĝdenso 324 loĝ./km²
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno il
Landokodo IL
Telefona kodo 972
Internacia aŭtokodo IL
Plej alta punkto Monto Hermono
Plej malalta punkto Morta Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta respubliko
Ŝtatestro prezidento Reuven Rivlin
Ĉefministro Binjamin Netanjahu
Sendependiĝo 1948
Ekonomio
Valuto Nova israela sikloŝekelo (ILS aŭ NIS)
MEP laŭ 2007[1]
– suma 161.935 milionoj da USD
– pokapa 22.475,074 USD
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Ligo en Israelo
Junulara Esperanto-Ligo Israela
vdr

Israelo (hebree מדינת ישראל, Medinat Jisra'el, arabe دولة إسرائيل, Daŭlat Isrâ'îl, Ŝtato de Israelo) estas lando en Sud-Okcidenta Azio, la naskiĝejo de Judismo, la tria plej sankta loko por Islamo kaj tre grava tero al aliaj monoteismaj religioj – Kristanismo kaj la Bahaa Kredo.

La moderna ŝtato de Israelo identigas siajn radikojn kun la malnova Tero de Israelo (Erec Jisrael), centra koncepto de la Judismo de tri mil jaroj. Post la Unua Mondmilito, la Ligo de Nacioj aprobis la Britan mandaton Palestinon kun la intenco, krei nacian „hejmon por la juda popolo“. En 1947, la Unuiĝintaj Nacioj (UN) aprobis la dividon de Palestino en du ŝtatojn judan kaj araban. La 14-an de majo de 1948, la ŝtato de Israelo deklaris sian sendependecon, kiu estis sekvita de la Milito de Sendependeco kun la apudaj arabaj ŝtatoj, kiuj malakceptis la planon de la UN. En 1949 Israelo estiĝis membro de la UN. La pluaj venkoj en serio de postaj militoj konfirmis ĝian sendependecon kaj plivastigis la limojn de la juda ŝtato trans tio, kion intencis la Plano de Divido de la Unuiĝintaj Nacioj. De tiam, Israelo estas en konflikto kun multaj de la najbaraj arabaj landoj. De ĝia fondo, la limoj de Israelo kaj eĉ ĝia rajto ekzisti estis temo de diskutadoj, speciale inter ĝiaj arabaj najbaroj. Tamen, Israelo subskribis klopoditan pacon kun Egiptio kaj Jordanio, kaj ili faras penadojn por atingi permanentan interkonsenton kun la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Israelo.

La malnova tero de Kanaano, lokita al la sudokcidento de la nomita Kreskanta Fekunda, ĝi estis de la antikva tempon, tero de trafiko kaj intera punkto inter la civilizacioj de la riveroj Tigriso kaj la Eŭfrato, unuflanke, kaj la valo de la Nilo por la alia. La regiono estis dividita en malgrandaj urbo-ŝtatoj aŭ sendependaj lokaj reĝlandoj, kiel Moabo, Edomo, Judao, Israelo, Aramo aŭ Fenicio, kiu devis fari fronte al la pluaj invadoj tiel de imperioj de Egiptio, AsirioBabilonio), kiel de arabaj nomadoj aŭ la Popoloj de la Maro kiel la filisteoj. En tiu tero vidis la lumon du de la plej grandaj limŝtonoj de la okcidenta civilizacio: la semita alfabeto, origino de multaj malnovaj kaj modernaj alfabetoj, kaj monoteismo de la kiu proceden la abrahamaj religioj, etendante ambaŭ atingoj por ĉiu Okcidento. Ĝi ankaŭ vidis naskiĝi la unuajn urbojn de la mondo (kiel Jeriko), ĝi faras sep mil jarojn, en plena neolitika revolucio, tiel kiel unu el la unuaj havenoj de la mondo, la malnova Jafo.

  • fino de la 19-a jarcento – Ĥoveve Cion (Cionista Movado) – la unuan societon Ĥoveve Cion en Varsovio starigis L. L. Zamenhof. La movado fondis unuajn koloniojn en Palestino.
  • 1897 – Kongreso de Cionistoj en Basel (Svislando) sub prezidanteco de D-ro Theodor Herzl akceptis „Baselan Programon“ (La Cionismo celas la formadon de publike garantiita hejmo por la Hebrea popolo en Palestino)
  • 1909 – fondo de Tel-Avivo (oni povis vidi sur tiu loko nenion krom sablodunoj).
  • post la unua mondmilito – Palestino ĉesis esti provinco de Turkio kaj venis sub la protektoraton de Britio
  • la 2-an de novembro 1917 – Balfoura Deklaro (fakte letero de lordo Balfour al lordo Rothschild): La registaro de Lia Reĝa Moŝto rigardas kun favoro la fondon de Nacia Hejmo por la Hebrea Popolo en Palestino, kaj faros sian eblon por faciligi la atingon de tiu ĉi celo, kun klaresprimita kompreno, ke nenio estos farata, kio povus malutili al la ekzistantaj civilaj kaj religiaj rajtoj de la ne-hebreaj komunumoj en Palestino aŭ al la rajtoj kaj politika leĝostato, kiujn la Hebreoj ĝuas en iu alia lando.
  • aprilo 1921 – „Keren Hajesod“ (Fundamenta Kaso de Palestino) – hebreoj en la tuta mondo kolektis 2 milionojn da pundoj. Samtempe ekzistas alia financa organizo, Hebrea Nacia Kaso, kies tasko estas aĉeti bienojn, sur kiuj la kolonioj formiĝu. Per la helpo de tiuj ĉi du kasoj dum du jaroj 18 kolonioj estis formitaj. La Valo de Jesreel, bone konata en la Biblia historio, estas nuntempe dense loĝata de pli ol 80 hebreaj kolonioj (kune kun la antaŭmilitaj), kvankam antaŭ kelkaj jaroj tiu ĉi valo estis tute malplena kaj neprilaborata.
  • la 30-an de junio 1922 – la Parlamento de Usono unuvoĉe akceptis rezolucion konforman al Balfoura Deklaro
  • la 24-an de julio 1922 – Ligo de Nacioj konfirmis la Balfouran Deklaron cedante mandaton por Palestino al Granda Britujo.
  • Ĥalucim – junularaj pioniroj, kiuj komencis konstrui la landon. Preskaŭ ĉie, kie la Pioniroj komencis laboron, ili trovis marĉojn kaj rokarojn, kiuj estis konsiderataj ne kultureblaj de multaj antaŭmilitaj esplorantoj. Oni tiel skribis pri ili: „Sed jen ili venis, kaj metis en la teron tiel arde amatan la tutan amon, la tutan entuziasmon, kiu povas plenigi junajn korojn, por trahaki rokojn, sekigi la marĉojn kaj planti arbojn kaj legomojn en tiaj lokoj, kie dum jarmiloj eĉ herbeto ne kreskis.“
  • 1925 – En Palestino vivas 600 mil homoj, el ili 150 mil hebreoj. Tel Aviv havas 30 mil loĝantojn, pli ol mil domojn, plurajn fabrikojn, elektran lumon. Laborista Banko posedas kapitalon de 60 mil pundojn. Rutenberg Elektriga Kompanio provizas Tel-Avivon kaj Ĥajfon per elektro kaj planas elektrizi la tutan landon utiligante akvoforton de Jordano. Cionista Medicina Organizaĵo „Hadassa“ sukcese batalas kontraŭ malario kaj trakomo de okuloj.
  • aprilo de 1925 – en Jerusalemo malfermiĝas Hebrea Universitato je ĉeesto de pli ol 10 mil hebreoj de ĉiuj landoj.

Ĉefaj etapoj

La judaj gvidantoj akceptis la decidon. La gvidantoj de la lokaj araboj rifuzis akcepti ĝin kaj la saman tagon komencis ataki la judan loĝantaron. Komenciĝis milito inter la sin defendantaj lokaj judoj kaj la atakantaj araboj.

  • En majo 1948 oni proklamis en Tel-Avivo la fondon de la juda ŝtato Israelo. La saman tagon kelkaj arabaj ŝtatoj (Egiptujo, Jordanujo, Sirio ktp) ekatakis Israelon kaj tiam plilarĝiĝis la juda-araba milito.

En marto 1949 finiĝis la milito per venko de la israela armeo. Unu el ĝiaj ĉefaj rezultoj estis, ke centmiloj da lokaj araboj („Palestinanoj“) forlasis siajn hejmoj kej ekloĝis en aliaj partoj de Palestino aŭ en la najbaraj arabaj landoj („Palestinaj rifuĝintoj“). Parto de ili mem forlasis/forfuĝis dum la milito dum alia parto estis forpelita de la israelaj soldatoj dum la bataloj. Alia grava rezulto: ne fondiĝis la araba ŝtato. Ĝiaj planitaj teritorioj estis regataj de tiam de Israelo kaj Jordanio (Cisjordanio).

La milito komenciĝis kiam la egiptaj kaj siriaj armeoj grandpotence alproksimiĝis la israelajn limojn minacante konkeri ĝin kaj devigante la israelan armeon ekataki la unua.

Kronologio

1948 Deklaro de Israela Ŝtato
19481949 Milito por sendependeco, Disdivido de Jerusalemo inter Israelo kaj Jordanio.
19481952 Ĥajim Vajzman, unua israela prezidento
19491953 David Ben-Gurion, unua israela ĉefministro (vidu Ĉefministroj de Israelo
1949 Akcepto de Israelo kiel membron de UNO
1956 Sinaja kampanjo kaj Libana krizo
1967 Sestaga milito, reunuigo de Jerusalemo kun ties orienta parto kaj kaptado de aliaj teritorioj
1973 Milito de Jom Kippur kun Sirio kaj Egiptio
1978 Interkonsento de Camp-David, paco kun Egiptio
1982 Operacio nomigita Paco al Galileo, detruo de palestinanaj militbazoj en suda Libano kaj komenco de Israela okupado de suda Libano.
1994 Kreo de araba Palestina Aŭtonomio en Gaza Sektoro kaj Cisjordanio

Geografio

En Israelo distingiĝas tri regionoj de Okcidento al Oriento:

  • la ebenaĵo ĉe la mediteranea marbordo,
  • la centra montoĉeno kaj la
  • Jordana Valo.

Al ĉi tiuj tri regionoj, oni devas adicii la de la dezerto de Negevo, lokita sude de Israelo. La aridaj regionoj okupas pli ol duonon de la teritorio de Israelo. Kvankam granda parto de tiu teritorio estas senhoma, en la valoj abundas la iridojn, kaj ankaŭ la arboj kiel pinoj, eŭkaliptoj, olivujoj kaj akacioj.

Klimato

Lokita inter la dezertoj de Afriko kaj Azio de unu parto, kaj de la Mediteranea, varma kaj humida maro de la alia, Israelo troviĝas en vojkruciĝo de klimataj influoj, kiuj permesas distingi ĝis kvardek malsamaj tipoj de klimato en tiel reduktita surfaco.

La termika reĝimo varias notinde kun la alteco, speciale en vintro: de la okcidento al la oriento la klimato transiĝas de tipe mediteranea al kontinenta. La montaj regionoj kutimas esti ventaj kaj tre malvarmaj, kelkfoje kun neĝadoj. La beko de la monto Hermono estas kovrita de neĝo dum la plej granda parto de la jaro, kaj Jerusalemo ĝenerale ricevas almenaŭ unu neĝadon ĉiujare.

Politiko

La Kneset, la parlamento de Israelo.

Israelo estas parlamenta demokratio kun sistemo de multaj partioj kaj disiĝo de povoj kun universala voĉdonado. La politika israela sistemo estas formita de la leĝdona povo, la plenuma povo kaj la juĝa. Ĝiaj pli gravaj institucioj estas la prezidanto, la estro de la ŝtato, la Kneset, la parlamento de la lando kun 120 membroj, la ĉefministro kaj lia/ŝia kabineto, kiu formas la registaron, kaj la juĝa sistemo, kies plej alta tribunalo estas la Supera Korto, laŭleĝe sendependa de la registaro.

Administra divido

Israelo estas dividita en ses distriktojn:

La plej grandaj urboj de Israelo estas Jerusalemo (504 mil), Tel-Avivo (321 mil) kaj Ĥajfo (223 mil).

Konfliktoj

Israelo estas malgranda lando je la orienta bordo de la Mediteraneo. La moderna lando formiĝis je la 14-a de majo, 1948, kiel patrujo por la Judoj en la tuta mondo. Je 1947 UNO voĉdonis fini la britan regon de Palestino, kaj decidis dividi la regionon en du partojn, Israelo kaj ŝtato Araba. Alvenis multaj da enmigrintoj de Eŭropo, Azio, Afriko kaj Ameriko al Israelo. Dum la Sestaga milito de junio de 1967, la Israelanoj pliigis multe la amplekson de sia teritorio, kaj ekregis sur orienta Jerusalemo, kiu poste estis aneksita kaj deklarita kiel parto de la unuigita ĉefurbo.

Estas multaj konfliktoj inter la Palestinanoj kaj la Judoj pri la rego de Gazastrio, la Okcidenta Bordo kaj la ĉefurbo Jerusalemo, kaj pri la kreo de la ŝtato de Israelo mem. La Golanan Montaron, nun okupita de Israelo, postulas Sirio.

Sociaj aferoj

La sociaj protestoj komencitaj dum la somero 2011 depostulante socian justecon (loĝado, monpovo…) disvolviĝas ĝis la manifestatio de la samedo 3a de septembro, kiu kunigis 400 000 anoj ; tiuj-ĉi multnombriĝis interalie en la urbo Tel-Avivo kaj ankaŭ depostulas la finon de la okupado de palestinaj teritorioj[2].

Ekonomio

Por loĝantaro de 7,200,000 en 2007, kun kresko de 1,8 % dum la antaŭaj kvar jaroj la MEP estas de 105,100 milionoj da eŭroj, kun kresko dum la antaŭaj kvar jaroj de 4,6 %; tio estas, bonkvalita ekonomio kun pokapa enspezo de 14,651 eŭrojn. La inflacio estas de 0,4 % kaj maldungo 7,6 %, plej alta en araba socia tavolo.

Israelo eksportas poluritajn diamantojn (31,7 % el la enspezo), elektonikaĵojn kaj teknikaĵojn, maŝinindustrian produktaĵojn, kemiaĵojn, frukton, legomaron, naftoproduktojn kaj kemiaĵoj. La ĉefaj aĉetantaj landoj estas Usono (45 %), Belgio, Honkongo, ktp. Israelo importas polurotajn diamantojn, manĝaĵojn, karburaĵojn kaj aliajn, ĉefe el Usono, Belgio kaj Germanio.

Kulturo

La kulturo de Israelo estas nedisigebla de la historio de la judismo kaj de la juda popolo. La kultura diverseco de Israelo derivas de la diverseco de ĝia loĝantaro: judoj de ĉie alportis siajn kulturajn kaj religiajn tradiciojn kun si, kreante fandujon de kutimoj kaj kredoj de la juda kulturo. Israelo estas la sola lando de la mondo, kie la vivo ĝiras ĉirkaŭ la hebrea kalendaro. La laboro kaj la lernejaj ferioj estas determinitaj de la judaj festoj, kaj la oficiala tago de ripozo estas la Ŝabato. La grava araba minoritato de Israelo ankaŭ lasis sian stampon en la israela kulturo en sferoj kiel la arkitekturo, muziko kaj kuirado.

Religio

Laŭ multaj Judoj, la Eternulo promesis la Palestinan regionon al la Judoj antaŭ pli ol 3000 jaroj, eĉ antaŭ la erao de reĝo Davido, kiam Izraelo estis grava kaj potenca ŝtato. Post 2000 jaroj de diasporo kaj persekuto, la kreo de moderna, prospera, fekunda lando, kaj la revivigo de la morta, antikva hebrea lingvo ŝajnas esti vera miraklo. Sed laŭ la Palestinianoj, la invado de ilia lando de la Judoj, kaj la rego de la Judoj tie estas grava maljustaĵo. Laŭ unu kompreno la regadsistemo estas etnokratia.

La konflikto en Israelo estas ankaŭ religia. Multaj lokoj, precipe en Jerusalemo kaj Bet-Leĥem, estas sanktaj al la Judoj, al la Islamanoj, kaj ankaŭ al la Kristanoj.

Vidindaĵoj

Jerusalemo (Muro de lamentadoj, Kupolo de la Roko, templo de Dia tombo, Via dolorosa, Kruca monaĥejo), Morta Maro (Masada kastelo), kristanaj lokoj (Bet-Leĥem, Nazareto, Kapernaum).

Referencoj

  1. International Monetary Fund, World Economic Outlook Database, April 2008
  2. france ISRAEL - Un vaste programme de réformes devrait voir le jour d'ici deux semaines...

Vidu ankaŭ