István Agyagfalvi Hegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Agyagfalvi Hegyi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1886 (1886-07-01)
en Betești
Morto 20-an de novembro 1975 (1975-11-20) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La enlanda formo de tiu ĉi persona nomo estas Agyagfalvi Hegyi István. Tiu ĉi artikolo uzas la okcidentan ordon de la nomo.

AGYAGFALVI HEGYI István (adjagfalvi hedji) estis hungara poeto, verkisto naskita en Betfalva la 1-an de julio 1886 kaj mortinta en Budapeŝto la 20-an de novembro 1975.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Agyagfalvi Hegyi pristudis juron en Koloĵvaro kaj li enpaŝis ŝtatan servon. Jam kiel 16-jarulo li gajnis konkurson per siaj poemoj. Li havis plurfoje aŭtorajn recitalojn en radio kaj oni prezentis tri el liaj historiaj radioteatraĵoj. Ekde 1932 li estis la membro de la Societo Petőfi kaj de la Fráter Loránd Társaság, pli poste ties sekretario. Li estis kunlaboranto de beletra revuo Magyarság. Li verkis ankaŭ kanzontekstojn.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • A hazáért… (poemoj, Kolozsvár, 1906);
  • Vándor falu (nov., Szeged, 1923);
  • A véres kardot körülhordozom! (poemoj, 1925–1926, Bp., 1926);
  • Szegénység (nov., Szeged, 1925);
  • Fecskék a porban (rak., Szeged, 1932);
  • Ősi vártán (poemoj, 1932–1935, Bp., [1936];
  • Isten csákánya alatt (poemoj, 1929–1931, Bp., 193? ).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Molnár Imre: A magyar muzsika könyve (Bp., 1936).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.