István Andrássy (generalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Andrássy
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1650 (1650-01-01)
en nekonata valoro
Morto 1-an de januaro 1720 (1720-01-01) (70-jaraĝa)
en nekonata valoro
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo militisto
vdr

Barono István Andrássy [iŝtvAn andrAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Andrássy István estis hungara generalo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis csíkszentkirályi kaj krasznahorkai.

István Andrássy naskiĝis 1650 kaj li mortis en 1720 [1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Andrássy ekde 1683 apartenis al kortumo de Emeriko Thököly. Li estis departementestro inter 1703 kaj 1711. Ĝuste tiam okazis liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. En 1703 armeo de Rákóczi kaptis lin, poste li omaĝis al Rákóczi kaj aliĝis al ties armeo. En 1704 li jam havis altan rangon. Komence li gvidis taĉmenton inter Danubo kaj Tiso, poste li batalis en Transdanubio. En 1710 li perfidis Rákóczi-n kaj li senbatale transdonis urbon Lőcse al armeo de Habsburgoj. Li ricevis tujan amnestion de la Habsburgoj. Post jaroj li konstruis kastelon en Betlér (ankaŭ nun videblan).

Fontoj[redakti | redakti fonton]