Issaquah (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Issaquah
urbo de Usono
Administrado
Poŝtkodo 98027 • 98029 • 98075
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 40 051  (2020) [+]
Loĝdenso 1 279 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 32′ N, 122° 3′ U (mapo)47.535555555556-122.04333333333Koordinatoj: 47° 32′ N, 122° 3′ U (mapo) [+]
Alto 33 m [+]
Areo 31,322152 km² ( 313 2.2 152 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Issaquah (Vaŝingtonio)
Issaquah (Vaŝingtonio)
DEC
Issaquah
Issaquah
Situo de Issaquah
Issaquah (Usono)
Issaquah (Usono)
DEC
Issaquah
Issaquah
Situo de Issaquah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Issaquah, Washington [+]
vdr
La urbodomo de Issaquah
Situo de Issaquah en Kantono King
Loka historia teatro
Hejmoj de ministoj, 1913
Pordo donacita al Issaquah de la ĝemelurbo Chefchaouen en Maroko

Issaquah (IFA \ˈɪsəkwɑː\, esperantigebla kiel Isakvao) estas urbo en Kantono King, Vaŝingtonio, Usono. En 2010 la censo nombris 30 434 loĝantojn. Ĝiaj poŝtkodoj estas 98027, 98029, kaj 98075, la telefona regionkodo estas 425, kaj ĝiaj kodoj laŭ la landaj normoj FIPS kaj GNIS estas 53-33805 kaj 1512327, respektive.


Historio[redakti | redakti fonton]

"Issaquah" estas angligita formo de indiĝena vorto, sed la originala signifo ne estas certe konata; eblaj sencoj estas "sono de birdoj", "serpento", aŭ "rojo". Pli frua nomo de la sama loko, "Squak Valley", venas el la sama indiĝena radiko.[1]

La urbo oficiale municipiĝis la 29-an de aprilo, 1892. Komence ĝia nomo estis Gilman, kaj ĝi estis loĝurbo por ministoj en proksimaj minejoj de montoj Squak kaj Cougar; en 1899 ĝi ŝanĝis sian nomon al Issaquah.[2] La minejoj komencis elĉerpiĝi malfrue en la 1890-aj jaroj, kaj en la komencaj jardekoj de la 20-a jarcento la ekonomio transiris de mineraloj al arbaroj. Kiam ankaŭ la arbaroj forhakiĝis, Issaquah fariĝis trankvila loĝurbeto por homoj, kiuj pretis veturi iom longe por labori en Seatlo kaj loĝi en la kamparo, kaj por dungitoj de lokaj instalaĵoj de la firmao Boeing. Pro laŭgrada grandiĝo de la proksimaj urboj Bellevue kaj Redmond, komencis iom da kreskado, kio ekraketis en la 1980-aj jaroj kaj poste pro la proksimeco de la monda centro de Microsoft en Redmond, kun filiaj oficejoj en Issaquah, kaj la translokiĝo al Issaquah de la monda centro de Costco en 1996. Aliaj dungantoj en Issaquah inkluzivas Other Issaquah employers include Siemens Medical Solutions' Ultrasound Group, GoldSim Technology Group, Overtime Technologies, bombonfabriko Boehm's Candies, kaj laktaĵfabriko Darigold.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Issaquah situas ĉe 47° 32′ 8″ N 122° 2′ 36″ U / 47.53556 °N, 122.04333 °U / 47.53556; -122.04333 (mapo) (47.535573, -122.043298)}}, ĉe la suda ekstremaĵo de Lago Sammamish at the south end of Lake Sammamish, kaj 33 metrojn super marnivelo. Bellevue kaj Redmond troviĝas nur 13 km for, kaj Seatlo nur 27 km okcidente. Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la urbo kovras areon de 21,9 km², el kio nur 0,1 km² estas akva surfaco.

La urbon ĉirkaŭas triflanke la Isakvaaj Alpoj: montoj Cougar okcidente, Squak sude, kaj Tiger oriente. Norde troviĝas Lago Sammamish kaj la Altebenaĵo Sammamish (nun urbo Sammamish. Monto Cougar estas iom dense loĝata, Squak kaj Tiger malpli dense. Laŭ geologoj, la Isakvaaj Alpoj estas sendependa montaro ne parenca al la apuda Kaskada montaro. La kaskadaj montoj estas vulkandevenaj, la alpoj ne; la alpoj estas multe pli malnovaj ol la kaskadaj montoj, postrestaĵo de antikvega montaro el praepoko.

Vetero[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭantaj urboj[redakti | redakti fonton]

Bellevue Sammamish Fall City
Newcastle

North
West   East
South

Preston
Renton Maple Valley Hobart

Demografio[redakti | redakti fonton]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Publika transporto[redakti | redakti fonton]

Aŭtobuse[redakti | redakti fonton]

Rele[redakti | redakti fonton]

Vagono de Issaquah Valley Trolley


Lokaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Festivalo Salmaj Tagoj[redakti | redakti fonton]

Notindaj loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Jay Buhner

Lerneja Distrikto Issaquah[redakti | redakti fonton]

La publikaj lernejoj en kaj ĉirkaŭ Issaquah estas sub la regado de Lerneja Distrikto Issaquah (411). La distrikto havas 23 lernejojn.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. A Diverse And Colorful History Arkivigite je 2012-03-25 per la retarkivo Wayback Machine, eld. Issaquah Chamber of Commerce; alirdato 2007-06-24
  2. Gilman (later Issaquah) incorporates on April 29, 1892, Alan J. Stein, 2003-06-16, eld. HistoryLink; alirdato 2011-06-21
  3. Perfect Disguise Modest Mouse Leader Isaac Brock Waxes on the Moon and Speedo Arkivigite je 2012-03-18 per la retarkivo Wayback Machine de Mosi Reeves, 2004-02-12, en New Times Broward-Palm Beach, eld. The Village Voice; alirdato 2011.01.01; agentejo Associated Press}}

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]