Istrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Istria)
Istrio
duoninsulo
Akvejo 1 Golfo de Triesto, Adriatiko
Akvejo 2 Kvarnera golfo

Geografia situo

45° 15′ 40,4″ N, 13° 54′ 15,8″ O (mapo)45.26121388888913.904388888889Koordinatoj: 45° 15′ 40,4″ N, 13° 54′ 15,8″ O (mapo)
Istrio (Kroatio)
Istrio (Kroatio)
DEC
Istrio
Istrio

Map

Areo 3 476 km²
Mapo de Istrio
Mapo de Istrio
vdr
Situo de Istrio en Nordadriatiko
La graflandoj de Istrio en 1914

Istrio (kroate kaj slovene Istra, Itale kaj en istria dialekto Istria, antikve Histria en Latino) estas la plej granda duoninsulo en Adriatiko kun 2 820 km2.

Ĝi estas triangulforma kun pinto al la sudo, ligita al la kontinento nord-oriente. Ĝia marbordo ekas nordokcidente kun la golfo de Trieste, sekvas rektan linion nordokcidente/sud-orienten 242,5 km longan ĝis la kabo Kamenjak kie ĝi orientiĝas laŭ linio sud-okcidente/nord-orienten 212,4km longa ĝis la golfo de Kvarner. La plej granda parto el duoninsulo apartenas nuntempe al Kroatio en distrikto Istarska Županija, la plej malgranda estas en Slovenio kaj Italio. La okcidenta marbordo de Istrio longas 242,5 km (plus insulaj marbordoj 327,5 km) kaj la orienta 202,6 km (plus insuletoj 212,4 km).

Kelkaj gravaj urboj de Istrio estas Koper, Pula, Poreč, Rovinj, Pazin, Labin, Motovun, Buzet kaj Buje, sed ankaŭ gravaj estas urbetoj kiel Hum kaj Rozzo.

Geologio kaj geografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ sia geografia situacio, Istrio estas pera regiono inter la centreŭropa alpa masivo kaj Dinara montaro kaj konstitigas pro tio, la plej rektan ligon inter la Karpata baseno kaj la mediteraneaj regionoj. La kontinenta limo pluiĝas de la golfo de Trieste, nordokcidente ĝis Preluka en la golfo de Rijeka (itale: Fiume), sud-oriente. Ekzistas tri malsamaj regionoj :

  • Norde, la monta parto Cicarija kun la monto Učka (itale: Monte Maggiore, 1 396 m), kiu komunikiĝas al la kalkoŝtona Dinara ĉeno, kiu mem pluiĝas suden. Tiu kalkoŝtona ĉeno estas izola, dezerta kaj vegetaĵaromalriĉa regiono, pro kio ĝi ricevis la nomon « blanka Istrio » pro la hela koloro de la rokoj.
  • Istrio mem, la ĉefa parto de la istria duoninsulo, etendiĝas inter la monta limo Cicarija-Učka kaj la Adriatika bordo Sud-okcidente.
  • La marbordo de Opatija estas lokita oriente de la Učka, en la ĉirkaŭaĵoj de la golfo de Rijeka. Bone protektita kontraŭ la Boreo kiu blovas tie malpli forte ol aliloke, tiu regiono taŭgas por la disvolviĝo de la banturismo kaj estas unu el la plej famaj lokoj de la orienta bordo de Adriatiko.

Klimato kaj vegetaĵaro[redakti | redakti fonton]

La kalkoŝtona parto de la marbordo estas altebenaĵo, kiu malplialtiĝas iom post iom okcidenten. Ĝi estas tegita de tavolo de ruĝeca tero pro kio la regiono ricevis la nomon « ruĝa Istrio ». Tiu ruĝeca tero estas kultivita, precipe en la regiono de Puljstina kiu estas la plej vasta ; sed, kvankam en la suda ekstremo de Istrio, la vintroj estas tie sufiĉe rigoraj pro la Boreo. Krom la tradiciaj mediteraneaj kulturoj oni tie kultivas cerealojn.

Sur la marbordo la vintroj estas malpli rigoraj kaj la someroj varmegaj. Oni tie trovas vitejojn, agrojn, olivarbojn kaj belajn arbarojn de kverkoj, fagoj, kaŝtanarboj kaj hipokaŝtanoj sur la deklivoj de la Učka.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paleolitikaj trovaĵoj faritaj en la groto de Sandalja en la proksimeco de Pula, atestas la ĉeeston de homoj en tiu regiono antaŭ proksimume 1 miliono da jaroj, pruvante tiel la vojon laŭiritan de la plej malnovaj homaj loĝantoj venantaj el Afriko. En tiu groto, la supera epoko (20000 – 10000 a. K.) estas bone reprezentita de granda nombro de trovaĵoj, aparte de la juveloj ellaboritaj el ostoj aŭ dentoj de bestoj. Malkovroj el la mezo de Paleolitiko, nuntempaj de la neandertalulo, estis faritaj nur en Crni Kal apud Koper (itale: Capodistria).

Dum la neolitika epoko (6000 – 2000 a. K.), homoj dediĉis sin al agrokulturo, malsovaĝigo de bestoj kaj fabrikado de iloj kion montras ceramikaj potoj malkovritaj apud Pula, Kavran kaj Medulin en Kroatio, kaj ankoraŭ ornamitaj potoj de konkoj kaj diversaj komunuzaj objektoj. La prifosadoj permesis malkovri la tiuepokan tipon de loĝejoj kaj la vivmanieron, precipe bazitan ĉe la marbordo, sur fiŝkaptado kaj kulturo (insularo de Brijuni).

Pli ol 2 000 tomboj estis malkovritaj, pruvante ke Istrio estis regiono malfermita ĝis la komenco de la reĝado de Romo (177 a. K.).

Bronzepoko[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝantoj, devenintaj de la hind-eŭropaj triboj, instaliĝis: ili estas la Iliroj (Histroj, Dalmatoj, Liburnoj). La regiono estas nomita laŭ la Histroj. Laŭ romianoj temis pri ferocaj piratoj kaj subpremis ilin post du militoj ĉirkaŭ jaro -177.

Antikveco[redakti | redakti fonton]

Istrio estis modeste koloniata de la Grekoj (kolonio Apsoris) antaŭ ol esti, konkerita de la Romianoj en 178 a. K., kiuj igis ĝin 10a roma regiono.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Post la malapero de la Okcident-Romia Imperio, Istrio, kiel Italio, estas ekregata de la ostrogotoj en 493. La Orient-Romia Imperio rekonkeris Ilirion, Istrion kaj Italion en 539 (kampanjoj de Belizaro), sed tiu lasta falis sub la jugon de la Lombardoj en 568, kaj poste estis konkerita de la Frankoj de Karolo la Granda en 788.[1]

Post malapero de Okcidenta Romio, Istrio estis konkerata de lombardoj kaj gotoj, kaj pasis tra kelkaj manoj ĝis aliĝo al Venecia Respubliko en 1420. Post la Unua mondmilito kun la Traktato de Versajlo ĝi iĝis itala provinco ĝis fino de la Dua mondmilito kiam ĝia estis asignita al Jugoslavio.

Ekde la 7-a jarcento, la Karantanoj, slavaj prapatroj de la Slovenoj, la Horvatoj, slavaj prapatroj de la kroatoj kaj la Istroj, orientaj latinidoj venintaj de Balkanoj, instaliĝas ankaŭ en Istrio.

En la 10a jarcento, la regiono estis plurfoje prirabita de la Madjaroj.

En 1060, la duoninsulo estas dividita : la sud-okcidenta parto, kun itala plimulto, estas bizancia, dum la nord-orienta duono, kun slovena kaj kroata plimulto, estas rangaltigita al aŭtonoma margrafo de la ĝermana Imperio (estas la sola loko kie ambaŭ imperioj kuntuŝiĝis). En la 15-a jarcento, la plimulto de la bordoj kaj la sud-orienta duono de Istrio apartenis al la posedaĵoj de la Respubliko de Venecio (de 1420 al 1797) dum la nordokcidenta duono kaj la internaj teroj apartenis al la Habsburgoj.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Aŭstra marbordo (Küstenland) en 1897 entenante Istrion

De 1798 al 1814 Istrio estas sinsekve ligita al la Imperio de Habsburgo, al la napoleona reĝlando de Italio (kun Dalmatio) kaj poste al la Iliriaj Provincoj de la napoleona franca Imperio. Napoleono la 1-a igis la marŝalon Jean-Baptiste Bessières duko de Istrio. En 1814, la kongreso de Vieno atribuis ĝin al la Imperio de Aŭstrio. Ĝi tiam ekestis provinco de Aŭstria Imperio ĝis sendependiĝo en 1861 kun parlamento propra en Porec.

En 1866, Italio alianciĝis kun Prusio militanta kontraŭ Aŭstrio. Italio suferis kruelan ŝipan malvenkon apud la insulo Lissa (hodiaŭ Vis). Aŭstrio, venkita de Prusio en Bohemio, devis tamen cedi Venecilandon al Italio kaj la limo alproksimiĝis de Trieste kaj de Istrio.

La du komponantoj de Aŭstrio-Hungario (1867-1918) estis disigitaj de dogana linio. La KüstenlandMarborda Lando dependis de Aŭstrio kun Trieste kiel ĉefurbo. Tiu Küstenland arigis la princan graflandon de Görz (itale: Gorizia, slovene: Gorica ), Gradisca, kaj la margrafon de Istrio; la tiuepolaj kartoj montras ke tri insuloj lokitaj en la golfo de Fiume (Veglia, Cherso kaj Lussino) apartenis al Istrio. Ne estis teritoria kontinueco inter la Küstenland kaj la Dalmatio, kiu ankaŭ dependis de Aŭstrio : Hungario efektive posedis koridoron al la maro kies ĉefa haveno estis Fiume (la Hungaraj uzis tiun formon).

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Afiŝo de la faŝismaj eskadronoj (squadristi), altrudante la italan lingvon en Istrion (la teksto precizigas : ni, eskadronanoj, per konvinkigaj metodoj, respektigos tiun ordonon).

Post la Unua mondmilito, Aŭstrio-Hungario fragmentiĝas kaj Istrio ekestas parto de Italio je la traktato de Rapallo. Romo ankaŭ celas Fiume (Rijeka), tiam duon-itala, duon-kroata urbo laŭ ties loĝantaro, kaj ĉefa haveno de la Transleitanio (tio estas la kuniĝo de reĝlandoj de Hungario kaj de Kroatio). Tamen, la Traktato de Versajlo atribuas ĝin al la Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj. Reage, la itala naciisto Gabriele De Annunzio okupas Fiume sed la internaciaj premoj devigas Italion forpeli per la forto la disidenton kaj Fiume fariĝas libera urbo sub mandato de la SDN. Ankaŭ la dalmataj insuloj, same kiel la dalmataj marbordaj urboj Karlobag (Carlovari), Sibenik (Sebenico), Zadar (Zara), Split (Spalato) kaj Dubrovnik (Raguse), estis mikse loĝataj de Kroatoj kaj de Italoj, kaj Italio depostulis ilin en la nomo de la « venecia heredo » : Italio ricevis la enklavon de Zadar (Zara) kaj la insulojn Cres (Cherso), Lošinj (Lussino) kaj Lastovo (Lagosta) dum Jugoslavio ricevis la ceteron. Ekde tiam, ambaŭ landoj inkludis malplimultojn proksimajn de la alia : slovenajn kaj kroatajn en Istrio, en Fiume, Zara kaj en la tri italaj insuloj, sed itallingvajn en la plimulto de la havenoj kaj de la damataj insuloj de Jugoslavio.

Post la Dua mondmilito Istrio estas pridisputita inter Italio, kiu fine (en 1954) konservis nur Trieste (tiel fortranĉita de ĝia internlando), kaj Jugoslavio, kiu aneksis la reston Rijeka, Zadar kaj la tri insulojn de Cres, Lošinj kaj Lastovo. Slovenio kaj Kroatio, du komponantoj (respublikoj) de federacia (kaj socialisma) Jugoslavio, fariĝis sendependaj en la jaroj 1991-1992 konservante la internajn jugoslavajn limojn de 1954 de Istrio (regulado de la afero de Trieste). Ekde 1952, Slovenio disponas de aliro al la maro entenante Koper (itale: Capodistria) kaj Piran (itale: Pirano). La cetero de Istrio (90 %) apartenas al Kroatio. Aktuale ĝia lonĝantaro estas tre miksita kaj abundas ital-, sloven- kaj kroat-parolantoj.

La aktualaj slavaj dialektoj de Istrio

La « masakroj de la foibe», ("foibe" estas friula vorto kiu signifas groto, ĉar la masakroj tie okazis; la vorto estas uzata metonomie por prialudi la masakrojn) ĉefa kaŭzo de la amas-elmigrado el Istrio en la tuja post-milito (1943-1960), disdividiĝis en du malsamajn periodojn :

  1. La unuaj okazis dum la popola ribelo de la slavaj komunumoj (precipe slovena kaj kroata) kontraŭ la Italoj kaj aparte kontraŭ tiuj kiuj estis apartenintaj al la faŝisma reĝimo de nun venkita aŭ kiuj estis subtenintaj ĝin, en ia « venĝo » sinsekva al la humiligoj suferitaj dum la antaŭaj jardekoj ; tiuj foibe, kiujn iuj konsideras kiel « kompreneblaj », estis la esprimo de la kolero de la subpremitoj kaj kaŭzis kelkajn centojn da viktimoj ;
  2. La duaj foibe, kiuj tute ne devas esti konfuzitaj kun la unuaj, estis intenca operaco de politika purigo (inkluzive etna), volita de la komunisma marŝalo Tito por certigi per la teroro sian dominadon sur Venecilando julia kaj Istrio (kaj sekve sur la itala loĝantaro) sed ankaŭ por seniĝi de politikaj kontraŭbatalantoj inkluzive jugoslavaj ; la « pravigo » morala aŭ socia de la foibe de Tito estis la klasbatalo kaj la kontraŭfaŝismo, kiu ebligis probablan etnan purigon (por kiu la disaj indikiloj estas nur supozoj) sed precipe politikan : krom Italoj, ĉu temis pri simplaj loĝantoj aŭ pri eks-faŝistoj, pereis ankaŭ jugoslavaj oponantoj de Tito.
La internaciaj limaj disputoj en Adriatiko, ĉe Istrio.

Slovenio eniĝis en Eŭropan Union en 2004. La ital-slovena limo estas malfermita la 21an de decembro 2007 dum la fakta aliĝo de Slovenio al la traktato de Schengen. Trieste estas sekve « kunigita » al ĝia internlando de kiu ĝi estis disigita en 1947. La aliĝo, en 2013, de Kroatio al Eŭropa Unio malfermis la kroato-slovenan limon interne de Istrio, sed la migra krizo de 2015 instigis ambaŭ landojn, same kiel Italion, restarigi la kontrolojn.

En la golfo de Trieste, Slovenio depostulas de Kroatio plilarĝiĝon de ĝiaj teritoriaj akvoj kaj « koridoron » por aliri al la internaciaj akvoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Geografie, la loĝantoj de Istrio estas la Istrianoj, sed lingve, ekzistas malplimulto istriotoj kiuj parolas ital-romanikan lingvon, parto de la itallingvanoj 4,3 % de la loĝantoj en 2001, dum la istria lingvo estas orienta latinida lingvo parolita de kelkaj centoj da personoj en 2001, malpli ol 0,1 % de la loĝantoj.[2]

En 1910, 41,6 % de la Istrianoj parolis kroate, 36,5 % itale, 13,7 % slovene, 3,3 % germane, 0,2 % istrorumane kaj 0,5 % aliajn lingvojn. Ekde la Dua mondmilito, la etna kompono ŝanĝiĝis favore al la Kroatoj ĉar laŭ la datumoj de la censo farita en 2001 en Kroatio, la Provinco Istrio enhavas 206 344 loĝantojn, el kiuj 71,88 % estas Kroatoj, 6,92 % Italoj, 4,3 % Istriotoj (sume 10,95 % da itallingvanoj), 3,2 % serboj kaj 1,49 % Bosnoj. Al tio necesas aldoni la Slovenan parton.

Glas Istre (« La voĉo de Istrio »), publikigita en Pula, estas la ĉefa kroata gazeto.

Statuso de la kroata Istrio[redakti | redakti fonton]

Multlingva voja vojsignaligo proksime de Koper (Slovenio) : la indiko por Pula (Kroatio) estas skribita en slovena, kroata kaj itala; la nomoj dela urboj en slovena Istrio aperas en la slovena kaj la itala.

En aprilo 2001, la kroata ministerio de la Justico, de la Administracio kaj de la lokaj Komunumoj decidis, fronte al la naciismaj petoj el la resto de Kroatio, suspendi 10 dispoziciojn de la nova statuso de la Provinco Istrio (aŭ joupanie, tio estas regiono) :

  • Tiuj kiuj konsistas el aldoni italajn nomojn al la kroataj nomoj de la urboj kaj de la komunumoj en Istrio ;
  • Tiuj kiuj rilatas al la uzo de la itala lingvo ;
  • Tiuj kiuj enkondukas la termon « istriotismo » kiel esprimo de la regiona aparteno promociita de la IDS-DDI (demokratia partio de Istrie, kroate Istarski Demokratski Sabor, itale Dieta democratica istriana) kiu, de tiam, reklamacias la regionigo de la joupanie aŭ almenaŭ specialan statuson por Istrio. La debato koncernas same la urbon de Rijeka/Fiume kaj ĝian ĉirkaŭaĵon.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La regiono posedas kuŝejojn de karbo kaj de baŭksito. Ĝi ankaŭ enspezigas dank'al turismo, ligna kaj agronutra industrioj .

Istriaj urboj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • itale Benussi, Bernardo, L'Istria nei suoi due millenni di storia, Treves-Zanichelli, Trieste, 1924.
  • itale Bosio, L., L'Istria nella descrizione della Tabula Peutingeriana, Trieste, 1974.
  • itale Tomaz, Luigi, Il confine d'Italia in Istria e Dalmazia. Duemila anni di storia, presentazione di Arnaldo Mauri, Think ADV, Conselve, 2008.
  • itale Tomaz, Luigi, In Adriatico nel secondo millennio, presentazione di Arnaldo Mauri, Think ADV, Conselve, 2010.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nicolas Stratigos, L'Empire romain d'Orient à la reconquête de Rome, revue Vae Victis n° 5, novembre-décembre 1995
  2. Maksimume milo da homoj en ok vilaĝoj, el kiuj Šušnjevica norde kaj Žejane sudoriente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]