István Balog (episkopo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
István Balog

István Balog [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Balog IstvánBalog (Séllyei) István estis hungara pastro, kalvinana episkopo. Li naskiĝis en la 1620-aj jaroj en Hungara reĝlando en Sélye (nuntempa Šaľa en Slovakio). Li mortis la 17-an de oktobro 1692 en Pápa.[1]

Iuj supozas, ke lia alnomo Sellyei devenas ne de la loko Sélye, sed de Nyárádselye, nun en la rumana distrikto Mureș, kaj ke li tie naskiĝis[2]

Biografio[redakti | redakti fonton]

István Balog komence lernis en diversaj lernejoj en Hungara reĝlando kaj Transilvanio, poste li lernis teologion eksterlande, kie li doktoriĝis. Hejmenveninta li estis pastro en sia naskiĝloko. Baldaŭ li estis kortega pastro ĉe György Rákóczi la 2-a en Gyulafehérvár. En 1656 li ekinstruis en Pápa. En 1669 li estis elektita kalvinana episkopo pri Transdanubio. En 1674 li estis kondamnita en Pozsony pro la persekutado de nekatolikoj. En 1677 li liberiĝis, poste li estis pastro en Pápa.

Laŭ iuj li antaŭ kaj post sia oficado ĉe Rákóczi estis pastro en Ĥust.[2]

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ’’Temető kert’’ (Várad, 1655) – Funebraj paroladoj[3]
  • ’’Uti társ’’ (1657) – Porokazaj ekleziaj paroladoj
  • ’’Danksagungs-Rede, mit welcher die vertriebene Ungarische Prediger von der Zürichische Stadt Abschied demüthigst nehmen…’’ (1677) – manuskripto-

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Balog (Séllyei) István] (HTML). Magyar Elektronikus Konyvtár. Alirita 2015-03-14. hungare
  2. 2,0 2,1 Balog (hungare) (HTML). Kislexikon. Alirita 2015-03-14.
  3. Bruce Gordon, Peter Marshall: The place of the Dead. Death and remembrance in late medieval and early modern Europe. Cambridge University Press, 2000.