István Angyal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Angyal
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1928 (1928-10-14)
en Magyarbánhegyes
Morto 1-an de decembro 1958 (1958-12-01) (30-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo pendumo
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo revoluciulo
vdr

ANGYAL István [andjal iŝtva:n] (Magyarbánhegyes, la 14-an de oktobro 1928 – pendumis lin en Budapeŝto, la 1-an de decembro 1958) liberecbatalanto de la hungara revolucio de 1956, gvidanto de la budapeŝta taĉmento Tűzoltó utca (fajroestingista strato), viktimo de la postrevolucia venĝo.

Li estis la plej pure idealisma kaj kontraŭdira persono de la hungara revolucio de 1956: li estis ankaŭ komunisto ne nur ribelanto. Li ribelis kontraŭ la ekzistanta komunismo, kvankam oni mortpunis lin, li restis fidela al sia konvinkiĝo.

Kiel fidela komunisto, li rifuzis la plurpartian demokration.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en juda familio, li ne rajtis plu lerni post la kvara klaso pro lia juda deveno. Li, lia patrino kaj unu fratino estis deportita en 1944 al la koncentrejo Auschwitz (Aŭŝvico), lian fratinon pendumis la germanaj nazioj antaŭ la koncentrejo, ĉar ŝi volis fuĝi. Lia patrino mortis en la murdejo.

Li travivis la kruelaĵojn kaj iĝis konvinkita komunisto, kvankam neniam aliĝis al la komunista partio. Li sukcese abiturientiĝis kaj ekstudis en la fako hungara-historio en 1947. Ĉar li parolis en 1949 por la atakita György Lukács, oni ekskludis lin el la universitato.

Li iĝis seruristo ĉe la Budapesti Építőipari Lakatos Vállalat. Li lernis en 1951 en Dunapentele ferbetona muntisto. Kiam en 1953 malfortigis apogon de la malpeza industrio, li iĝis senlaborulo, poste laboris ĉe subentreprenoj de Közlekedési Építő Vállalat, li estis tie konstrugvidanto de 1955 ĝis oktobro de 1956.

Li partoprenis en la hungara revolucio de 1956, aktivis en protestmarŝoj, disdono de flugfolioj, en armila batalo. Pro tio la venkonta komunista reĝimo mortpunis kaj pendumis lin en 1958.