István Balázs (instruisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
István Balázs
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de aŭgusto 1873(nun 1873-08-20)
en Hungario Alsójára (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Morto la 9-an de januaro 1932
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo gimnazia instruisto • botanikisto
vdr

István Balázs [iŝtvAn balAĵ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balázs István estis hungara instruisto.

István Balázs[1] naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1873 en Alsójára (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Iara (Cluj) en Rumanio), li mortis la 9-an de januaro 1932 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Balázs akiris diplomon en Scienca Universitato Ferenc József en 1896. Jam dum la studentaj jaroj li faris ordon en fungokolektaĵo de muzeo en Kolozsvár. Post la diplomo li instruis laŭvice en gimnazioj de Kecskemét (1896–1902), Nagykikinda, Szeged, fine Budapeŝto (1902–1932). Plej multe li okupiĝis pri fungoj, estis li pioniro de la hungara polenoesploro. Antaŭ la 1-a mondmilito li kreis reforman planon pri la mezgrada instruado.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A pollenről, különös tekintettel a honi agiosperm fajokra (disertaĵo, 1896)
  • A kecskeméti ref. főgimnázium gyűjteményeinek leírása (1902)
  • A bakteriumok, a dezinficiáló módszerek és a szérumtherapia (1908)
  • A magyar középiskolai oktatás reformja, különös tekintettel a természettudományi és nemzeti tárgyakra (1913)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.